Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

...sin ritmas. Horloĝoj, agendoj, poŝtelefonaj aplikaĵoj, urĝaj retmesaĝoj helpas aŭ malhelpas dispecigi nian tempon, difini nian ritmon, plenigi niajn tagojn. La genia multlingvulo Sándor Lénárd (latiniginto de Winnie-la-Pu) plendis antaŭ sesdeko da jaroj pri la potenco de la horloĝo super la moderna mondo. Se li scius kiel ni nuntempe sklavas al eĉ pli da tempregulaj ordoniloj...!

Inter tiuj reguliloj estas unu eterna, kiu povas konkretiĝi plej diversforme: la limdato. “Limtempo” en la hungara, falsamika “termino” en la germana, “defalumo” en la itala, sangofrostiga “mortlinio” en la angla... Certe ĝi plej obeigas anglalingve!

Kiam la redaktoro de Kontakto afable atentigas min pri mia sekva limdato, mi ĉiam certigas lin ke mia rubriko ĝin respektos — kaj pli-malpli mi sukcesas! (Nu, pli malpli ol pli.) Evidente, en mia laborejo, kie mi devas liveri tradukojn ĝis indikita tago, foje ĝis difinita horo, mi eĉ pli skrupule obeas miajn limdatojn.

Tamen, se oni bildigus la kvanton de mia laboro, oni plej ofte vidus linion kiu en la komenco asimptote tanĝas nulon, poste heziteme ekkreskas, iom post iom atingas frenezajn altojn, kaj spiroperde finiĝas tuj antaŭ la limdato! Jam pri miaj universitataj ekzamenoj okazadis tiel...

Ĉu nur mi kutimas sperti tion? Aŭ ĝuste male, plejparto de la homaro? Mi suspektas ke multaj kunsuferas kun mi. Sed kial do? Mia respondo jam delonge pretas, tamen neniu ŝajnas preni ĝin serioze. Eble vi, kara leganto...?

Laŭ mi, la afero simplas: se oni ricevas taskon kun dektaga limdato, tuja eklaboro pri ĝi signifas dek tagojn da pripensado, perturbo kaj anksio. La grafikaĵo pri laborkvanto eble montros nun ekvilibran linion, sed por kio utilos tio? Male, se eklabori ekzemple du tagojn antaŭ la “mortiga linio”, ni suferus psike nur du tagojn! Kaj mi uzas -us-modon, ĉar, pro la urĝeco en tiuj du tagoj, ni fakte ne havos tempon maltrankvili! Niajn mensajn energiojn komplete mobilizos la bezono kompletigi la taskon.

Jen mi liveris miraklan pacigilon por via konscienco! Fakte, dek du tagojn post mia limdato.