Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Senperforta Komunikado

Trans la ideoj de bono kaj malbono

Guillaume Armide — Francio

Jam de kelkaj jardekoj ekzistas procezo, kiu helpas ŝanĝi nian plej profundan manieron percepti la mondon kaj elekti nian sintenon tiel, ke ni povu sperti pli harmonian kaj floriĝantan vivon kaj kontribui en la pliĝojigo de la mondo. Dum kelkaj religiemuloj kaj nereligiemuloj estas diskutantaj (aŭ ne) la demandon: “Ĉu obei jam kreitan moralon aŭ mem decidi pri tio, kio bonas kaj kio malbonas?”, tiu procezo proponas vojon al kampo trans la ideoj de bono kaj malbono, vojon al aŭtenteco, responso kaj pacemo.

En 2010 mi malkovris ion, kio ŝanĝis mian vivon pli potence ol faris Esperanto kvin jarojn antaŭe! Ĝi estas la plej simpla kaj plej efika maniero, kiun mi konas por pliklarigi kaj senstreĉigi mian vivon. Kiam mi diras “simpla”, mi parolas pri la intelekta aliro al ĝi. Sed ĝia apliko, ĝia “enkarnigo” estas ĉiutaga laborado pri mi mem kun kelkaj lernindaĵoj kaj multaj mallernindaĵoj! La unua malfacileco, kiun mi foje renkontas kiam mi parolas pri ĝi, estas la pli-malpli fortaj antaŭjuĝoj kiujn multaj homoj havas ĝenerale nur pro la nomo de tiu procezo. Mi do anoncu al vi la tutan veron nun. Pretiĝu por ricevi la ŝokon! Ĝi nomiĝas: SenPerforta Komunikado (SPK)

Jen kelkaj el la pensoj, kiujn mi aŭdis de malsamaj homoj, kiuj estis ĵus aŭ malĵus malkovrintaj la aferon. Vi certe jam komprenis, ke ĉiuj tiuj opinioj baziĝas sur misinformo aŭ miskompreno pri SPK, kaj vi senpacience scivolemas pri tio kio ĝi vere estas, ĉu ne? Jen kelkaj el la grandaj ideoj subtenantaj SPK-on. Mi esperas, ke vi trovos sufiĉe da klareco en ĉi tiuj paragrafoj.

Doni panon al anasoj

Unue ni konsideru, ke ĉiuj homoj ĝojas kontribui al la plibonfarto de aliuloj... kaj al la plibonfarto de si mem, kompreneble! Marshall Rosenberg, la kreinto de SPK, helpas nin kompreni tion konsiderante infanon kurantan al lageto por doni panon al anasoj. Ĉu vi jam vidis la ĝojon de infano en tia situacio? Eble vi eĉ memoras, kiom ĝoja vi mem estis infane kiam vi faris tion? Esence tiu ĝojo kontribui estas en ĉiu homo. Kaj jes, ĝi ofte estas kaŝita sub aliaj aferoj. Ekzemple, se mi diras al infano: “Stultulo! Kion vi faraĉas? Tiu pano devenas de la plej bona panejo de la urbo! Ĝi estas tre multekosta! Kaj vi ĵetas ĝin senzorge al tiuj bestaĉoj!”, mi supozas, ke la ĝojo de la infano tre malpliiĝos. Kaj povas esti, ke post tiu sperto la infano malpli sentos emon kontribui al la plibonfarto de aliuloj. Tamen ĝi plu ekzistos sub tavoloj de timoj, malemoj, memmalpermesoj kaj aliaj restaĵoj de pli-malpli grandaj traŭmatoj. Multaj sciencaj eksperimentoj ebligas pensi, ke tio veras: denaske, pronature, ĉiu homo ŝatas kontribui al la plibonfarto de la aliuloj. Kaj ekde kiam mi ekkonis tiun principon, aldone al tiu ke “neniu estas sur la Tero por kontentigi min” mi atendas malpli kaj ricevas pli de la vivo!

Nia ĉiutaga tragedio

Nun la arto kuŝas en la uzo de tiu vero, tio estas respondi la demandon: kiel mi povas plialtigi la ŝancon, ke la aliuloj sentu ĝojon kontribui al mia plibonfarto? Ekzistas du okazoj, en kiuj la aliulo ne sentas plenan ĝojon kontribui al mia plibonfarto.

Mia peto, en si mem, kontribuas al ties malplibonfarto.

