Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Traktado de klimata ŝanĝiĝo — senbedaŭra elekto de Ĉinio

ZHAO Jun - Ĉinio

Matene de la 11-a de decembro, 2011 laŭ la loka tempo fermiĝis en Durbano la Konferenco de Unuiĝintaj Nacioj pri Klimata Ŝanĝiĝo, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 200 landoj kaj organizoj. Laŭ la plano, la konferenco devis fermiĝi en la 9-a de decembro, sed pro malkonsentoj pri fokusaj problemoj oni plilongigis ĝin je 2 tagoj.

La konferenco decidis kunmeti porokazan laborgrupon sur la durbana platformo por pliforta aktivado, faris aranĝon pri la dua promes-periodo de la Kiota Protokolo kaj starigis la fonduson de verda klimato. La delegacioj de Ĉinio kaj Hindio plendis, ke pri klimata ŝanĝiĝo oni ne forgesu la principon de justeco kaj persistu en la principo de komunaj sed diferencaj respondecoj. Por trakti klimatan ŝanĝiĝon, kion Ĉinio faris kaj faras? Kun tiuj demandoj mi faris intervjuon al Kang Yanbing, direktoro de la Energi-esplora Instituto sub la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono.

Energiŝparaj atingoj

Kiuj laboroj de Ĉinio pri traktado de klimata ŝanĝiĝo en 2006-2010 estis plej distingiĝaj? Kang Yanbing respondis, ke la energiŝparo estas la ĉefa por malrapidigo de klimat-ŝanĝiĝa influo. En 2006-2010 estis elmetita en Ĉinio la deviga normo: Energikonsumo por unuo de totala enlanda produktovaloro en 2010 malaltiĝu je ĉ. 20% kompare kun tiu en 2005. Laŭ la normo, pere de kunordigo de industria strukturo, intensigo de ekzamenoj, popularigo de teknikoj, plenumo de ĉefaj konstruoj kaj aliaj rimedoj, la tasko estis plenumita kun la rezultoj: La energikonsumo por unuo de totala enlanda produktovaloro en la kvin jaroj totale malaltiĝis je 19,1%, kio egalis al ŝparo de norma karbo je 0,67 miliardo da tunoj, kaj al redukto de karbon-dioksida ellaso je 1,46 miliardoj da tunoj. Krome, en ekspluato kaj utiligo de nefosiliaj energioj, vent-elektro, fotoelektro, sun-energiaj akvovarmigiloj ktp. disvolviĝis en 2006-2010 kelk-oble, kelkdek-oble kaj eĉ cent-oble, respektive. Kaj estas ankaŭ menciinde, ke Ĉinio kontinue penadis por pliigi arbaran karbonan ensorbon, forstumi, aktive akceli lokan malmult-karbonan disvolvon, esplori manierojn de verda kaj malmult-karbona disvolvo ktp.

Ankaŭ adaptiĝo al klimata ŝanĝiĝo estis distingiĝa, laŭ la opinio de s-ro Kang. Krom malrapidigo de klimat-ŝanĝiĝa influo, la homaro ankoraŭ devas pene adaptiĝi al la neutilaj influoj alportitaj de klimata ŝanĝiĝo sur la ekonomi-socian disvolvon. Por adaptiĝi al klimata ŝanĝiĝo, Ĉinio faris multajn klopodojn ankaŭ en agrikulturo, akvo-riĉfontoj, arbarkulturo, maroj, san-higieno, atmosfero ktp.

En la fundamenta konstruo, estis ellaboritaj aŭ perfektigitaj la rilataj leĝoj kaj gravaj politikoj, kiel reviziado de “Leĝoj por Renovigeblaj Resursoj”, ellaborado de “Ŝtata Projekto de Ĉinio por Traktado de Klimata Ŝanĝiĝo” ktp. Por plibonigo de la administra sistemo kaj labora mekanismo stariĝis en Ĉinio ŝtata gvida grupo por traktado de klimata ŝanĝiĝo, kaj meteologia departemento en la Ŝtata Disvolva kaj Reforma Komisiono speciale por unuigi kaj kunordigi la administrajn laborojn, fortiĝis la statistiko-kalkula laboro, inkluzive de tiu en energikonsumo kaj forceja gas-ellaso ktp.

