Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

RAKONTO

La unu-mana ĵudisto

Tradukis: Akbar F. ABKENAR - Irano

Iam en Ĉinio, 10 jara knabeto, kiu estis la nura filo de sia familio, perdis sian maldekstran manon pro aŭto-akcidento. Baldaŭ tiu entuziasma kaj ludema studento, ĉar li ne plu povis fari normale siajn viv-farojn manflanke, fariĝis hontema, malgaja kaj izoliĝema knabo.

Lia patro decidis enskribi la knabon en ĵudista klubo, por ke li okupu sian kapon kaj samtempe forgesu sian malgajecon kaj poste revenu al la normala vivo. La patro estis maltrankvila, ĉar li ne certis ĉu la ĵuda majstro akceptos aŭ ne la unu-manan knabon. Li pensis ke se la ĵuda majstro ne akceptos la knabeton en sia ĵudista klubo, tiam eble li iĝos pli melankolia kaj izoliĝema.

Ĉiel ajn, la patro portis la knabeton al la ĵuda majstro. La majstro, rigardinte la knabon, ridetis al ili kaj surprize enskribis lin. Krome, la majstro eĉ promesis al la patro ke li igos la knabon ĉampiono de la urbo.

De la posta tago, la knabeto iris ĉiutage al la klubo por lerni ĵudon. Dum la unuaj monatoj la knabo ĉe angulo de la salono faradis nur fizikajn ekzercojn. Post kelkaj monatoj, la majstro instruis al li nur unu teknikon kaj la knabo devis ekzerci nur tiun baton dum kelkaj monatoj.

Fine, la tago de la konkurso venis. La konkursantoj, vidante la unu-manan knabon, ridadis inter si kaj ĝojis ke ili povos venki tiun konkursanton plej facile. Sed mirindege, la knabo, unu post la alia, venkis ĉiujn konkursantojn kaj iĝis la ĉampiono de la urbo. La knabo mem estis mirigita de sia sukceso malgraŭ la posedo de unusola mano.

Li iris al sia majstro por danki kaj demandi pri la sekreto de sia venko. La majstro, kiu jam atendis tian demandon, respondis jene: “Unue, dum la tuta tempo vi ekzercis kaj direktis vian tutan energion al nur unu specialan teknikon dum viaj konkursantoj ekzercis diversajn batojn. Due, vi bone sciis ke se via nura tekniko ne efektive funkcios, tiam vi ne scipovos alian teknikon - pro tio vi faris tiun ĝustan baton plej bone. Sed pri viaj konkursantoj; ili diris al si mem: “Se unu tekniko ne funkcias, aliajn batojn ni provos.” Trie, via nura kontraŭtekniko estis tio, ke kontraŭaj konkursantoj volis preni vian maldekstran manon por fari siajn teknikojn, sed estas evidente ke vi ne havis ĝin!”