Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Alvoko — vere urĝas trovi helpantojn!

Por ke nia revuo Juna Amiko pluvivu, ni urĝe bezonas pli da abonantoj kaj helpantoj. Jen vakaj oficoj; pri ĉiu ILEI pretigis priskribojn. Anoncu vin por ricevi tiujn! Legu pri Juna Amiko en vikipedio:http://eo.wikipedia.org/wiki/Juna﹍Amiko

Redaktoro por duono de la revuo Juna Amiko: Tasko: Rilati kun rubrikestroj kaj kontribuantoj, verki mem allogajn erojn, redakti kaj enpaĝigi ricevitan materialon, trovi ilustraĵojn, prizorgi la akademian lingvo-kontrolon, kaj mastrumi la kompensojn por viaj rubrik-estroj. Lertoj: Bona lingvo-rego, teknika lerteco; respekto al limdatoj...

Varba direktoro: Tasko: Rilati kun perantoj kaj la abon-administranto, por aktive varbi pliajn abonantojn, precipe por liveri la revuon kvante al E-kursoj, lernejaj grupoj kaj projektoj. Lertoj: Enmerkatigaj lertoj, kapablo uzi modernajn komunikilojn por atingi ĉiajn partojn de la E-komunumo kaj novajn esperantistojn...

Reteja prizorganto: Tasko: Pretigi kaj vidigi informojn pri la revuo en konstruata multlingva retejo de ILEI. Tio inkluzivu peranto-listojn, la vortliston, specimenajn artikolojn, informojn pri la plej aktuala numero, arĥivo de materialoj, kontinua varbagado. Evoluigi la sekciojn pri Juna Amiko ĉe lernu.net kaj edukado.net. Lertoj: Kapablo mastrumi retejojn kaj alloge afiŝi materialojn, ene de komforte uzebla strukturo.

Kontaktu: stefan.macgill@gmail.com