Komparo

Kiel taksi niajn atingojn en energiŝparo kaj ekspluato de puraj kaj renovigeblaj resursoj, kompare kun aliaj landoj en la mondo? Kang Yunbing opinias, ke la demando estas tre kompleksa por respondi, ĉar landoj en la mondo estas en malsama grandeco kaj kun malsama stato. Tamen li jese diris, ke plej rimarkinda por Ĉinio estas la energiŝpara kaj ellaso-redukta laboro, por kiu nia ŝtato prenis plej multajn rimedojn kaj akiris plej grandajn atingojn. Rigardu, kiu lando faras ekzamenojn pri energiŝparo kiel Ĉinio? Kaj kiu lando donas tiom grandan forton por forigi postiĝintajn produktokapablojn, kiel Ĉinio? Fermiĝis multaj ŝtalejoj kaj cementejoj en Ĉinio. La registara financo asignis pli ol 200 miliardojn da juanoj (US$31 miliardoj) por subteni energiŝparon kaj tekniko-disvastigon.

Tamen ni, ĉinoj, ne lertas pri propagando, nia lando ne estas angle parolanta, kaj nia voĉo ne havas lokon en la ĉefa fluo, tial multaj niaj faroj ne estas konataj de la internacia socio. S-ro Kang opinias, ke en la nuna disvolva periodo de ekonomio kaj socio, la ĉina registaro faris multajn laborojn por akceli energiŝparon kaj ellaso-redukton. Internacie, la socio kontinue kaj aktive iniciatas traktadon de klimata ŝanĝiĝo, kaj Ĉinio aktive respondas al la iniciato, ĉar tio estas la tendenco de la nuna epoko, kaj ankaŭ akordiĝas kun niaj energiŝparo kaj mediprotekto.

Malfacile atingita 19.1%

Kang Yanbing veis, ke la problemoj kaj defioj estas ege grandaj. En la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano en Ĉinio la energikonsumo por unuo de totala enlanda produktvaloro malaltiĝis je 19,1%, kaj Ĉinio per 6,6% de la ĉiu jara altiĝo de energikonsumo subtenas la 11,2 % da meznombra jara altiĝo la de enlanda ekonomio. Tio ja estis malfacile atingita rezulto. Por atingi la rezulton la registaro ellaboris multajn politikojn. Ekzemple pri forlaso de malavangardaj produktpovaj entreprenoj, iu gubernio nur havas unu cementan fabrikon; se oni ĝin fermas, de kie venas la mono por la gubernio, kiel solvi la problemojn pri la laboroj de la lokanoj? Kvankam pri tiuj kontraŭdiroj multaj homoj ne estas komprenemaj, tamen ili devas obei la aranĝon de la makrostrukturo. Pri tio certe troviĝas perdo, ekzemple iuj energiŝparaj produktaĵoj estas multekostaj, pro tio la lokanoj ne volas ilin aĉeti, tial la registaro subvencias por disvastigi la alt-efikajn lum-produktaĵojn, energiŝparajn klimatizilojn k.s. Per tiuj rimedoj oni akcelis la teknikan progreson kaj merkatan disvolvon kaj altigis la konscion de la popolanoj pri energiŝparado. Krome en la periodo de la Dekunua Kvinjara Plano Ĉinio lanĉis kampanjon de energiŝparado en mil entreprenoj, kaj faris kontroladon kaj taksadon pri la rezultoj kaj rimedoj de energiŝparado. Samtempe la centra registaro postulas, ke lokaj registaroj plifortigu la administradon de energiŝparado al la altkonsumaj entreprenoj, kaj la provinc-nivelaj registaroj respondecu pri la kontrolado kaj administrado de 100-200 entreprenoj. Kaj la entreprenoj devas subskribi la kontrakton kun la administrantoj, kaj la administrantoj devas premii la entreprenojn bone plenumintajn la celojn. Nun la registaro komencis severan kontroladon kaj ekzamenadon pri energiŝparado jam en la komenca investado de programoj, tio montras la firman decidon de la registaro.

