Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...*

En la somero de 1990 mi vojaĝis, anstataŭ al la UK en Kubo, tra Usono, kaj en pluraj lokoj mi gastis ĉe ege afablaj anoj de Pasporta Servo. Interalie mi neniam forgesos la ĉarmegajn Nancee kaj Jim Medrano en Novjorko, kiuj eĉ flegis min dum tuta semajno da subita malsano.

Sed plej bizaran sperton mi havis en Kalifornio.

Estante en Los-Anĝeleso, mi intencis tranokti, laŭ antaŭanonco, en la apuda municipo Garden Grove, apud Anaheim, kie situas la amuzparkego Disneyland, ĉe la eks-vicurbestro esperantista de Garden Grove, s-ano J. Tilman Williams.

Sen aŭto en Los-Anĝeleso oni vere sentas sin proleto. Mi devis veturi per buso. En la stacidomo busa mi enorde aĉetis mian bileton, kaj nur poste mi demandis kiam startos la sekva buso al Anaheim. “Nu, morgaŭ” - estis la respondo. Kion fari? Mi ekpromenis en la urbo, serĉante ideon por alternative solvi mian loĝproblemon. Post duona horo, mi ekvidis proksimiĝantan aŭtobuson. Laŭ subita ideo, mi mansignis al ĝi, kaj ĝi haltis.

“Kien ?” - mi demandis.
“Al Anaheim” — sonis la respondo. Kiel en fabelo.

Pli fabele iĝis tamen post kelkaj horoj, kiam la eksvicurbestro kondukis min al la aparta dometo, kie li kutimis gastigi esperantistojn. Li klarigis al mi la funkciadon de tio kaj jeno, kaj lasis min sola. Mi alpaŝis la plej usonan objekton de la dometo - la televidilon. Sur ĝia supro kuŝis dika koverto. Adresita al - István Ertl. Malgraŭ ke neniu povis antaŭscii ke mi gastos en Anaheim, ĉar tion mi mem decidis nur antaŭ kelkaj tagoj! La leteron sendis al mi ĉarma junulino el Francio.

Post tri jaroj ni geedziĝis.

*Originala titolo: Bizare en Kalifornio. Verkita en 2004 kiel Pasporta Servo-aventuro kaj republikigita ĉi tie omaĝe al Fabienne Berthelot-Ertl forpasinta la 27-an de januaro 2018.