Ekzemple: Se mi plej afable petas iun amikon doni al mi 5000 eŭrojn, povas esti, ke li (ni konsideru, ke temas pri viro) ne donos ilin al mi, ĉar se li tion farus, li ne plu povus aĉeti nutraĵon por si, pagi sian loĝejan lupagon, pagi sian kotizon kaj veturkostojn por la venonta IJK, ktp. Tamen en alia situacio, se li estus en tia situacio ke li ricevas ĉiutage 5000 eŭrojn sen ion fari kaj ne scias kion fari pri tiom da mono, certe li ĝojus helpi min. Li certe donus al mi la monon, kiel infano ĵetas panon al anasoj.

2. Mia peto kontribuas al lia malplibonfarto pro la maniero, en kiu mi esprimis ĝin.

Ekzemple: Se mi petas iun amikon: “Riĉegulaĉo, vi donu al mi 5 eŭrojn! Vi ĉesu do esti avara, unu minuton, bonvole! Al kio utilas konservi vian monon nur por vi kaj ne uzi ĝin? Kiam vi mortos, vi ne kunportos ĝin en la tombon!”, povas esti ke mia amiko (ĉu vere temas pri amiko?!) ne donos la monon al mi, eĉ se tiuj 5 eŭroj reprezentas nenion por li, esence ĉar aŭdinte min, li eble sentas sin en netaŭga humoro por povi kontakti sian ĝojon kontribui al mia plibonfarto.

Nu, estas multaj okazoj en kiuj ni kondutas (nekonscie?) same tragedie kiel en la dua ekzemplo. Kial tragedie? Ĉar nia agmaniero garantias la neatingon de nia celo. Ĉu almenaŭ unu fojon en via vivo vi petis ion de iu, per malrespekta vortumado? Mi supozas, ke vi ne memoras, ke vi iam faris tion. Marshall Rosenberg asertis, ke ĉiufoje kiam ni taksas, juĝas iun, ni tragedie esprimas peton aŭ dankon. Sufiĉas pensi pri la lasta fojo kiam vi diris al iu ke li estas tia aŭ tia ĉi kaj konsideri ke:

Se via juĝo estis negativa, vi nekonscie esprimis peton.

Ekzemple: “Miaj infanoj estas pigraj kaj malzorgemaj. Neniam ili purigas parteton de la loĝejo kaj iliaj dormĉambroj estas ĥaosaj.”

Traduko: “Mi ŝategus vivi en pura kaj bonorda loĝejo kaj por tion atingi mi ŝatus ricevi helpon.”

Se via juĝo estis pozitiva, vi nekonscie esprimis dankon.

Ekzemple: “Vi estas mojosega!”

Traduko: “Mi multe ridis kun vi ĉi-vespere. Mi ĝojas, ke vi proponis kuniri al restoracio, tiel ke mi ne pasigis la tutan nokton laborante ĉe mia komputilo. Mi kore dankas vin pro ĉio ĉi.”

Kion mi celas per: “vi nekonscie esprimis peton aŭ dankon”? Kompreneble, mi ne estas en via menso kaj mi havas neniun ideon pri tio kio okazas en via nekonscio. Mi nur proponis interpreton pli povodonan. Ni komparu la funkciojn de la du frazoj de la unua ekzemplo.

“Miaj infanoj estas pigraj kaj malzorgemaj.”

“Mi ŝategus vivi en pura kaj bonorda loĝejo kaj por tion atingi mi ŝatus ricevi helpon.”

Mi parolas pri aliuloj.

Mi parolas pri mi.

Mi ĵetas sur la aliulojn la respondecon de mia malbonfarto.

Mi restas konscia pri tio, ke la fonto de mia malbonfarto estas en mi mem: ĝi estas aspiro nekongrua kun la nuna realeco.

Mi plendas, t. e. mi perceptas min kiel viktimon de la aliuloj pro ecoj, kiujn mi projekcias sur ilin. “Tiaj ili estas, tiel la mondo iras”, ne eblas ŝanĝi ion ajn. Tial mi restos malfeliĉa kaj ili kulpas.

Mi metas mian atenton sur miajn bezonojn, tiel mi restas survoje al la kontentigo de ili. Mi konservas mian povon.

Mi riskas ke la aliulo ofendiĝos kaj:

  • ke li/ŝi deziros kontraŭataki riproĉante ke mi estas tro purema. Tiam komenciĝos sensenca debato por scii, kie devas esti la ĝusta mezo inter pigreco kaj puremo.

  • ke li/ŝi kulpiĝos, kaj malĝojiĝos.

