Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Agado dum la Ĝenerala Konferenco de Unesko

Rakoen Maertens - Komisiito pri Unesko de TEJO

ENKONDUKO

La plej granda konferenco de la Edukada Scienca kaj Kultura Organizo (Unesko) de Unuiĝintaj Nacioj estas la Ĝenerala Konferenco. Ĝi okazas unu fojon po du jaroj, kaj daŭras pli ol du semajnojn. En ĝi, reprezentantoj de ĉiuj landoj kunvenas por fari la plej gravajn decidojn pri la politiko de Unesko por la venontaj du jaroj. Venas delegacioj kun ministroj, prezidento kaj ambasadoroj. Ankaŭ NRO-oj estas invititaj. Mi havis la honoron reprezenti TEJO kaj UEA dum la konferenco, kune kun la UEA-reprezentantoj François LO JACOMO, Renée TRIOLLE, Didier LOISON, Barbara DESPINEY kaj Gilles TABARD kaj la ILEI-reprezantantoj Monique ARNAUD, Jean-Pierre BOULET, Pascale VOLDOIRE, Marie-Sylvie JULIAN kaj Emmanuel DESBRIERES. Kiel vi povas imagi pri tia konferenco, okazas multe da paroladoj kaj prezentadoj de raportoj. Vi povas legi ĉion pri tiaj aferoj en aliaj gazetoj. Ĉi tie mi nur tuŝos la parton plej gravan: la koridoron.

Kelkaj homoj pensas ke la Ĝenerala Konferenco estas enuiga aranĝo kaj tempoperdo. Kiam vi alvenas kaj partoprenas en kelkaj komisionoj aŭ plenaj kunvenoj, vi povas trovi kelkajn konfirmojn por tiu diraĵo. Sed se vi taksas la konferencon nur laŭ tio, vi maltrafis ĝian koron. Bona reprezentanto dum la Ĝenerala Konferenco ne simple sekvas la programon, sed mem faras sian propran planon. Jes, ekzistas programeroj, sed ili estas kvazaŭ dekoracio. Kiam vi mem prenas la iniciativon por krei vian propran agendon, ĉio eblas. Ĉirkaŭ vi estas gravuloj de ĉiuj niveloj kiuj estas alparoleblaj. Mem mi prenis la ŝancon fari profundajn konversaciojn kun altnivelaj homoj de la Unesko-Sekretariejo, de landaj delegacioj kaj reprezentantoj de la Unesko-junularo. Mi organizis neoficialajn kunsidojn pri lingvorajtoj kaj efika komunikado kun diplomatoj kaj NRO-prezidantoj. Homoj el ĉiuj landoj de la mondo partoprenis en niaj diskutoj. Ni simple mem metis lingvon kaj komunikadon sur la tagordo.

PERSONA AGADO

En majo mi partoprenis la NRO-Forumon en Sauda Arabio. Mi do estis trejnita por fari tiun ĉi taskon, mi pensis, kaj mi jam konis plurajn reprezentantojn de aliaj organizoj. Tamen, tuj klaris ke estas alispeca konferenco, kiu bezonas alispecan agadon. Ju pli vi komprenas la kompleksajn lobisistemojn, des pli malfermiĝas la pordoj. Ne nur pordoj malfermiĝas, sed iom post iom reprezentantoj de aliaj projektoj venas al vi. Venis homoj al mi, kiuj havas laborgrupon por meti lingvan diversecon sur la agendo pri la Celoj por Daŭripova Evoluigo (CDE-oj), kaj invitis nin. Dum kunveno de UNITWIN venis gvidanto kiu proponis starigi interuniversitatan esploran grupon pri Esperanto. Dum Kameruna trinko-manĝofesto mi konatiĝis kun junuloj de Dominika Respubliko laborantaj ĉe Unesko, kiuj proponis kunlaboron por UN-rilataj projektoj. En la Unesko-komisiono pri kulturo (CLT) okazis diskutoj pri minoritataj lingvoj, en kiuj ili bonvenigis novajn partnerojn, kaj persone alparolis min. Nun mi nur tuŝis la pinton de la glaciinsulo, sed ĝi jam montras la abundajn kvantojn de oportunoj kiujn ni havas, sed ankoraŭ ne prenis. Ni povus altegigi nian agadon ĉe Unesko, kaj fari verajn konkretajn projektojn.

