Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KONTAKTO 50-JARA

Unue oni kunredaktu, poste oni geedziĝu

Ĵenja ZVEREVA AMIS. (2002-2007)

Kiam antaŭ ĉirkaŭ dek jaroj mi preparis la jubilean — la 40-jaran — numeron de Kontakto, István Ertl (kiu redaktis nian revuon en 1990-1991 kaj kiu edziĝis kun unu el siaj kunlaborantinoj) en sia intervjuo pri redaktoreco diris al mi ion similan al “unue oni redaktu, kaj poste oni geedziĝu”. Tiam mi ŝerce respondis: “Jes, mi eble tiel faros!” Kredu aŭ ne, sed por mi, tiuj ĉi liaj vortoj fariĝis profetaĵo. Tamen, kun eta ŝanĝo de “redaktu” al “kunredaktu”! Sed malsimile de István kaj lia edzino, kiuj komencis kiel kunlaborantoj (li kiel redaktoro, ŝi kiel verkanto), mia amhistorio estis multe pli stranga: mi kaj mia edzo Joel Amis, komencis ne kiel kunlaborantoj, sed kiel konkurantoj, ĉar ni ambaŭ kandidatiĝis al la posteno de Kontakto-redaktoro! Jam pasis pli ol dek jaroj ekde tiam, sed mi ĝis nun, kiam oni demandas, kiel ni konatiĝis, mi kun plezuro rakontas tiun ĉi anekdoton, kiu ĉiam mirigas kaj ridigas la aŭskultantojn. Do, jen kiel ĉio okazis!

Kiam mi vidis la anoncon pri la Kontakto-redaktoreco dum TEJO-seminario en Budapeŝto en 2001, mi tute ne pensis kandidatiĝi. Eĉ se tiam mi jam havis kelkajn jarojn de ĵurnalisma sperto kaj estis finanta miajn universitatajn studojn pri redaktado, mi estis tute freŝbakita esperantisto (“naskiĝinta” en Esperantujo antaŭ malpli ol du jaroj kaj eĉ neniam partopreninta UK-on aŭ IJK-on). Do, kiam amikino demandis, ĉu mi ne pensas kandidatiĝi, mi senhezite diris “ne”. Sed post kiam la dua kaj tria amiko demandis la saman aferon, mi ekpripensis kaj, kun iom da hezito, finfine kandidatiĝis, mallonge antaŭ la limdato. Tamen, mi estis tre konscia, ke mi ne havas multe da sperto pri la lingvo kaj la movado, kaj do mi ekde la komenco komprenis, ke, se mi ja estos akceptita kiel redaktoro, mi ege bezonos spertan helpanton. Kiam la TEJO-estraro informis min, ke mi ricevos la postenon, antaŭ mi staris la granda tasko: trovi tiun ĉi miraklan helpanton! Samtempe mi scivolis, kiu estas la alia persono, kiu kandidatiĝis al la redaktoreco (krom mi, estis ankoraŭ unu kandidato el Usono, kiun mi ne konis). Leginte lian sinprezenton, mi havis nur unu penson: “Ŝajne, mi trovis tiun helpanton, pri kiu mi revis!” La alia kandidato estis samaĝa kiel mi tiam — 23-jara — sed jam sperta esperantisto, sukcese farinta la plej altan ekzamenon de ILEI. Do, restis nur sola “eta” afero: konvinki lin kunlabori!

Mi komprenis, ke li eble estus iom ĉagrena pro la malgajno, do, mi preparis belan retmesaĝon, plenan je flataĵoj kaj pardonpetoj, kaj invitis lin kunlabori, se li ne havas malbonajn sentojn kontraŭ mi. Mi iomete dubis, ke li akceptos la kunlaboron, sed tamen indis provi! Al mia surprizo, li tuj konsentis kunlabori, kaj ŝajne eĉ ne elmontris amarecon! (Estas nur poste ke li agnoskis, ke li ja estis ĉagrena iom da tempo).

Ni bone kunlaboris dum preskaŭ du jaroj (li loĝante en Japanio kaj poste Usono, mi — en Ukrainio), kaj kiam li venis al Eŭropo por partopreni la UK en Svedio en 2003, mi invitis lin viziti min en Ukrainio, ĉar mi tre volis konatiĝi kun mia kunlaboranto, kiu intertempe fariĝis ankaŭ korespondamiko. Mi ne scias, ĉu estis enamiĝo je la unua rigardo aŭ ĉu ni jam amis unu la alian kiel kunlaborantoj!

Mi redaktis Kontakto dum 5 jaroj kaj duono (2002-2007), kaj dum unu plia jaro restis kiel helpanto pri grafikado por la sekva redaktoro, Paŭlo Moĵajev, do, entute mi “kontaktumis” dum 6,5 jaroj. Mi eksredaktoriĝis ĉar finfine tiu tasko fariĝis tro peza pro mia ĉefa laboro en Usono. Estinte Kontakto-redaktoro dum tiom longa tempo, estis iom malfacile dekutimiĝi de tiu laboro, kaj mi (same kiel multaj aliaj eks-redaktoroj de Kontakto) daŭre movadumas verkante kaj redaktante lokan bultenon. Mi estas ege dankema al Kontakto, kiu kontaktigis min ne nur kun mia edzo (kaj faris Esperanton nia hejma lingvo), sed ankaŭ kun multaj aliaj karaj homoj, kun kiuj mi daŭre amikas!

“Estinte Kontakto-redaktoro dum tiom longa tempo, estis iom malfacile dekutimiĝi de tiu laboro.”