En ambaŭ okazoj, la aliulo certe ne perceptos ĝojon en la ideo kontribui al mia plibonfarto. Mi estas kiel anaso agresema kontraŭ infanoj kaj asertanta, ke ili ne ŝatas ĵeti panon al mi.

Mi vidas kaj prezentas la situacion tiel, ke la aliulo vidas neniun kaŭzan ligon inter mia malbonfarto kaj sia propra esto. Sed li/ŝi havas indikon pri maniero kontribui al mia plibonfarto kaj li pli bone perceptas, ke li/ŝi estas tute libera plezurigi min aŭ ne. Mi eĉ povas aldoni: “Ĉu vi ŝatus purigi la vazaron ĉi-vespere? Tio estus granda subteno por mi”. Tiel, mi vortumas pli precizan kaj konkretan peton, kiu estas ne pli ol prezento de pano ĵetebla (kaj ne ĵetenda) al anasoj.

Niaj juĝoj estas tragediaj manieroj esprimi nin ĉar ili malpliigas niajn ŝancojn esti komprenataj kaj

Propono: dum la venonta semajno, ĉiufoje kiam vi juĝas aŭ taksas iun homon (“Roberto estas teda!”, “Vi estas genia!”, “Estas tre afable de vi!”...) aŭ okazaĵon (“Estas domaĝe!”, “Estas neelteneble!”, “Estas (ne)normale!”...), ŝanĝu la direkton de via atento de ekstere enen. Ekzemple, demandu vin kion vi sentas rilate al tiu aŭ tio. Kiel (mal)facilas al vi respondi tiun demandon?

Rimarko: En SPK, kiam ni parolas pri sentoj, ni parolas pri emociajkorpaj sentoj (ekz-e, (mal)ĝojo, kolero, ĉagreno, dankemo, (mal)komforteco, timo, streĉo, k.a.). En la kutima vivo, ni ofte uzas la verbon “senti” por enkonduki mensan interpreton. Per SPK mi lernis esti pli preciza kaj anstataŭ diri: “Mi sentas, ke estas riske fari tiel.” mi prefere diras: “Mi sentas min maltrankvila kun tiu opcio. Mi opinias ĝin riska pro...” kaj mi aldonas argumentojn se mi havas. Same, mi ne diras: “Mi sentas min kulpa.” sed ekzemple: “Mi sentas amaran ĉagrenon ĉar mi juĝas min kulpa.”. Tiel mi havas kaj esprimas pli da klareco pri miaj enaj okazaĵoj.

Niaj kutimaj mankoj de aŭtenteco kaj responso

Ni vivas en socio de ŝajneco. Ni lernas, ke ni devas esti perfektaj, nefaligeblaj, fortaj, koheraj... kaj, ĉar ni plurfoje tage konstatas, ke ni ne estas tiaj, ni ŝajnigas. Ni, ne nepre konscie, kaŝas niajn ĉagrenojn, timojn ktp.

Antaŭhieraŭ, dum iu festa vespero, du inoj nekonataj de mi, vidas, ke mi havas pansaĵon sur mia dekstra ringfingro kaj demandas min pri ĝi. Mi klarigas, ke mi akcidente profunde tranĉis mian fingron kontraŭ rompita glaso dum mi estis puriganta la vazaron. Mi rakontas ke mi vane provadis haltigi la sango-elfluon dum horoj antaŭ ol decidi iri al malsanulejo, kie oni kudris tri suturajn punktojn al mi. Tiam la du inoj ekridegas dirante: “ Nur unu fojon iu viro purigas la vazaron kaj jen kio okazas! Hahaha!”. Tiam mi eksentis malagrablan varmon en la brusto kaj ĉe la tempioj. Estis sufiĉe dolore al mi aŭdi tiun rimarkon.

Kiel mi reagis? Mi kaŝis miajn sentojn. Mi perfortis min rideti kaj atendis, ke ili ĉesu ridadi.

Tio estas neaŭtenta reago. Mi enprofundigis miajn sentojn kaj ŝajnigis konduton ne kongruan kun tiuj, por ne ofendi, por esti afabla, por esti akceptata eble eĉ amata de la aliuloj.

