Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Tiel la mondo...

... karuselas. Ĝuste hodiaŭ malfermiĝas, apenaŭ prononceble sed nepre vizitinde... Schueberfouer! Kio...? Vi demandos, kaj prave. Nu, tiu evento, kiu okazas regule sed malpli ofte ol la ĉiusemajnaj Esperantaj klubkunvenoj 700 metrojn for de ĝi... Nur unufoje jare sed... ja giganta kermeso aranĝata jam la 674-an fojon en Luksemburgo! En la t.n. Glaciso — placego, kiu iam servis kiel armea ekzercejo, kaj nun tra la jaro kiel aŭtoparkejo.

Sed nun ĝi magie aliiĝis, ĝi estas miniatura sorĉ-lando kun spekto-radego kaj homlanĉiloj, fantomkastelo kaj sving-martelego, celpafejoj, karuseloj, sukerŝpinaĵoj kaj belgaj vafloj, mustardaj kolbasetoj kaj terpomflanoj, lokaj biero kaj ŝaŭmvino... Io kaosa kaj grandioza, reinfaniga kaj vertiĝodona.

Sescent sepdek kvara fojo, tio estas iomege pli ol eĉ la okaz-fojoj de Universalaj Kongresoj! Sed tio ne mirindas. Por partopreni en UK, oni ja devas lerni lingvon, pagi kotizon kaj vojaĝon, dum semajno elteni la kompanion de verdaj bizaruloj... ne de lertaj bazaruloj, kiuj dumkermese vin atendas, delogas al dolĉa malŝparo de eŭrobiletoj, al amuzoj kaj al distraĵoj malstreĉaj...

Kio komunas en Schueberfouer kaj Universala Kongreso? Nu, la komplikeco de la organizado, la bunteco de la publiko kaj de la ofertoj, la eblo renkonti longe ne viditan konaton, kun kiu eblas priparoli ke jen ni nunas denove ĉi tie, jaron poste, preskaŭ la samaj sed nuance ŝanĝiĝintaj, svingotaj supren per la sama radego de entuziasmo, retrovontaj poste la firman grundon de resobrigaj ĉiutagoj.