Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...marmortas. Se ni serĉas koincidojn Esperantecajn, ni trovas strangan eventon en strangnoma usona urbo. La marmota tago estas festata ekde la jaro 1887 (jeeesss!) en Punxsutawney (pron. “panksatoni”) ĉiujare. Ĉu marmota? Nu, en Esperanto oni “dormas profunde kiel gliro”, sed ankaŭ kiel marmoto. Se marmoto tamen vekiĝas, jen do io rimarkinda. Se la marmoto Phil en Punxsutawney la 2an de februaro, ĉe vekiĝo, “vidas sian ombron”, ĉar la vetero helas, tiam la vintro pluos ses semajnojn.

Sed ses semajnoj daŭras neniom kompare kun tio kiom travivas la arogantulo Phil Connors, ludata de Bill Murray, en la usona filmo Groundhog Day (“Marmota tago”*, 1993). Kredu aŭ ne, la agado de la filmo daŭras 12 403 tagojn — kaj samtempe nur unusolan tagon. Nome, Connors trafis en senkompatan tempomaŝon. Kion ajn li faru dum tiu 2a de februaro, la postan matenon li tamen vekiĝas por rekomenci novan-saman 2an de februaro. Liaj agoj ne havas konsekvencojn preter la daŭro de 24 horoj. Li ŝajne atingis senmortecon, sed je la prezo de vivado sensenca, ĉar sen daŭripovaj efikoj.

Foje mi tramarmotas mian vivon. Ekbiciklas je la 7.50 al la laborejo. Kunsidas kun kolegoj je la 9.40. Ektradukas je la 10.20. Tagmanĝas kun samlingvanoj je la 13.20. Elmetas rubujon surstraten je la 20.00. Verkas rubrikon por Kontakto. Kaj vekiĝas la postan tagon, kaj baldaŭ ekbiciklas, kaj kunsidas, kaj ektradukas...

Tramarmotas ankaŭ Esperanto. Universale kongresas en ĉiu somermezo. Lingve disputas en ĉiu horo. Akuzativ-eraras en ĉiu minuto. Sonĝas pri venko — venko ia: fina, fia aŭ ina — en ĉiu nokto.

Tamen, je la fino de la filmo (eble tiom mi rajtas rakonti) rompiĝas la diabla cirklo, turniĝas paĝo en la senfina libro de l’ tempo, kaj alvenas la feliĉa 3a de februaro. Sed kio devas unue okazi por tio? Nu, spektu la filmon.

*Diverslingve titolita ankaŭ “Kaptita en la tempo”, “Nova tag’ minacas”, “Kaj ĉiutage salutas la marmoto”, “Tago sen fino”, “Mi rekomencas de l’ komenco”, “Lundo tutsemajne”...