Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... turismas. Mi ĵus pasigis tri tagojn en Barcelono, kiel tiom multaj faras. Longa semajnfino, malmultekosta flugo, elŝaltiĝo el la ĉiutaga vivo. Miloj kaj miloj ferietas en tiu maniero, Barcelone aŭ ali-urbe: elserĉas por si la plej favoran flugoferton, preskaŭ ne gravas al kiu urbo, trovas ne tro kostan loĝadon per airbnb, kaj ekiras al la historia urbocentro armite per siaj telefonoj kun adekvataj apoj... poste ili vicas horojn por eniri muzeon de speco pri kiu en sia hejmurbo ili tute ne interesiĝus... Sed tie ili povos vidi kaj foti faman pentraĵon, kiun ili nepre elmontru en Facebook aŭ Instagram... por ke la geamikoj vidu kaj sciu: ili estis TIE!

Mi mem estas kaj ne estas parto de tiu fluo. Mi venis, kun mia filo, por viziti la gepatrojn de la koramiko de mia filino. Ni do turismas nur iomete, flanke, gvidate de ĉi tiuj plej aŭtentaj barcelonanoj. Ni iras vidi kun ili unu el la famaj castells, homturon konstruatan per komuna fortostreĉo de plurdekoj da lokanoj, de infanetoj ĝis maljunuloj: ili grimpas sur la ŝultrojn unuj de la aliaj, kaj, hom-etaĝon post hom-etaĝo, konsistigas imponan turon vivantan. Ja sporto, sed kiu temas pri kunlaboro, ne pri konkurado.

Mi do sentas min fiera ke mi vidis aŭtentaĵon, kun klarigoj de veraj lokanoj! Malgraŭ tio, ni reiros hejmen kun impresoj relative supraĵaj... Ja kiom pli eblus en tri tagoj? Ankaŭ pri ni validos anglalingva poemo de nia gastigantino Gabrielle, kiun mi improvize adaptos jene:

Dek lokoj vizititaj en horeto!
Membildo-stango nepras por portreto.
Per tio meritiĝas la ripozo,
en jam rilaksa, sentornistra pozo,
kaj eblas mendi lokan la bieron,
mediti, ankaŭ senti la fieron
scii kiel ĉi tiu urb’ funkcias...
almenaŭ en aŭgusto. Ĉar ferias
nun ĉiuj kiuj faras Barcelonon:
turistoj mem kunkreas ĝian klonon!