Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

BEJO: 50 jaroj da mojoseco (Emerson dos Santos)

De la 15-a ĝis la 18-a de junio 2017 okazis la 52-a Brazila Kongreso de Esperanto (BKE), kies temo estis “Esperanto: lingvo kun historio kaj kulturo”. Kadre de ĝi, Brazila Esperanto-Junulara Organizo, landa sekcio de TEJO, organizis ankaŭ la 37-an Brazilan Esperantistan Junularan Kongreson (BEJK). La aranĝoj okazis en la urbo Sorizo (“rideto” en la portugala), kiu troviĝas en la federacia ŝtato Mato-Groso. Mi neniam antaŭe partoprenis en tia kongreso, tial mi ŝatus rakonti miajn spertojn pri ĝi.

Ĵaŭde okazis la solena malfermo de la kongreso je la 8-a posttagmeze. La ceremoniestro, Fernando Maia, vokis la anojn de Esperantaj kaj ne-esperantaj asocioj al la tablo. Ĉiu el ili paroletis pri la graveco de la kongreso kaj deklaris sian apogon al ĝi, la esperantistoj en Esperanto kaj la aliaj en la portugala. Estis samtempa traduko, por ke ĉiuj komprenu.

Sekvis la prelegojn la Arta Vespero kun etaj muzikaj prezentoj de Carlinhos Mato Grosso, grava loka artisto, kaj Tarcísio Lima, la konata Esperanta kantisto kaj komponisto.

Mi povis partopreni en tiu kongreso danke al subvencio de Brazila Esperanto-Ligo kaj pro tio mi organizis la libroservon. Ĝi estis en ĉambro, kie eblis aĉeti diversajn Esperantajn librojn kaj KD-ojn, kiuj estis transportitaj rekte el la librejo de BEL. Mi kaj 2 aliaj subvenciitoj aranĝis la varojn kaj helpis la aĉetontojn elekti tion, kion ili deziris. Tio estis oportuno por mi ekkoni diversajn Esperantajn librojn kaj konatiĝi kun esperantistoj el la tuta Brazilo.

La jaro 2017 estas grava en la historio de la junulara movado en Brazilo, ĉar ni festas la 50-jariĝon de BEJO. Sabatnokte, la programo de BEJK estis dediĉita al la celebrado de tiu ĉi grava momento. La programon malfermis Lucas Barbosa, kiu prelegis pri la historio de BEJO ekde ĝia fondiĝo ĝis la nuntempo.

Poste okazis momento, kiam ni omaĝis al la fondintoj kaj aliaj homoj gravaj por la junulara movado en Brazilo. Ĉiu ricevis kadron, en kiu estis eta gratulmesaĝo el la nuntempaj junuloj. Tuj poste mi havis la honoron ludi antaŭ la spektantoj. Fine, ni iris al alia ĉambro por festi kaj manĝi. Ĉar temas pri datrevenfesto, granda, bela kaj bongustega kuko verda estis mendita, krom aliaj manĝaĵoj. La BEJO-anoj malfermis kaj ĝuis ĉampanbotelon. Poste okazis lotumo, kies biletojn junuloj vendadis ekde antaŭ la malfermo de la kongreso. En ĝi estis lotumitaj t-ĉemizoj, horloĝoj, KD-oj, poŝmemorilo, dolĉaĵoj kaj unu jaro da senpaga abono de la revuo Heroldo de Esperanto. La mono akirita per tio iris al la buĝeto de BEJO kaj helpos organizi eventojn kaj aliajn projektojn.

Dimanĉe okazis la asembleoj. Ĉar mi neniam antaŭe partoprenis la Brazilan Kongreson, mi ankaŭ neniam partoprenis asembleon de niaj tutlandaj asocioj. Observi kiel la afero funkcias malantaŭ la kurteno estis interese kaj instigis min labori pli pri Esperanto. En la asembleo de BEJO estis oficialigita la posteno de Querino Neto kiel sekretario de la organizo. Oni ankaŭ diskutis pri la estonto de kelkaj projektoj de BEJO, pri la financa situacio de la organizo kaj pri strategioj por rimedokolektado.

La kongreso finiĝis per prezento de varbadvideo de la urbo, kie okazos la venontjara kongreso: Kuritibo. Ĝi okazos de la 31-a de majo ĝis la 3-a de junio 2018. Ni ĉiuj atendas vin, precipe la junulojn, ĉar la organizantoj de la venontjara BEJK jam diris: “Tiel eksterordinara estos ĝi, ke oni pensos, ke BKE okazas kadre de BEJK, ne la malo!”

Ni adiaŭas Sorizon certaj, ke longe ni ne forgesos ĝin. Samtempe, ni rigardas la estontecon kaj pli fervore laboras por la venontjara kongreso. Ni renkontiĝos en Kuritibo!