Kang Yanbing emfazis, ke redukti ellason de 1460 milionoj da tunoj da karbo estas granda sukceso, por tio la registaro, entreprenoj kaj la popolanoj, ĉiuj faris kontribuojn.

Malaltkarbona vivmaniero

La fina elekto estas verda kaj malaltkarbona vivmaniero. Tamen tio por Ĉinio estas pli malfacila. Iuj malgrandaj landoj kun miliono da loĝantoj povas kontentigi la postuladon de elektro per starigo de unu hidroelektra centralo. Tamen Ĉinio estas granda lando kun granda nombro da loĝantoj. Danke al la giganta investo de la registaro rapide disvolviĝas renovigeblaj energifontoj, tamen ilia proporcio restas malgranda en la energikonsumo. La postulado de Ĉinio pri energifontoj estas tro granda kaj kreskas tro rapide, sed la rezervo de naturgaso kaj petrolo estas limigita, tial Ĉinio devas preni karbon por ŝtopi la breĉon.

La uzado de karbo kaŭzas poluegon kaj la brulefikeco de karbo estas malalta. Por kontentigi la kreskantan postuladon, multaj karbminejoj malkonvene intensigis la ekspluaton, kio rezultigis multajn akcidentojn. Tial oni devas realigi rapidan disvolviĝon de la ekonomio kaj socio per minimuma energikonsumo.

Krome, laŭ la opinio de Kang, teknika progreso estas ŝlosila kaj grave estas ankaŭ racie gvidi la konsumon de popol-amasoj en la periodo de la 12a Kvinjara Plano. Oni devas racie stimuli la enlandan konsumon. Kion kaj kiom oni bezonas, tion kaj tiom fabrikoj produktas. Ĉu la bezonataj produktaĵoj estas raciaj? Tio koncernas la konsuman manieron.

Ĉu oni havu loĝejon de 30 kvadrataj metroj aŭ de 100 kvadrataj metroj? Ĉu ĉiu familio bezonas unu aŭton aŭ ĉiu familiano havu unu aŭton? Tio rilatas al propra prefero. Ni devas esplori kiel konduki la konsumadon per politiko kaj limigi konsumadon per altigo de la kosto, por ke nia vivo estu kaj komforta kaj ŝparema. Tio estas tre grava.

Senbedaŭra elekto

Parolante pri energiŝparo kaj klimata ŝanĝiĝo, Kang montriĝis tre vigla kaj emociiĝa. Kiam mi demandis lin pri la perspektivoj de la Durbana Konferenco, li respondis, ke sen partopreno li ne aŭdacas prognozi. Tamen li opinias, ke la konferenco, sukcesa aŭ ne, ne influas la traktadon de Ĉinio kontraŭ klimata ŝanĝiĝo, ĉar tio estas senbedaŭra elekto por Ĉinio.

Mi estis kortuŝita de la respondo, kaj demandis pri lia ĉiutaga laboro. Kang diris, ke termologio estas lia studita fako en la Universitato Qinghua. Li laboris pli ol dek jarojn pri la traktado de klimata ŝanĝiĝo. Komence li okupis sin pri energiŝparado, kaj de la lastaj kelkaj jaroj pri malaltkarbona studo. Unuvorte, li ĉiam laboras en tiu kampo. La komenca entuziasmo jam ŝanĝiĝis en mision kaj respondecon.

Li estas okupita kaj ofte faras ekstran laboron. Iam li estis malkontenta pri sia malalta salajro kompare kun tiuj laborantoj en evoluintaj landoj. Post pripenso li kvietiĝis, ĉar li konsciis, ke li estas en evoluanta lando, kaj li devas pli multe penadi.

Fakte li havas ŝancojn reelekti sian laboron, tamen li konscias, ke traktado de klimata ŝanĝiĝo estas signifoplena por la kontinuigebla disvolviĝo de la ĉina ekonomio. Li elkore amas sian okupon, kaj esperas, ke la tero fariĝos pli verda kaj la ĉielo pli blua pro lia laboro.