Kiel mi povintus reagi? Mi povintus rebati ekzemple: “Via seksisma ŝerco ne ridigas min. Pardonu, sed mi devas foriri nun ĉar mia edzino atendas min kaj kiam mi malfruas, ŝi ĉiam batas min!” Tio estas neresponsa reago. Mi ironias por redoni la frapon, kiun, en mia percepto, mi ricevis de la du inoj. Mi pensas, ke ili meritas lecionon ĉar mi konsideras, ke ili kaŭzis mian malagrablan senton. Nu, “tio, kion aliuloj faras, povas esti la stimulo de niaj sentoj sed neniam la kaŭzo.” diris Marshall Rosenberg kaj mi samopinias. Tial mi nomas tian reagon neresponsa: ĝi baziĝas sur la fakto, ke mi neas la responson de mia sento kaj ĵetas ĝin sur la aliulon. Mi klarigos pli pri tio en la paragrafo “Bezonoj, valoraj konektiloj!”.

Antaŭ ol malkovri la verkaron de Marshall Rosenberg, mi ne kapablis imagi alian sintenon ol tiuj lastaj du. Kliniĝi aŭ kontraŭataki. Perforti min aŭ perforti la aliulon. Nun mi vidas la trian vojon. Kaj vi vidas, ke mi ankoraŭ ne ĉiam estas en la taŭga stato por apliki ĝin! Ĝi estas la vojo de aŭtenteco, responso kaj bonkoreco. Mi lernas diri, kio okazas en mi kaj agnoski, ke nur mi responsas pri ĝi. Mi lernas diri kio en mia profunda esto, kio plej homeca en mi faras, ke mi havas tiujn sentojn. Mi komprenas, ke miaj sentoj ĉiam estas bonvenigindaj ĉar same kiel sur la vetero, mi havas neniun veran regpovon sur ili. Sentoj estas kiel la luminidikiloj sur la kontrolpanelo de mia korpo. Kiam via aŭto diras al vi, ke baldaŭ mankos benzino, ĉu vi ignoras la informon? Ĉu vi provas kaŝi la luminidikilon per ia pentraĵo? Nu kaŝi (almenaŭ al ni mem) aŭ provi transformi niajn sentojn estas same neresponse.

“Konservu enmense, ke la agoj de aliuloj neniam povas “igi” vin senti iel ajn. Sentoj estas viaj avertaj indikiloj.” Marshall Rosenberg

Mi do pli kaj pli priatentas ilin kaj informas miajn “kunveturantojn” pri ili. Mi lernas fari peton al tiuj, peton sen atendo, peton kiel simplan sciigon pri tio kie troviĝas la pano kaj la anasoj. Por tio mi procezas kvaretape laŭ la OSBP-procezo (observo, sento, bezono, peto).

La OSBP-procezo

Mi observas objektive la okazaĵojn. Mi celas fari la plej seninterpretan priskribon, kvazaŭ mi estus simpla filmilo, kiu nenion sentas. Kiu(j) el tiuj vortumoj estas laŭ vi objektiva(j) observo(j)?

Mi ĉi-sube proponas al vi miajn respondojn. Mi ne klarigos la kialojn, por ke ĉi tiu artikolo ne estu tro longa. Cetere miaj respondoj estas nur miaj kaj la celo estas ne ke vi akceptu ilin kiel validajn, sed ke vi konstruu vian propran opinion.

  1. Por la 1-a demando, mi opinias, ke nur la respondo C taŭgas.

  2. Por la 2-a demando, same.

  3. Por la 3-a demando, mi opinias, ke la respondoj B kaj D taŭgas. (Por pli da klareco legu la venontan paragrafon.)

  4. Por la 4-a demando, mi opinias, ke la respondoj A kaj D taŭgas.

Al la du inoj mi do povintus diri ekzemple la jenon:

“Kiam mi aŭdas vin ride diri: ‘Nur unu fojon iu iĉo purigas la vazaron kaj jen kio okazas!’ (O), mi sentas min malĝoja (S) ĉar mi ŝatus ricevi empation rilate al mia fingra vundo (B) kaj mi sentas min ankaŭ iomete kolera (S), ĉar mi bezonas rekonon por mia propra personeco ekster ĉia konsidero pri genro (B). Ĉu vi ŝatus diri al mi, kiel vi sentas vin aŭdinte tion? (P)

Mi aplikis la vortumon proponitan de Marshall Rosenberg: “Kiam mi vidas/aŭdas ... (O), mi sentas min ...(S), ĉar mi bezonas ...(B). Ĉu vi ŝatus fari/diri ...? (P)

Tiu frazo-strukturo estas konsiderinda pli kiel mensa gvidilo por helpi nin havi klaran rigardon al la situacio kaj eliri el niaj aŭtomataj pensmanieroj ol kiel nepra maniero alparoli la alian.

