Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...sin reverkas. Ĵus mi legis duone libron de hispania verkisto, Javier Cercas, El impostor (La trompisto), pri homo kiu rakonte transformadis sian realan pasintecon en fikcion de neokazintaj heroaj agoj. Mi legas plu, mi ankoraŭ ne scias ĉion. Sed jam mi aprezas la analizojn de la aŭtoro. Tri paĝoj prezentantaj la trajtojn de narcisisma personeco povus temi pri la freŝ-elektita perfidanto (ĉu mi mistajpis ion?) de Usono, Donald Tromp’, aprezanto de “alternativaj faktoj” kaj konstanta real-tordanto.

Koincide, dum semajno ni gastigas en nia domo junan konatinon, kiu provizore ne havas kien iri. Ŝi parolas nur la anglan, kaj ni foje apenaŭ komprenas ŝian murmuradon. Ŝi estis lasita ĉe ni, eblus diri, kvazaŭ pakaĵo sen instrukcioj. Iom post iom ni kunmetas la erojn de ŝia historio: ŝi ne rajtas mem eduki siajn du infanojn tro frue naskitajn, “senpatrajn”; frato ŝia estas akuzata pri seksperforto kaj drogkomerco; grava familia amiko, juna, ĵus falis en komaton pro misgluto. Nigrahumure, ni diras al ni: ĉu morgaŭ ni aŭdos ke ŝia avino estas kanibalo? Ni jam scias ke, pri iuj detaloj, ŝi diras neveron aŭ provas manipuli nin; sed ankaŭ ke, bedaŭrinde, ŝia malgaja sorto ne estas fikcio.

Ni ĉiuj klopodas influi nian estantecon por ke la estonteco nin pli favoru; sed, dum ni tion faras, ni modifas ankaŭ nian estintecon, pli aŭ malpli multe, pli aŭ malpli konscie. Ekzemple, amikoj lastatempe riproĉis al mi iun decidon, kredeble malĝustan, kiun mi faris kiel ano de teamo. Mi pensis defendi min dirante ke la iniciato ne estis mia, mi ne tro ŝatis ĝin, kaj ke mi konsentis nur pro inercio. Bonŝance, mi konsultis rilatajn retmesaĝojn, kaj konstatis ke siatempe mi tute entuziasmis pri la ideo.

“Konu vin mem!” — avertis malnovgreka saĝo. Certe; sed tio ne sufiĉas: konu ankaŭ ĉiujn viojn de hieraŭ kaj de antaŭhieraŭ; almenaŭ klopodu ne forgesi ilin. Se ni, homoj, estus revuoj, estus tre konsilinde ofte refoliumi la malnovajn jarkolektojn.