Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

TRA LA INTERRETO

Radio Ĝardeno

http://radio.garden

Unu el la plej geniaj kaj magiaj retejoj, kiujn vi iam trovos.

Turnu la terglobon, elektu urbon, kontrolu la aktivajn radiostaciojn kaj aŭskultu muzikon kaj voĉojn de la tuta mondo.

Ĉu mi estis Pwned?*

https://haveibeenpwned.com

Tre ofte grandaj retaj servoj estas trafataj de retaj piratoj kaj personaj datumoj estas disvastigataj. Per tiu ĉi retejo vi povas kontroli ĉu viaj datumoj estis kompromititaj.

Tajpu vian reatdreson kaj rigardu ĉu ĝi troviĝas en iu el la datumlikoj.

* Pwned estas anglalingva interreta slango, kiu signifas ke oni estis humiligita fare de alia. Variaĵo de owned, sed pli ofenda.

Malnovaj Videoludoj

https://archive.org/details/softwarelibrary﹍msdos﹍games/v2

Ni ŝatas la plej modernajn kaj teknologiajn videoludojn, tio estas vero, sed ĉiu malnova ludo, kun sia polvkovrita plasta ujo, ankaŭ havas sian ĉarmon. Internet Archive disponigas kolekton kun 2,4 mil videoludoj de MS-DOS por ludi en Interreto, rekte en la navigilo. Ne necesas elŝuti aŭ instali ion ajn.