Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... identas. En la lernejo de miaj infanoj okazis atentinda prelego, pri la identeco de la lernantoj. Ne pri identec-kartoj, identigiloj aŭ dokumentoj iaj... sed pri la demando ĉu infanoj en Eŭropa Lernejo sentas sin iel specifaj, iel eŭropaj, iel preter-, trans-, super- aŭ plurnaciaj.

La Eŭropaj Lernejoj estas specifaj instruejoj, fonditaj antaŭ pli ol 60 jaroj por doni edukon al la etuloj de eŭropaj funkciuloj. Principe ekzistas aparta sekcio por ĉiu oficiala lingvo de Eŭropa Unio, kvankam iuj lingvoj estas pli egalaj ol la aliaj, dum kelkaj malhavas propran sekcion pro la malmulteco de infanoj. La anglan, francan aŭ/kaj germanan ĉiu devas lerni. Iom elita loko, do — sed ne tro, ĉar riĉuloj preferas sendi siajn idojn al la pli kostaj kaj pli prestiĝaj lernejoj nur-anglalingvaj, ne “Eŭropaj” sed “Internaciaj”.

Inter la amikoj kaj samklasanoj de miaj infanoj troviĝas francoj, litovoj, pol-britino, franc-japanino, bulgaroj, nederlandanoj, hungarida belg-luksemburganino, nederlandano kun radikoj en Ĝibutio kaj Kuracao... pli kaj pli ofte, temas pri infanoj kun gepatroj el malsamaj landoj, kun pluraj lingvoj kaj kulturoj. Fakte, miaj propraj gefiloj povus listiĝi inter la plej buntaj kazoj: ili estas francoj hungaraj, naskitaj en Nederlando kaj Belgio, kiuj vivas en Luksemburgio. Sed ili ne estas escepto: kvankam minoritate, ekzistas en Eŭropo, kaj en la mondo, pli kaj pli da tiaj “miksitaj” infanoj!

Sed dume, la eduksistemo plu ripozas sur pilieroj naciaj, eĉ en tiel kosmopolita loko kiel Eŭropa Lernejo. La direktorino mem deklaris, dum la diskuto postprelega, ke “amo al patrujo” nacia estas necesa ero en la edukado, solidiga influo en la memkonstruo de la lernantoj. Iomete surprize en loko kie oni konstruadas Eŭropon ĉiutage... Kaj iomege surprize por esperantisto!