Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... dancigas. Dum la brile fest-etosa Universala Kongreso, sur la ĉefplaco de la gastiga urbo Nitra, ni aŭskultis ĝuindan koncerton, tiel entuziasmigan ke multaj ekdancis laŭ la melodioj. Dum ni, stare spektantaj, luladis bierglasojn en la manoj, subite alproksimiĝis fervora samideanino, kaj vigle vokis:

— Dancu! Kial vi ne dancas?

— Ĉar mi ne kutimas danci. Kial mi komencu ĝuste nun? — mi respondis. Al tio ŝi ne havis respondon, kaj ne insistis.

La interludo ne malhelpis plu ĝui la koncerton, sed pensigis. “Lernu Esperanton! Kial vi ne lernas Esperanton?” Jen kion iu ajn el ni volonte kaj gaje dirus al la unua renkontito, konscie pri la agrabloj kaj valoroj de nia lingvo. Sed eble tiu renkontito kutimas mizere suferi dum balbuta lernado de ajna fremda lingvo, tiel ke nia propono estus maltrafa kiel steko rostita por vegetarano?

Kiam tiaj okazaĵoj montras nur banalan mankon de empatio (atentu la neologismon! Temas pri kunsentemo, identiĝo kun la animstato de aliulo), tiaĵoj eĉ ne tiom gravas. Sed kiam ni sincere komencas kredi ke ĝuste nia bono kaj nia belo devas esti LA bono kaj LA belo por ĉiuj, tiam ni transiras sojlon al totalismo. Milan Kundera parolas, eble en sia romano La ŝerco, pri la diktatore kuntrena forto de marŝmuziko, estetika ĉantaĝo pelanta en aktivan konsenton homamasojn antaŭe pasivajn.

Kiam mi ekaŭdas, proksime al nia domo, la lokan blovorkestron, kiu laŭmarŝas la trankvilajn stratojn de nia vilaĝo, mi pretigas moneron, ĉar mi scias ke muzikisto baldaŭ sonorigos kun afabla saluto kaj peto je subteno. La ĉantaĝeto funkcias, ĉar la petanto estas neniu alia ol la simpatia kaj fidinda Georges, ŝoforo de la lerneja buso por miaj infanoj. Kaj ĝi funkcias ĉar... oni invitas min nur al aŭskulto kaj donaco de monero, ne al kundanco!

Ankoraŭ ne.