Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TIEL LA MONDO...

Sub la fenestroj de mia oficejo laŭtparoliloj elverŝas la pumpan ritmon de Gangnam Style, jubil-kriojn, anoncojn kaj alvokojn. Mi ne sukcesas koncentriĝi traduk-tasken meze de tia etoso, simila al tiu de la ĉiu-aŭgusta popolkermeso Schueberfouer. Sed estas nur la fino de majo. Kio okazas?

Por tuta semajno, la najbaran olimpikan naĝejon kaj ĝian subĉielan terenon okupas la naĝa, flugpilka kaj strandpilka konkursoj de la Sportludoj de Etaj Ŝtatoj. Siajn kapablojn elmontras atletoj de Andoro, Islando, Kipro, Liĥtenŝtejno, Luksemburgio, Malto, Monako, Montenegro kaj San-Marino (Feroio ferias. Cetere, Kipro povis veni nur dank’al financa helpo luksemburgia). La solenan malfermon ĉeestas la duko Henriko, princo Alberto la 2-a kaj princo Hans-Adam la 2-a. Ĉiutage pluvas medaloj bronzaj, arĝentaj kaj oraj. 762 sportistoj gajnas entute 384 da ili; ĉiu dua partopreninto do revenas hejmen kun ia rekompenco! Aparte elstaras la efika Montenegro, kiu sendis nur 12 gebravulojn, kaj rikoltas medalojn 11 (Ĉu la sola senmedala montenegrano ricevas punon?).

Aparta batalo de gigantoj elvolviĝas inter la gastiga lando Luksemburgio kaj Islando, sed la hejmlandanoj fine triumfas per sekura distanco de 106 medaloj al 87. Eble sekvos venĝo en 2015, kiam ĉiuj ĉi regnetoj revidiĝos ĝuste en Rejkjaviko.

Ĉu ŝtormo en akvotaso, bagatela batalego inter musoj kaj ranoj, konsol-konkurso por olimpikaj fiaskantoj? Estas vero ke ĉi tiuj 9 landoj, kies loĝantaroj kune apenaŭ superas tri milionojn, sukcesis gajni nur 8 medalojn en la tuta historio de la “veraj” Olimpiaj Ludoj someraj. Nature, do, ke ili organizas por si mem apartajn olimpiketojn, kie la venko multe pli facilas.

Mi kredas ke oni povas lerni kompletan viv-filozofion el ĉi tio. Anstataŭ sopiri la neatingeblan, ni kreu por ni atingeblaĵojn en ĝustaj dimensioj. Se ne eblas gajni la Nobel-premion, provu ni Nebul-premion. Se ne alvenas la Fina Venko, ni profitu eĉ el Fia Velko. Kaj se ni ne sukcesas publikigi niajn ideojn en The New York Times, ni fariĝu regulaj kolumnistoj en Kontakto.