Bezonoj, valoraj konektiloj

Ni estas miliardoj da homoj sur la Tero kaj verŝajne neniam ni ĉiuj interkonsentos pri tio kion ni opiniu, kiel ni parolu, kiel ni vivu... (Cetere, kiu deziras tion?) Tamen ekzistas aferoj, pri kiuj ni facile povas kompreni unu la aliajn, aferoj universalaj, komunaj al ĉiuj, aferoj pri kiuj ne necesas strebi al interkonsento ĉar ni ĉiuj jam portas ilin egalmaniere en ni. Temas pri niaj bezonoj. Niaj profundaj homaj bezonoj. Ili estas antaŭaj al niaj vivelektoj kaj pensoj, ili estas la radikoj de niaj sentoj kaj ili samas por ĉiu el ni, sur ĉiuj kontinentoj.

Kiam vi aŭdas la esprimon “homa bezono”, eble vi pensas pri la korpaj bezonoj kiel manĝi, dormi, trinki, spiri, loĝi en taŭgaj kondiĉoj de pureco, temperaturo, komforto... Mi ja parolas pri tiuj bezonoj, sed ne nur. Kiam tiuj ĉi bezonoj estas plenumitaj, sentiĝas aliaj bezonoj, kiel senco, ripozo, ludo, interago, esprimo, tenero, belo, spaco, kontakto kun la naturo...

Meti nian atenton sur ilin plialtigas niajn ŝancojn:

SPK sugestas, ke “malantaŭ ĉiu ago, eĉ se ĝi estas senefika, tragedia, perforta, abomena, estas provo plenumi bezonon”. (M. Rosenberg)

Do unu el miaj plej gravaj lernindaĵoj tra SPK estas la kapablo kontakti miajn bezonojn. Kun tiu kapablo venas la kapablo percepti la fonton de ĉies agoj kaj diroj. Mi bedaŭras, ke ni malpli ofte priatentas ilin ol niajn agojn kaj dirojn. Tiuj estas strategioj, kiujn nia menso elektas laŭ sia kunteksto kaj siaj rimedoj por plenumi niajn bezonojn.

Tre indas distingi bezonojn kaj strategiojn. Kiam mi soifas, mi ne bezonas glason da akvo aŭ botelon da biero. Ili estas du eblaj strategioj. Mia bezono estas enkorpigi akvon al mi. Ekzistas nenombreblaj strategioj por plenumi ĝin. Sammaniere, mi ne bezonas iri al la kamparo, mi bezonas kontakton kun la naturo; mi ne bezonas monon, mi bezonas materian sekurecon; mi ne bezonas ĉokoladon, mi bezonas plezuron; mi ne bezonas vin, mi bezonas kunestadon, subtenon, teneron, amon...

Kiam la du inoj ride diris al mi: “Nur unu fojon iu iĉo purigas la vazaron (...)”, ili supozeble bezonis amuziĝon, ridon, rekonon pri sia manko de subteno en la hejmaj taskoj. Kaj simple la strategio, kiun ili elektis ne taŭgis al mi en tiu preciza momento. Kiam mi provas diveni la bezonojn de la aliuloj (kaj mi rajtas simple demandi!), mi jam ŝanĝas mian atenton de “kion ili faras/diras” al “kio ilin motivas”. Tiel mi donas malpli da forto al la penso “ili estas malrespektemaj” kaj pli al “ili estas homaj”. Tio ne ŝanĝas la faktojn, nek la situacion. Tio ne malpliigas mian doloron. Tio ŝanĝas ion pli gravan: mian percepton de la situacio kaj sekve mian sperton, mian enan staton kaj mian respondon. Kiam mi metas mian atenton sur la bezonojn, tiam mi troviĝas en lando kie pravo kaj malpravo ne ekzistas, tiam mi vidas neniun problemon, neniun malindulon aŭ malamikon sed nur “homojn kun homoj” kaj ke la konflikto ne estas inter la homoj sed inter iliaj strategioj elektitaj por plenumi siajn bezonojn. Tiam mi pli taŭge elektas kion fari, kiel konduti, kiun strategion adopti konsidere al ĉies bezonoj. Estas pli komforte al mi esprimi mian eventualan malaprobon, ĉar dum mi diras “ne” al ies strategio, mi diras “jes” al ties bezonoj. Fine mi precizigu, ke konsideri ĉies bezonojn neniel estas morala regulo leĝo por mi. Ĝi simple estas, laŭ mia sperto, la nura maniero vivi pace, harmonie kaj aŭtente.