Verŝajne la plej speciala momento dum mia agado estis momento dum kiu mi havis konversacion kun homoj el la Unesko-Sekretariejo. Ni havis longan, plurhoran noktan diskuton pri la estonteco de Esperanto. Okazis signifa momento, kiam ni venis al konkludo ke Esperanto vere povus iĝi la 7-a oficiala lingvo de Unesko. Antaŭ la konversacio eĉ mi ne konsideris tiun eblecon. La pozitiva rezulto, post serioza diskuto kun raciaj argumentoj, estas grava atingo. Sed tamen, dum la diskutoj venis pluraj tiklaj punktoj. Por vere realigi ion pri Esperanto, ni bezonas verajn proponojn pri konkreta politiko. Ne nur surfacajn ideojn. Ni devas verki oficialajn rezoluciojn, ene de la UN-regularo, kun klara plano por monda entegriĝo. Kaj eble pli urĝe, ni bezonas verkitan longperiodan vizion pri la politika estonteco de Esperanto por kaj TEJO kaj UEA, kaj sekvi ĝin. Por pensigi kaj varmigi vin pri kelkaj el tiaj interesaj politikaj demandoj kiuj ankoraŭ ne havas tutoficialan solidan respondon, jen resumo de kelkaj. Notu ke ili ne reflektas mian opinion, sed simple enhavas kelkajn demandojn kiuj ofte revenis dum la longaj diskutoj en Unesko, kaj se vi interesiĝas fari similan agadon, vi bezonas bonajn respondojn al tiuj demandoj.

Ĉu Esperanto kiel unua, dua aŭ tria lingvo? Ĉu ni volas devigi lernejojn kaj universitatojn instrui Esperanton kaj/aŭ instrui uzante Esperanton? Ĉu oni devas instrui en la regiona dialekto? Kio devus esti la lingvopolitiko de universitatoj kaj studentaj societoj? Kion ni faru pri la angle parolantoj kiuj ne konas la lokan lingvon, ĉu indas havi angle parolantajn sociojn kaj kursojn por helpi al la entegriĝo? Kio pri la amaso da anglaj universitataj libroj kaj sciencaj publikaĵoj, ĉu ni devas traduki ilin? Ĉu ni vere volas ke Esperanto iĝu la 25-a Eŭropa lingvo, ĉu tio ne konfirmas la kontraŭargumenton ke Esperanto venas de Eŭropo kaj estas por Eŭropo? Kio pri la estonteco de la lingvo mem, en la senco de lingva evoluo: ĉu ni pretus enhavigi ekzemple kelkajn orient-aziajn influojn?

Nuntempe estas pluraj Afrikaj landoj kiuj pensas pri nova oficiala lingvo, ankaŭ por instrui ĉe la universitato. Ofte la franca aŭ la angla estas preferata elekto, sed se Afrika lando elektus Esperanton, ĉu tio estus problemo por ni, aŭ ne? Ĉar ni ne volas ke Esperanto apartenu al iu lando, ĉu ne? Ĉu devus ekzisti politika puno por tiaj landoj? Kiel ni volas konkrete protekti minoritatajn lingvojn kaj kulturojn, ĉefe kiam Esperanto estu uzata, kaj kio estus nia politika multflanka konsilo por entegri tion? Ĉu ni ne donas pli da politika povo al okcidenta Eŭropo se ni uzas Esperanton, ĉar plimulto de Esperanto estas bazita sur tiaj lingvoj? Ĉu Esperanto ne aŭtomate iĝus la unua lingvo de ĉiuj, se ĝi estu la dua lingvo de ĉiuj? Ĉu tiam ankaŭ ĉiuj libroj estu ĉefe skribitaj en tiu lingvo, kaj ĉu tio ne endanĝerigus kulturan kaj lingvan diversecon? Kaj se Esperanto iĝus mondlingvo, ĉu ĝi vere estus pli bona ol se la angla iĝus? Se ni instruas la anglan al ĉiuj infanoj kiam ili iras al la infanĝardeno, ĉu ili ne havus ĉiuj la saman nivelon? Ĉu ni ne tiel atingu egalecon kaj interkomprenon en la mondo, eĉ uzante la anglan? Ĉu la angla ne estas pli riĉa ol Esperanto nun, pro ekzemple pli da vortoj por priskribi aferojn, do multe pli da ebloj por sinesprimado? Ĉu Esperanto vere estas neŭtrala, ĉar ĝi havas sian propran kulturon? En tiu kazo kaj pensante longperspektive, kial ne pli bone promocii lerni la anglan en la infana aĝo, ĉar kiam la tuta mondoscipovos paroli, ĝi ne plu aparte donos avantaĝon al la angle-parolanta komunumo, ĉar ĝi iĝis tutmonda?

