Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
... dependas. Aŭ sendependas, depende de perspektivo.
Plian fojon min skribas sub forta influo de la aktualaĵoj, konkrete la sendependiĝa deklaro de Katalunio. Vidate de aliaj mondanguloj, temas pri loka konflikteto, eĉ pri luksa problemo de riĉuloj. Sed eĉ se miloble pli gravas malsat-mortado de infanoj en Suda Sudano, aŭ forrompiĝo de landograndaj glacipecegoj el Antarktio, gravas tamen konsideri la okazaĵojn ĉe mia eŭropa najbaro.
Eĉ en Esperantujo disas la opinioj: iuj aplaŭdas la ideon de plia eŭropema, demokratia respubliko, aliaj ne komprenas kial necesus krei novajn limojn kaj klini sin antaŭ plia flago apartiga. Disas la opinioj eĉ ene de mi mem...
Koincide, mi ĵus legis hungaran romanon el 2006, Civitana milito. Por diri simplige, en Hungario — same en 2006 kiel nun — politike alfrontas unu la alian bloko naciisma, konservema, kaj opoziciaj partioj sub diversaj etikedoj. La romano fikcias ke tiu politika kontraŭstaro transformiĝas en sangan fratmiliton. Tiuj kiuj legis ĝin tuj ĉe la apero, ne povis ne konsterniĝi kiam en oktobro 2006 efektive okazis stratbataloj en Budapeŝto — feliĉe, “nur” dum unu nokto kaj sen mortoj. En 2010 demokratie venkis en la elektoj la dekstra partio Fidesz, kaj ĝi regadas plu. Tuj en 2010 la Fidesz-registaro oficiale deklaris ke nur ĝia alveno en la potencon signifas veran ekskomunismiĝon de Hungario, kaj ĝi afiŝigis en oficialaj lokoj deklaron pri “Reĝimo de Nacia Kunlaboro”.
En Katalunio multaj kredas ke nur sendependa lando estas garantio por bona estonteco; kaj multaj kredas male. En Hungario multaj voĉdonis kaj voĉdonos por Fidesz, sed multaj balotos malpore.
Same por Katalunio kiel por Hungario, mi ŝatus kredi ke eblas trovi ekvilibron inter la disiga forto de sentoj identecaj kaj ties pozitiva grupo-krea efiko.
Ĉu la vera dislimo — en ĉiuj terenoj — troviĝas inter homoj kredantaj sian idearon la sole valida por ĉiuj, kaj homoj kiuj akceptas ideajn kompromisojn, eĉ se malidealajn?