Ludo: konekto aŭ ne?

Mi nomas “konektiĝi al iu aŭ al mi mem” la agon meti mian atenton sur la sentojn kaj la bezonojn de tiu aŭ de mi mem, konsideri kaj akcepti ilin tiaj, kiaj ili estas. Ĉi-sube troviĝas ses dialogetoj inter mi kaj aliulo. En kiuj el ili, vi perceptas, ke mi celas konektiĝi al la aliulo? Kaj en kiuj ne?

Dialogeto A

Aliulo: Mi kore dankas vin pro via helpo!

Mi: Aĥ! Nedankinde! Tio estis nenio!

Dialogeto B

Aliulo: Vidu tiun aĉulon, kiu ĵus ĵetis paperon sur la straton!

Mi: Ĉu vi sentas koleron, kiam vi vidas tion?

Dialogeto C

Aliulo: Vi estas egoisma!

Mi: Ĉu vi ŝatus ricevi pli de mi?

Dialogeto Ĉ

Aliulo: Mi neniam sukcesos!

Mi: Ne pensu tiel!

Dialogeto D

Aliulo: Mi ne duŝos min en senŝlosa banĉambro.

Mi: Ĉu vi estas tiom pruda?

Dialogeto E:

Aliulo: Mi laboradis tutan horon por fari tion!

Mi: Kial vi plendas?! Mi laboradis tutan posttagmezon!

Miaj respondoj:

Rendevupropono

“Ni volas agi pro nia deziro kontribui al la vivo, prefere ol pro timo, kulpo, honto aŭ devigo.”

Dirante tion, Marshall Rosenberg invitas nin eksteren de la malliberejo de plurjarmila paradigmo, eksteren de la kredo je la ekzisto de devoj, de praveco, de merito, de kulpo, eksteren de ĉia strategio de puno kaj rekompenco, de superregemo kaj obeemo, eksteren de la kredo je niaj juĝoj, interpretoj, moralaj, ĝentilaj, kulturaj reguloj por eniri mondon de responsaj elektoj kaj akceptataj emocioj. La nura sekvinda gvidilo estas ene de ni kaj la kapablo percepti ĝin nomiĝas kunsentemo (ankaŭ empatio). Ĝi estas la kapablo senti kion aliuloj sentas kaj senti kion ni mem sentas (“mem-kunsentemo”, kontraŭevidente tio ne facilas pro nia edukado). Nur sekvante tiun vojon de aŭtenteco, verŝajnas ke ni iam atingos la rendevulokon proponitan de la persa poeziisto Ĝalal-ed-din Mohammad Rumi antaŭ 800 jaroj: “Trans la ideoj de bono kaj malbono, ekzistas kampo. Mi renkontos vin tie”.

Por pluinformiĝi pri SPK [foto: Marshall Rosenberg]

Marshall B. Rosenberg estis usona klinika psikologo naskiĝinta en 1934 kaj mortinta en 2015, 80-jaraĝe. Li iradis tra la mondo por solvi konfliktojn ene de familioj, inter kunlaborantoj, inter junularaj ĉirkaŭurbaj klanoj, inter popoloj, ktp. kaj por diskonigi la meĥanismojn de sia procezo inspirita de la verkoj de Carl Rogers kaj Gandhi.

Ekde tiam homoj formiĝis kaj trejniĝis por siavice apliki kaj instrui la procezon en medioj tiel diversaj kiel entrepreno, instruejo, familio, paro, justeco, perado. Unu el la plej famaj el ili nomiĝas Dominic Barter. Li estas anglo, kiu kreis en Brazilo justecan sistemon nomatan “riparaj cirkloj”. Dum la kutimaj justec-sistemoj reagas al krimoj per punoj, t.e. per la aldono de plia perforto, la riparaj cirkloj celas flegi la okazigitajn vundojn per la interkomprenemo kaj interagnosko de ambaŭ partioj.

Se vi deziras pluinformiĝi pri SPK, mi do rekomendas la librojn kaj Jutubaĵojn de Marshall B. Rosenberg, Thomas d’Ansembourg, Dominic Barter. Pri tiuj, mi certas, troveblos almenaŭ anglaj verkoj kaj tradukoj. Mi ankaŭ varme rekomendas la franclingvajn Jutubaĵojn de Isabelle Padovani, kiu funde pritraktas la psikan kaj spiritan flankojn de SPK.

Ankaŭ eblas aliĝi al la vizaĝlibra grupo “SenPerforta Komunikado”.