Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

Nuklea energio - La plej bona opcio

Rafael H. ZERBETTO

Brazilo

Poluo kaj estingorisko de nafto, tergaso kaj karbo igas la elektro-produktadon unu inter la plej gravaj defioj por la homaro dum ĉi tiu jarcento. Ĉu nuklea energio povas helpi nin solvi la problemon?

Ekde kiam atombomboj detruis la urbojn Hiroŝima kaj Nagasaki en Japanio, pluraj homoj asocias nuklean energion kun detruo kaj morto, malgraŭ tio ke, preskaŭ ĉiam, ĝi estas uzata nur por la bono, en medicino, agrikulturo, industriaj procedoj, elektroproduktado ktp.

Ĉiuj estaĵoj estas ĉiam en kontakto kun radioaktiveroj pro tio ke ili nature troviĝas en la sablo, sub la tero kaj eĉ en nia manĝaĵo. Ekzemple, iom de la karbono en niaj korpoj estas la izotopo karbono-14, kiu estas radioaktiva kaj eniras la korpon per la manĝaĵo. Per la detektado de tiu izotopo oni povas datumi fosiliojn.

Estas interese rimarki ke betono estas farita el sablo, kie troviĝas eroj de torio, radioaktiva izotopo, kiu povas, post iom da tempo, diseriĝi en gason radono (radioaktiva) kaj disĵetiĝi tra la aero. Nun, imagu ke tiu gaso povas akumuliĝi ene de la metroa tunelo, kie betono abundas kaj aero malbone cirkulas! Eĉ tiel, vi ricevas malpli da disradiado en metroo ol flugante per aviadilo. Finfine, en hospitaloj oni trinkas radioaktivajn substancojn uzatajn kiel kontrastiloj por kelkaj ekzamenoj. Tio certe estus malpermesata se nuklea energio estus danĝera.

Do, kial ne uzi atomcentralojn por produkti elektron? Estas miloj da esploroj kiuj pruvas ke ĝi estas sekura energiofonto. Krom tio, pro novaj teknologioj, atomcentraloj nuntempe estas multe pli sekuraj ol kelkajn jardekojn antaŭe: Sekurec-sistemoj kutime estas aŭtomataj kaj sendependaj, do, la kontrolistoj nur monitoras ĉu ĉio estas en ordo kaj, se iu problemo okazas, povas haltigi la reaktoron.

Inter la nuntempaj reaktoroj, la PWR-a (Reaktoro per Premata Akvo) estas la preferata. Tie estas 3 malsamaj akvaj ĉirkaŭiroj: en la unua, ene de la reaktoro, akvo akiras energion el la fisio kaj varmiĝas. En la dua, ekster la reaktoro, akvo estas varmigata de la unua ĉirkaŭiro kaj vaporiĝas, movante la turbinojn. La tria funkcias kiel malvarmigilo, per kiu oni kontrolas la temperaturon de la sistemo. Pro la granda kvanto de akvo en la ĉirkaŭiroj, se ĉiuj sistemoj malfunkcias, la reaktoro nature malvarmiĝos. La ekzisto de tri malsamaj ĉirkaŭiroj malebligas eliron de radioaktivaĵo, ĉar ne estas kontakto inter akvoj ekster kaj malekster la reaktoro.

La Fukuŝima atomcentralo, en Japanio, estas tipe BWR (Reaktoro per Boligata Akvo), kiu havas du ĉirkaŭirojn, unu en kiu la akvo fariĝas vaporo ene de la reaktoro, trapasas la turbinojn kaj tuj poste likviĝas en kondensilo, kaj alia por malvarmigi la unuan ĉirkaŭiron, Akvo de la unua ĉirkaŭiro reeniras la reaktoron pere de pumpiloj, kiuj bezonas elektron. Sen ĝi, la reaktoro varmiĝas pro kresko de la akva temperaturo kaj vaporeliro.

Sed, kial uzi nuklean energion? Ĉu ekzistaj aliaj energiaj fontoj? Unue, oni devas konsideri ke multaj energiaj fontoj, kiel akvo, vento kaj suno, dependas de la naturo: kiel produkti elektron el sunlumo dum la nokto aŭ el vento kiam ĝi haltas? La homaro ĉiam bezonos vaporenergiajn centralojn (atomaj, karbaj, gasaj aŭ naftaj), almenaŭ kiel helpofonton, ĉar ili permesas al ni produkti elektron laŭ la neceso. En 2001, ekzemple, pro longdaŭra manko de pluvoj en Brazilo, kelkaj hidroelektraj centraloj malgajnis potencon. Aliflanke, por kompensi tion, atomaj, naftaj kaj gasaj centraloj ekfunkciis je la plej granda potenco.

Inter la vaporenergiaj centraloj, la atomaj estas la plej malpoluemaj: karbaj, gasaj kaj naftaj centraloj ĵetas al la aero kancerogenajn metalojn, radioaktivajn erojn kaj gasojn kiuj kontribuas por acidaj pluvoj kaj forcejefiko. Krom tio, karbaj centraloj produktas tunojn da cindroj kaj aliajn solidajn rubaĵojn, dum la plejmulto de atomcentrala rubo estas vestoj kaj iloj iomete radioaktivaj kiuj povas, post kelkaj jardekoj, esti reuzataj aŭ miksataj kun ordinara rubaĵo. Nur la nuklea brulaĵo elprenita de la reaktoro estas vere danĝera, sed, teknike, ĝi ne estas rubaĵo, ĉar ĝi povas esti reprocesata kaj denove uzata kiel nuklea brulaĵo.

La kostoj de elektro-produktado multe diferencas inter landoj kaj regionoj, ĉefe pro abundo de iu specifa fonto, impostoj kaj politikaj elektoj, sed nuklea energio ordinare estas tiel kosta kiel elektro el aliaj vaporcentraloj. Sunenergio ankoraŭ multekostas por esti uzata kiel ĉefa fonto, krom en indiĝenaj kaj aliaj apartaj komunumoj. En vastaj kaj riverplenaj landoj estas pli interese la konstruado de hidroelektraj centraloj, kvankam pro tio oni devas inudigi vastajn agrikulturemajn regionojn. Atomcentraloj, kontraŭe, ne bezonas grandan terenon kaj povas esti konstruataj relative proksime de la urboj, kio malpligrandigas la elspezojn pri transporto de elektro.

Kontruado de elektrocentralo estas bazita sur pluraj studoj pri riskoj, kostoj, poluo kaj pluraj teknikaj detaloj kiel centrala efiko kaj tempo necesa por ĝia konstruado kaj ekfunkciigado. Depende de lokaj kondiĉoj kaj necesoj, multfoje atomcentralo estas la plej bona opcio.