Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

MONDA FLAGO

Unu flago por la mondo

Pablo CONESA — Hispanio

Antaŭ du jaroj en Hispanio, homoj komencis meti la hispanan flagon sur siaj balkonoj kaj en la fenestroj, kiel reago al la kataluna sendependiĝema movado, pri kiu vi eble aŭdis paroli. Okaze de tia ĝenerala flagemo mi demandis min, kiun flagon mi metus en mia balkono, se entute mi emus meti iun. La respondo ne malfruis. La flago, kiun mi volonte elmontrus en mia fenestro, estus la flago de la mondo!

Mi ekrevis, ke ja estus bele, se ekzistus unu tia tutmonda flago, per kiu homoj de la tuta mondo, preter siaj malsamaj naciecoj, identigus sin kiel loĝantojn de la sama planedo. Estus bele havi komunan flagon, kiu elvokus ĉe ni homoj, preter niaj diferencoj, la emocion aparteni al unu sama hejmo kaj la emon defendi kaj flegi ĝin kune!

Duonlude duonserioze mi entreprenis imagi, kia povus esti la tutmonda flago. Laŭ mi ĝi ja devus havi la jenajn kolorojn: bluan, pro la maro kaj la ĉielo; brunan pro la tero kaj verdan pro la arboj kaj plantoj. Jen la rezulto:

[FORIGITA!: [bildo1]]

Mi tiom fieris pri mia kreitaĵo, ke mi ekuzis ĝin en mia profilo en la komunikila apo Telegramo. Tamen tuj alvenis al mia kapo la penso, ke tre probable ankaŭ aliaj homoj jam elpensis aliajn mondo-flagojn. Mi do aliris Interreton kaj konstatis ke, efektive, jam ekzistas pluraj proponoj de flago tutmonda, kelkaj el ili sufiĉe malnovaj. Mia egoo iom konsterniĝis, ĉar mi ne plu estis la unua inventi tutmondan flagon sed kompense mi ĝojis, ke aliaj homoj kundividas tiun tutmondecan sintenon, kaj lernis interesajn kaj kuriozajn faktojn.

Kelkaj proponoj de monda flago

Jam en 1913 James William van Kirk, pastro el Ohio (Usono), desegnis paco-flagon kun ĉielarkaj strioj, steloj kaj terglobo, kun kiu li porpace vojaĝis tra Eŭropo du fojojn. La Universala Paco-Kongreso* adoptis ĝin kiel Flagon de Tutmonda Paco.

* Serio de internaciaj porpacaj kongresoj okazintaj inter 1889 kaj 1939.

En 1953, Garry Davis, partiano de movado por tutmondaj civitaneco kaj registaro, nomata World Citizen, proponis Tutmondan Pasporton. Tiu fantazia vojaĝilo inkludis ankaŭ proponon de tutmonda flago.

John McConnell, usona aktivisto kaj pacisto, kreis Teran flagon por la unua Tago de la Tero, kiun li iniciatis en la jaro 1969. Ĝi konsistas el bildo de la Tero rigardata elekstere, sur fono malhele blua. Tiu tutmonda flago ligiĝis al celebrado de la Tago de la Tero, kiu ekde 1973 okazas ĉiun 22-an de aprilo.

Samepoke, en la jaro 1970, farmisto el Illinois (Usono) nomata James W. Candle kreis alian Teran flagon, kiu konsistas el nigra fono, sur kiu vidiĝas ronda cirklo (Tero), parto de granda flava cirklo (suno) kaj eta blanka cirklo (luno). Ĉi tiu flago iĝis populara inter la esploristoj pri ekstertera inteligento. Ĝi flagras ĉe la Radio-observatorio de la Universitato de Ohio kaj duonmastiĝis ĉe la forpaso de la fama astronomia popolsciencisto Carl Sagan*.