Ĉar mi havis tiom multe da ŝancoj por prezenti Esperanton, mi povis eksperimenti pri la maniero prezenti ĝin. Kiam oni demandas kio estas UEA, TEJO aŭ Esperanto, mi provis respondi al ĉiuj demandoj menciitaj supre jam en la prezento de la movado. La tuta fokuso estis sur kultura diverseco kaj altkvalita komunikado, kaj nur flanke estis aldonita Esperanto. Tio donis la plej fortan efikon. Mia agado dum la konferenco ankaŭ ĉefe reflektas tiun vizion. Mi unue traktis pri diverseco kaj kvalito de komunikado, kaj nur poste - kiam oni demandis min pri la solvo - prezentis Esperanton. Estas kiel Humphrey Tonkin ofte diras: devas veni konscio antaŭ ol oni konsideru la solvon. Tamen, ne ĉiuj pensis pri ĝi sammaniere. Kelkaj homoj simple ricevis flugfolion kun la kapo de Zamenhof sur ĝi, ne sciante kio ĝi vere signifas. Se ni sukcesos eniri komitatojn aŭ laborgrupojn pri lingvodiverseco, ni bezonas longtempajn strategiojn kaj samgrave: novan generacion de trejnitaj homoj por la tasko. Estas la unua fojo ke mi sentas ke povus esti ŝanco ke Esperanto iĝu la 7-a lingvo de Unesko. Se ni vere volas ke tio okazu, ni devas havi Esperanto-teamon tute pretan por la tasko.

PAROLADO

Grava evento estis la parolado en la ĉefa salono. Mi havis la honoron prezenti UEA dum la plena kunveno, alparolante homojn de ĉiuj landoj, kio estis ankaŭ vive spektebla tra la reto. Post la parolado venis ministroj, reprezentantoj de NRO-oj kaj multe da junuloj, kiuj volis scii pli pri Esperanto kaj la Unesko-Kuriero. Ĝi do ne nur estis flegado de la rilatoj kun Unesko, sed ankaŭ signifoplena por aliaj aferoj. La teksto de la parolado estas legebla sube.

Estimata Prezidanto de la Ĝenerala Konferenco, Estimata Ĝenerala Direktoro, Viaj Ekscelencoj, Distingitaj Delegitoj, Gesinjoroj,

Komunikado. Jen kial ni ĉiuj estas ĉi tie. Ni estas ĉi tie por trovi komunajn interesojn. Ni estas ĉi tie por kreskigi interkomprenon inter ni ĉiuj. Ni ĉiuj volas estigi partnerecojn ĉirkaŭ niaj valoroj, niaj kredoj kaj niaj komunaj vidpunktoj. Tamen, komunikado ne ĉiam estas tio, kio ĝi ŝajnas esti: ekzistas baroj. Unu el tiuj baroj povas esti lingvo. Diferencoj en lingvonivelo kaj lingvaj spertoj, depende de la loko, kie ni naskiĝis. La interpretado de simboloj kaj gestoj ligitaj al specifa kulturo. Malegaleco de memesprimado, ĉar kelkaj lingvoj ne estas vaste agnoskataj, dum aliaj estas. Uzado de specifa lingvo ligita al specifa kulturo kreas komunikan antaŭjuĝon.

