Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... prognozas. Ni homoj ŝatas, bezonas fari antaŭvidojn por plani niajn estontajn agadojn, por image transloki nin en la estontecon. Sen la kapablo kaj bezono prognozi ni neniam estus fariĝintaj Homo sapiens. Por plani la hodiaŭon kaj eĉ la venontajn tagojn, mi ĵus konsultis veterprognozon, vendejajn malferm-horojn kaj hortabelojn de trajno. Mi rigardis agadlisteton en mia komputilo, kaj konstatis ke mi tuj devas verki miajn rubrikojn por La Ondo de Esperanto kaj, evidente, Kontakto. Krome mi konsultis la kuirejan kalendaron: en kiuj tagoj kiun specon de forĵetajoj la municipo forportigos? Ĉu iu en la familio havos iun kuracistan rendevuon baldaŭ? Farinte tion, mi nun pli klare (antaŭ)vidas kaj pli libere spiras.

Sed... kiu estus prognozinta la hieraŭan falrompiĝon de du potetoj da marmelado? pli frue, la paneon de oficeja sistemo, kiu ŝtelis de mi du laborhorojn? la daŭradon de tranĉe malvarmaj vintraj tagoj, kiuj malhelpas min bicikli? telefonan miskomprenon, pro kiu mi maltrafis cerbo-ekzamenon? Ho ve, ĉu vere indas plani kaj prognozi en mondo kies puzlaj eroj daŭre rekunmetiĝas kaj malhelpas formi stabilan bildon?

Antaŭ unu jaro, prognozante por 2016, oni ja antaŭvidis ke Britio restos en Eŭropa Unio, kaj Usono elektos kiel sian prezidenton Hillary Clinton. Nun ni scias kio okazis anstataŭe, kaj ni povas laŭe modifi niajn prognozojn por 2017. Sed kio se 2017 rezervus por ni surprizojn eĉ pli krudajn? (Iel spegulbilde al, ekzemple, 1988-91, kiam pozitivaj surprizoj sekvis unu la aliajn, de la Berlina muro-falo ĝis kompleta kolapso de komunismo en preskaŭ ĉiuj landoj.)

Ĉu, fronte al brutalaj neantaŭvidebloj, ni eble devus rezigni pri grandskalaj prognozo-provoj? Viveti de tago al tago, kroĉante nin al etskalaj certecoj de la ĉiutago? Sed, se ni tiel farus, ĉu ni ne rezignus pri nia kapablo kuninflui la estontecon en direktoj kiujn ni preferas?

Ajnakaze, mi rezignas prognozi kion mi skribos por Kontakto post dek du monatoj.