Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La granda kulinara mensogo

Kvankam la tiel nomata “oleo el trufoj” ne havas fizikajn rilatojn kun la naturaj trufoj, prestiĝaj restoracioj en okcidentaj landoj, kaj ankaŭ laŭmode en Israelo, uzas ĝin kiel surogaton de tiuj treege famaj, multekostaj fungoj. Trufoj estas manĝeblaj fungoj, subteraj kaj uberformaj, kies blanka kaj nigra specoj estas mondfamaj pro ilia gusto kaj aromo. Francaj kulinaraj spertuloj surnomis ilin “diamantoj de kuirejo”.

Kompreneble, kiam en la menuo aperas la vorto “trufoj”, ĝi funkcias kiel “magia vorto”, kiu kapablas momente blindigi la klientojn tiel ke ili ne rimarkas la ekscesan, nepravigitan prezon de la rilata plado. La kliento eĉ ne rimarkas, ke fakte en la priskribo de la plado aperas, kiel komponanto, “oleo el trufoj”. Tiel li elektos tian pladon, pagos abundon da mono kaj, dum sia momenta blindumo de sensoj, eĉ deklaros, ke temas pri la plej bongusta plado, kiun li gustumis dum sia tuta vivo.

Li fakte abunde pagos pro la iluzio manĝi la plej multekostan fungon en la mondo, kiu kreskas en raraj specialaj terenoj kaj kies serĉantojn helpas tre sperte dresitaj hundoj aŭ porkoj.

La oleo el trufoj famiĝis en Usono jam en la 90-aj jaroj kaj el tie disvastiĝis ĉefe en la okcidentaj landoj. En la jaro 2007 malkaŝiĝis la trompo, kiam ĉefkuiristo de tre prestiĝa restoracio en San- Francisko rivelis al la gazetaro, ke por produkti la multvaloran “oleon el trufoj” oni aldonas al tute normala olivoleo, la kemian aromaĵon Dithiapentane-2,4. Temas pri sinteza kemiaĵo, kiu akiriĝas al olivoleo unu el multnombraj aromoj, tute ne gustoj, de la naturaj trufoj.

Krome indas rimarki, ke eĉ el tre multekostaj nigraj aŭ blankaj trufoj, tre malofte oni sukcesas eltiri oleon, kiu dum mallonga tempo enhavas kelkajn el iliaj neimiteblaj aromaj kaj gustoj. Do la komuna “oleo el trufoj” estas ne nur komerca trompo sed ĉefe fabelaĵo por stultuloj.

Sed malfacile oni povas kontraŭbatali laŭmodajn frenezaĵojn. Ŝajnas, ke “oleo el trufoj” fariĝis “la buljonkubo” de la modernaj avidaj restoracioj, des pli, ke laŭ multaj konataj ĉefkuiristoj ĝi kapablas ruinigi la plej rafinitajn receptojn.

En Israel la mastroj de kelkaj konataj restoracioj malakceptas la kritikojn pri uzo de oleo el trufoj. En nia lando, kie tute ne kreskas trufoj, ili asertas, prudenta uzo de oleo el trufoj estas sendube akceptebla. Fakte, krom ilia maleblige absurda prezo, oni ne povas laŭleĝe importi trufojn en Israelon.

En la regularo de la ministerio pri agrikulturo troviĝas jena teksto:

“Cele al gardado de la sano de publiko, vegetaloj, bestoj kaj medio, estas malpermesite importi enlanden agrikulturajn produktojn, kiuj enhavas nocajn faktorojn”.

Tiel, ĉar tiaj fungoj kreskas en terenoj, kie troviĝas sennombraj bakterioj, la ministerioj pri agrikulturo kaj sano postulas tiom da longdaŭraj proceduroj por ilia steriligo, ke la trufoj fariĝas malfreŝaj kaj ne plu manĝeblaj.

Unuafoje trufo estas kultivata en norda Germanio

Estas sensacio por bongustemuloj: Unuafoje sukcese estis kultivata trufo en la alta nordo de Germanio. La trufo estas ekstreme malofta fungo kaj estas nur tre malfacile kultivebla. Anstataŭ porkoj tute apartaj bestoj trovas la trufon.

Terecaj, brunaj kaj malgrandiozaj ili aspektas por laikoj. Ekspertoj ŝatas ilin kiel multekosta, malofta delikataĵo. Temas pri trufoj. Aparte ŝatataj estas la vintraj perigordaj trufoj - “Tuber melanosporum Vittadini” la ekspertoj nomas ilin. Ili kutime kreskas sude de la lago de Konstanco, do ne en Germanio. Tial en Germanio kreskas kutime nur la iom malpli kostaj someraj burgonjaj trufoj. Sed nun estas klare ke ankaŭ la aparte altvaloraj perigordaj trufoj estas kultiveblaj en Germanio. Tio sukcesis eĉ en la alta nordo, proksime al la marbordo de la orienta maro.

Perigordaj trufoj estas haveblaj dum vintro proksimume de decembro ĝis marto. Por unu kilogramo da tiaj trufoj necesas bone pagi ĝis 1500 eŭrojn. Ke nun sukcesis kultivi tiun revaĵon de delikatemuloj sur tereno oriente de la urbo Kiel, tio mutigas kelkajn ekspertojn. Pri la sukceso fieras la artisto kaj grafikisto Ingo Fritsch.

Ekspertoj opinias ke la limo de trovejoj de trufoj principe pro la klimatoŝanĝo ŝoviĝas malrapide norden. Laŭ ĉi-koncerna studaĵo oni povas supozi ke trufoj pro la plifortiĝanta sekeco en la plej gravaj kultivoregionoj en norda Hispanio, Francio kaj en la italaj regionoj Piemonto kaj Umbrio malprogresas. Norde de la alpoj aliflanke oni povas atendi pli favorajn ekologiajn cirkonstancojn. Tiu ŝoviĝo norden je 700 kilometroj estas sufiĉe sensacia.

Trufoj estas nur malfacile kultiveblaj. Ili certe ne estas klasikaj kulturplantoj. Ili restas - eĉ se oni kultivas ilin - “sovaĝaj fungoj”. Tio estas io alia ol ĉe la ŝampinjonoj. Estas plene enigma kaj nestirebla organismo. Kiel aliaj tiaj fungoj ili ekvivas en simbiozo kun arboj. Ĉe tio la fungoj estas en kontakto kun la radikoj, per tio okazas interŝanĝo de substancoj. Tamen eĉ se la simbiozo en la grundo ekfunkcias tio ankoraŭ longe ne signifas ke ekestos fruktokorpoj. Kiel tio okazas, restas ankoraŭ malklare.

Ingo Fritsch donis por kultivi la trufon al musoj restaĵojn de trufo kaj kolektis la musofekaĵon, miksis ĝin kun tero kaj plantis junajn arbojn. Troviĝis tiam fruktokorpoj de trufo en grandeco de 1,3 ĝis 5 centimetroj.

Kaj por helpi ĉe la serĉado de la altvaloraĵoj en la grundo, Ingo Fritsch ne uzas porkojn aŭ hundojn, sed katojn. Temas pri kunnaskitaro de katidoj kiujn li siatempe nutris per trufa lakto. La bestoj tiel ekhavis tre specialan flarkapablon.