Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...perfidas. Amon, idealojn, ĉion supozitan sekure varma kaj neatakebla. Ĉar ne eblas nune ŝirmi sian hejmon, ne eblas neglekti trudojn de ŝtatoj. Aŭ ne eblis en la tiel nomata Germana Demokratia Respubliko, totalisma ŝtato ekzistinta kvardekon da jaroj. Mi ĝin regule vizitadis en ĝiaj lastaj kvar aŭ kvin jaroj, kaj tiam malmulton perceptis el ĝiaj perfidoj.

Utilis do la historia leciono, kiun mi ricevis spektante dramon en bele ekipita kulturdomo de la najbara vilaĝo en dimanĉa fruvespero. Senfantazia titolo, “Ĉu vi volas koni sekreton?”, nefama usona aŭtoro, nur loke konataj aktoroj... Sed interesis, preskaŭ agacis min la demando ĉu nuntempa usonano valide verkis pri loko kaj epoko de li ne spertitaj, aŭ uzos tiujn por aroganta pretekstaĵo.

Komence miaj timoj ne dispeliĝis, pro iuj aŭtentomankoj en la historia kunteksto. Sed mi pli kaj pli absorbiĝis en la vivo de trikapa familio en Orienta Berlino: patro korektisto ĉe la ŝtata/partia gazeto, patrino en malliberejo pro opizicia agado, filino kreskanta en adoleskajn ribelojn.

Li admiras la edzinon pro politika kuraĝo, kaj solpatre vartas la filinon. La edzino eltenas jarojn da prizono pro la memoro, kaj vizitoj, de la tenera edzo. Alvenas la historia turnopunkto de la murofalo en 1989, kaj ŝi liberiĝas. Eĉ ekiras politikan karieron, ambicie malmaskante la agaĉojn kaj agantojn de la antaŭa ŝtata sekurservo.

Kaj iun tagon, fatale, ŝi trafas la dosieron de... sia edzo. Kiu spionis ŝin, raportis pri ŝi, ekde la komenco de ilia rilato. Sed / malgraŭ ke / ĉar li amis ŝin! Volis ŝin protekti per spionado propra, amkiala, por ke ŝi ne risku denuncojn fremdajn.

Sed kiel ŝi povus elteni la ideon ke fiŝkoraj burokratoj eksciis eĉ pri ŝiaj am-anheloj, eble postkulise kunreĝisoris ŝian tiom fiere sendependan vivon...? Ne eblas, kaj la paro disiĝas. Sed ne disiĝas iuj duboj. Ĉar... se mi min imagus — vertiĝa ludo — en tiu inta temp’: mi same agus...?

Eble.