Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

USSR

20 jarojn poste

En la kristnaska tago de la jaro 1991, dum cerimonio elsendita trasatelite tutmonde, Miĥail Gorbaĉov oficiale anoncas ke, post 69 jaroj, USSR finiĝis. La Unio de Sovetaj Socialismaj Respublikoj aŭ Sovetunio, kiu dum la lastaj jaroj kunigis 15 respublikojn, estis la plej granda lando de la planedo, kovrinte sesonon de la Tera surfaco.

La sistemo, kiu regis Sovetunion dum tiom da jaroj, fine kolapsis, kaj la rezulto estas ke socialismo nuntempe havas tre malbonan reputacion. Certe ne helpis la spertoj pri la totalismaj reĝimoj, kiuj alkroĉiĝis al tiu unupartia politika sistemo, kiel tiu de Josif Stalin (1927-1953), kiu decidis simple ekstermigi ĉiujn realajn aŭ potencajn malamikojn. La muro falis, la homoj kredis je kapitalismo, sed post la ekscitiĝo kun la Okciento, venis frustriĝo kun la sekvoj de tiu alia sistemo, kiu hodiaŭ permesas ke unu miliardo malsatu. Kiun alternativon oni havas? Ĉu la mondo estas senelirejo?

Ŝanĝiĝis la sistemo, sed la regantoj kaj povuloj restas esence la samaj. 20 jarojn poste, miloj da homoj nun iras surstraten en la plej grandaj protestoj ekde la fino de Sovetunio. La rusoj kritikas la koruptadon, trudemon kaj la supozeblan trompon en la balotoj por la parlamento, gajnitaj de la partio de Putin, kiu, ŝanĝante nur la oficon, regas Rusion jam de 12 jaroj. Li nun planas reveni venontjare kiel prezidanto. Ĉu la popolo permesos?