Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Jonas MARX — Germanio

Kiam Minecraft renkontiĝas kun Sims: Jen Rimworld

Imagu ke vi kaj du kunlaborantoj estas transflugantaj la universon kiam via kosmoŝipo rompiĝas kaj vi estas devigataj surteriĝi sur fremdan planedon kun malmulte da materialo. Por vojaĝi hejmen vi bezonas novan kosmoŝipon, do restas nur la opcio konstrui bazon, kreskigi manĝaĵon kaj serĉi la ĝustajn materialojn por fine forlasi la planedon.

Post la konstruado de simpla bazo, vi rimarkas ke via teamo ne solas sur la planedo. Venas nuda barbaro kaj volas prirabi vin. Triope vi sukcesas bati la kontraŭulon, nun senkonscia. Vi uzas unu el la ĉambroj kiel malliberejon. Via bazo kreskas, vi jam havas elektron, litojn kaj etajn kampojn, sed ankoraŭ ne la necesajn materialojn por forvojaĝi.

Unu persono el via teamo flegas la nudan barbaron kaj parolas kun li. Unu tagon, li akceptas aliĝi al via teamo kaj helpi. Bedaŭrinde, vi ne havas vestaĵojn, do li restas nuda. Sed li estas plua persono, kiu manĝas de viaj rimedoj kaj via stoko malpleniĝas. Feliĉe, vi rimarkas dinosaŭrojn proksime de via bazo kaj decidas ataki ilin por nova manĝaĵo.

Sed la haŭto de la dinosaŭroj estas pli malmola ol vi kalkulis, ili ne mortas. Tro malfrue vi vidas, ke estas patrinoj, kiuj volas protekti sIajn ovojn. Ili ekas ataki vin. Vi forkuras, sed ili sekvas vin ĝis la bazo, detruas la tutan bazon kaj mortigas vin, viajn kunlaborantojn kaj vian novan, nudan membron.

Poste, ili revenas al sia nesto. Restas nur vrakaĵoj de via bazo kaj viaj kadavroj. Tio povus esti la fino. Sed la planedo daŭre turniĝas kaj la suno releviĝas. Post kelkaj tagoj, familio de katoj malkovras vian bazon. Ili ekloĝas tie kaj manĝas viajn kadavrojn.

Sonas freneze, ĉu? Sed tio tute eblas en la ludo Rimworld. Ĝi temas pri konstruado kaj administrado de bazo sur fremda planedo, serĉi kaj konstrui rimedojn kaj protekti vian bazon, dum hazardas okazaĵoj kiel surteriĝo de malamikoj, atakoj de bestoj ktp. Krom tio temas ankaŭ pri la socia strukturo en via teamo. La membroj povas ekamiĝi, malŝati unu la alian aŭ eĉ, se tio estas prefereco de unu el ili, kanibalumi.

La ludo estas grandigebla per aldonaĵoj (ekz. La dinosaŭroj, aliaj bestoj aŭ aliaj materialoj) kaj la grafiko de la ludo samas kiel tiu de Prison Architect, do ne estas ege detala, sed komiksa. Tamen ne subtaksu la kompleksecon de la ludo, kiu haveblas por Vindozo, Mac, Linukso.

KELKAJ NOVAJ LUDOJ

Celeste

...estas havebla jam ekde januaro, sed ĝi estas tiom mojosa ke ni tamen devas prezenti ĝin al vi. Nostalgia sento kombinita kun novaj ideoj kaj defioj atendas vin! Havebla por ĉiu komputila operaciumo.

Onrush

Jen vigla aŭtokurado, kiu tute ne temas pri impulso esti la unua. Temas pri tio malhelpi la alian teamon kaj uzi plej multon da akcelado. Memorigis min pri la ludo Destruction Derby de Playstation 1.

Firewatch

...jam aperis antaŭ du jaroj, sed nun ĝi haveblas por Mac kaj Linukso krom Vindozo, sed ankaŭ por Switch kaj PS4. Mi ĵus proponis tiun ludon al amikino kaj ŝi havas ĝojon ludante ĝin, do jen ankaŭ konsilo por vi!

Frostpunk

Interesa strategi-ludo pri la travivo en frosta tempo. Varmigu vian etan vilaĝon per la granda vaporturbino en la mezo kaj malkovru la malvarmegan ĉirkaŭaĵon. Bedaŭrinde nur por Vindozo havebla.

SEKRETA KONSILO: 0 A.D.

...estas senkosta strategiludo de antikva milito. Ĝi komenciĝis kiel kopio de la ludo Age of Empires 2, sed evoluis al 3D-grafiko kaj ricevis pli vastajn civilizaciojn. Ankoraŭ ĝi estas en alfa-statuso, t.e en sia unua versio, sed la ludo sufiĉe bonas, konstate ke ĝi estas libere elŝutebla.

Ankaŭ la funkciado de la ludo ŝanĝiĝis kaj nun estas tute originala. Mankas Esperanto kiel ludolingvo, sed pro la malferma kodo de la ludo oni certe povas aldoni ĝin, se iu interesiĝas traduki...