Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Trinkebla piso

Dum la ĉi-jara Internacia Junulara Festivalo, kiu okazis ekde la 20a ĝis la 26a de aprilo 2011, estiĝis nova tradicio. Dum Esperanto-renkontiĝoj oni povos trinki pison. Maskoto de TEJO estas la papago Pepo — kaj ĝuste ĝia estas la piso. Inventis ĝin estraranoj de TEJO kaj unu el ili estis la kasisto de TEJO Sergey Tyrin el Israelo.

Kia estis viaopinie la ĉi-jara IJF?

Mi ĉeestis nur parte efektive, ĉar pli-malpli duonon mi pasigis en la ĉambro de Lukasz estrar-kunsidante, sed la vesperaj koncertoj estis mojosaj. Kaj en-programaj kaj gufujaj. Evidente, la programaj koncertoj estis sufiĉe allogaj, ĉar la partoprenantoj estis pretaj aŭskulti ilin ekstere, en la frosto, kvankam la koncerto de JoMo (kiel ĉiam) estis tre energia kaj li scipovis (kiel kutime) varmigi ĉiujn per gajaj dancigaj kantoj, dum 3 horoj pli-mapli.

Kaj post la koncertoj oni povis viziti drinkejon, ĉu ne? :)

Jes, kompreneble. Kvankam ĝis la vespero kiam TEJO estris ĝin, estis sufiĉe enue. Krom kiam venis policista kontrolo.

Do eĉ aventura la drinkejo estis! Ĉu la policanoj estis kontentaj?

Ili rimarkis nenion kontraŭleĝan, do problemojn la organizantoj pri la drinkejo ne havis.

Bonŝance! Ĉar la ĉi-jara drinkejo estis iom eksterordinara, ĉu ne?

TEJO aldonis al ĝi specialan guston. Dum la vespero kiam la estraranoj (kaj la ĉarma volontulino) prizorgis ĝin, oni ne nur povis aliĝi senpage al TEJO gajnante en botel-ludaj konkursoj, kaj ne nur plej intime informiĝi pri la IJK en Ukrainio, sed ankaŭ gustumi ekzotikajn, ekskluzivajn menuerojn. Ekzemple, la verdan (kompreneble!) drinkaĵon “Piso de Pepo”, kiu, ni esperas, fariĝos tradicio de Esperantaj drinkejoj. TEJO pretas donaci la recepton sub licenco CreativeCommons. Estis prezentata por ne-drink-emuloj senalkohola varianto, sub la nomo “Eterna komencanto” kaj tiuj dezirantaj ion varman povis aĉeti “Kafon ’sperantuj’”, varman kafon kun lakto kaj rumo - inspirita de la lastjara IJK en Kubo. La papago de TEJO - Pepo - cetere, benis ĉiujn, dirante “ebriiĝu!”.

Kio okazis dum la IJK en Kubo, ke tio estis inspiro por “Kafo ’sperantuj’”?

Rumo estas la nacia alkoholaĵo de la kubanoj kaj dum la IJK ekstreme populara estis “Cafe Espagnol”, kiun nia oferto provis humile imiti.

Ĉu la kombino de kafo kaj rumo bongustis?

Jes ja! Estis aparte vekiga, kiel energitrinkaĵo.

Ĉu tiuj novaĵoj en drinkejo estiĝis hazarde enmomente aŭ tio estis jam planita?

La organizantoj proponis al la estraranoj, se ili jam ĉeestas, organizi ion publikan pri TEJO, kaj komune ni alvenis al la konkludo ke plej mojose estus okazigi TEJO-drinkejon. La unuopaj “novaĵoj” estis fakte elpensitaj tiuvespere kaj “Piso de Pepo” havis kelkajn variantojn, ĝis la gustumantoj decidis pri la plej sukcesa.

Kiom da homoj ĉeestis la inventadon?

Ĉiuj ĉeestantaj estraranoj partoprenis en la preparado de la vespero. Krome, ankaŭ kandidatoj al la venonta estraro - kiel Michael Boris kaj Alisa - aktive kunhelpis. Sed la kulmino de la vespero estis ĉokolada batalo, kiu efektive estis absolute spontanea. Ĉio komenciĝis kiam oni manĝis la paskajn ovojn, kaj subite Michael-Boris petis konservi la flavaĵon de la ovoj. Li provis kuiri iun drinkaĵon tute neimageblan - kun varma ĉokolado, alkoholo kaj ovoj.

Kaj la rezulto?

Vi povas imagi la rezultintan guston...

Prefere mi ne imagas... Do ĉu oni ĵetis tason de la “strangaĵo”? Aŭ kion kompreni sub la “batalo”?

Nu, rezulte restis tro multe da mola ĉokolado, kiu trafe ricevis la kromnomon “Feko de Pepo”.

Mi ne miras, ke ĝin volis neniu manĝi!

La ĉokolado fakte estis bongusta. Sed ĝi estis utiligita por interbatali (kiel en “akvobatalo”).

Prefere mi ne imagas, kiel aspektis la ĉeestantoj kaj eĉ la ejo!

Iom malpura(j)...

Do, oni povas supozi, ke io simila okazos ankaŭ dum IJK!

Certe, ĉio povas okazi dum la IJoKo, kvankam TEJO donacas tiun ĉi tradicion al IJF - ja ĉiu Esperanta junulara aranĝo devas havi sian tradician batalon, ĉu ne?

Kaj nun pri vi - kion vi ŝatas trinki/drinki?

Mia mateno ne komenciĝas sen kafo, kvankam dum la tago mi povas digesti tute diversajn trinkaĵojn. El inter la alkoholaj, mi plej ŝatas rozan kaj ĉerizan vinon kaj la helan bieron Mariachi el Turkio, kiu tamen kompareblas kun la (surprize bonaj!) bieroj de Kubo. Kompreneble, ekde nun, dum E-festoj mi drinkos nur “Pison de Pepo”!

Kion plej interesan (krom Piso de Pepo) vi trinkis?

Hmm, malfacilas vere diri. Eble, el inter la plej interesaj spertoj en mia vivo, estis la 82%-a tatra “teo”, kiun ni drinkis dum la unua JES.

Kio estas kutima trinkaĵo/drinkaĵo de Israelo?

Verŝajne tamen kafo kaj vino. En Israelo estas (eble surprize) tre evoluinta kafo-merkato, kaj oni povas mendi en kafejoj multajn kaj bongustajn specojn de kafo. Dum vino estas jam el la bibliaj tempoj la Di-benita kor-ĝojiganto.

Do, havu ĉiam ĝojan koron! Dankegon por viaj tempo kaj intervjuo!

Nedankinde.