* Carl Edward Sagan estis usona astronomo, kosmologo, popolsciencisto kaj priscienca komunikisto. Li famiĝis interalie pro sia popolscienca televid-serio Kosmo.

En 1988 Paul Carroll kreis mondan flagon, kiu iĝis iom konata. Esence temas pri kunmetaĵo de ĉiuj flagoj de la mondo ĉirkaŭ plat-globo de la Tero. Li kreis ĝin kiel simbolon por “instigi pozitivan tutmondan ŝanĝiĝon kaj celebri kulturan diversecon”. Ĉi tiu monda flago hisiĝas en la Centraj Oficejoj de UN dum la evento Preĝo por Paco kaj dum pluraj aliaj okazaĵoj tra la tuta mondo.

La historio de ĉi tiu flago estas kurioza. Dum Carroll promenis bicikle, lin frapis furgoneto kaj li devis resti senmova hejme dum longa tempo. Kiam Carroll finis sian konvaleskon, li havis unu celon: krei simbolon de unueco kaj kunlaboro tutmondaj, kiu estus universale rekonebla. Per sortimento de etaj flagoj de la mondo (10x15 cm) li pasigis tagojn prilaborante la definitivan desegnon de sia originala tutmonda flago.

Ĉirkaŭ la jaro 2000 la germana filozofino Anne Kirstine Rønhede kreis mondan flagon. Ŝi intencis krei simbolon de kunekzisto kaj paco, ne apartenantan al iu ajn organizaĵo. Ĝiaj koloroj reprezentas la Teron kun ĝia atmosfero meze de la universo. Ĝia desegno estas simpla, por ke iu ajn povu fari ĝin hejme.

En 2015 la sveda artisto Oskar Pernefeldt proponis la Internacian Flagon de la Planedo Tero. Ĝi estis elpensita por uzado en spacaj vojaĝoj. Ĝi celas kaj reprezenti la planedon Tero kaj memorigi la homojn, ke ni ĉiuj kundividas ĉi tiun planedon sendepende de niaj naciaj limoj. Tial ni devus prizorgi unu la aliajn kaj la planedon, kie ni loĝas. Ĝi havas bluan fonon kun serio da blankaj cirkloj, kiuj interkruciĝas sur la centro de la bildo. Laŭ Pernefeldt, la blua koloro reprezentas la grandan amason da akvo, kiu kovras nian planedon*.

* Artikolo pri tiu flago aperis en la numero 267 de Kontakto.

Originala propono estas tiu de la germana artisto kaj aktivisto Thomas Mandl. En 2018 li proponis flagon konsistantan el blua cirklo sur travidebla fono. Tiel la ĉirkaŭaĵo fandiĝas kun la fono de la flago, simbolante la ĉiam ŝanĝiĝantan naturon de kulturo, socio, politiko kaj naturmedio de la planedo Tero.

Alia kandidato al tutmonda flago estas la astrologia kaj astronomia simbolo de Tero (cirklo trairata de kruco) lokita meze de blua fono.

Oni povus mencii aliajn proponojn pri tutmonda flago, sed prefere mi finu ĉi tiun prezentadon per tiu, kiun mi plej ŝatis. Ĝin kreis la hispana Pedro Manuel Quesada López por la 23ª Nacia Kongreso pri Flagologio (veksilologio). Ĝi konsistas el kvar vertikalaj strioj: la plej granda estas blua kaj ĝin sekvas aliaj tri strioj malpli grandaj, respektive bruna, verda kaj oranĝa. Inter ĉiuj kandidatoj, kiujn mi vidis, mi preferas ĝin ĉar ĝi estas eleganta, ĉar ĝiaj koloroj kaj iliaj proporcioj bele simbolas nian planedon kaj, laste sed ne balaste, ĉar ĝi estas facile fabrikebla, malkiel tiuj de John MacConnell aŭ de Paul Carroll.

Kaj vi, kara leganto, kiun vi preferas? Ĉu vi pretus meti tutmondan flagon sur via balkono?