Universala Esperanto-Asocio klopodas reagi al tiuj problemoj. Kune kun pli ol 100 landaj Esperanto-asocioj kaj pli ol 60 ligitaj fakaj asocioj, nia asocio pledas por profunda multfaceta komunikado, egaleco inter lingvoj kaj kulturoj, lingva diverseco kaj kulturaj interŝanĝoj. Fondita en 1908, nia asocio havas longan historion pri pledado por tiuj valoroj. Jam de pli ol 60 jaroj nia asocio estas en konsultaj rilatoj kun UN kaj Unesko. Dum Ĝeneralaj Konferencoj de Unesko en Montevideo en 1954, kaj en Sofio en 1985, niaj laboro kaj atingoj estis oficiale agnoskitaj kiel antaŭenigaj por interkompreno inter la popoloj de la mondo.

La fonto de la internacia lingvo Esperanto estas la bezono de pli bona komunikado per komuna egaleca lingvo, facile lernebla kaj sen ligo al ajna politika potenco. Ĉi-jare ni kune kun Unesko celebras la centjariĝon de la forpaso de la humanisto kiu kreis Esperanton, Ludoviko Zamenhof. Ni sincere dankas Unesko-n kaj la polan delegitaron pro ilia helpo en realigo de tiu ĉi celebrado, kaj invitas vin ĉiujn al nia evento en la 11-a de decembro en tiu ĉi konstruaĵo.

Ĉi jare, ni kune kun Unesko memorsolenas humaniston kiu kreis Esperanton, Ludoviko Zamenhof, kiu forpasis antaŭ cent jaroj. Ni sincere dankas Unesko-n kaj la polan delegitaron pro ilia helpo en realigo de tiu ĉi celebrado, kaj ĝojas inviti vin ĉiujn al nia evento la 11-an de decembro en tiu ĉi konstruaĵo. Kun ĝojo ni ankaŭ anoncas, ke ekde tiu ĉi jaro la ĵus relanĉita Unesko-kuriero havas Esperantan version.

Komunikado. Mi komencis mian parolon emfazante la gravecon de bona komunikado. Por fini, mi deziras al vi profundan, signifoplenan kaj fruktodonan dialogon surbaze de malfermeco kaj komprenemo. Dankon!

ESTONTECO

Tiu ĉi konferenco estis malfermo de miaj okuloj, kaj mi esperas ke per tiu ĉi raporto ankaŭ por viaj. Mi proponas ke ni ĉiuj plie agadu ĉe Unesko. La tujaj ŝancoj estas proksime. TEJO kandidatiĝos kiel oficiala Unesko-partnero. Kaj se vi vidas la NRO-ojn kiuj partoprenas, ofte temas pri etaj NRO-oj kiuj okupiĝas pri malgrandaj temoj. Estus interese se ne nur TEJO aliĝos kiel partnero, sed ankaŭ suborganizoj en Esperantujo. Ekzemple, fakaj organizoj kiel IKUE kaj LIBE. Tiel ni povas montri ke ekzistas ankaŭ organizoj kiuj okupiĝas pri Unesko-aj temoj, kie Eperanto hazarde funkcias kiel laborlingvo kaj Esperanto mem ne estas la celo de la organizo. Venontaj ebloj: la Liga Komitato de Unesko-NRO-oj havas kelkajn laborgrupojn, en kiuj ni ankoraŭ povas partopreni. Liberos venontjare la posteno de la reprezentanto de la NRO junularo ĉe la Liga Komitato. La venontaj Unesko-NRO-e eventoj estas la NRO-Forumo pri Klimatŝanĝo, Forumo pri Migrado (kun unu el la subtemoj “monda civitaneco”) kaj Forumo pri Scienco. En 2018 okazos la grava internacia konferenco de Unesko-NRO-oj. Nun estas ankaŭ nova agado por meti Esperanton sur la listo de protektataj nemateriaj mondheredaĵoj.

Konkludo: oportunecoj ĉe Unesko abundas. Ni devas nun preni la ŝancojn kiujn ni ricevas. Se vi volas pli da informoj pri Unesko kaj la konferenco, bonvolu kontakti nin (rakoen@maertens.international). Vi ankaŭ povas sekvi mian agadon kaj trovi ligilon al la video ĉe Twitter: https://twitter.com/RakoenMaertens/status/928389237464068096.