Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Jonas MARX — Germanio

Kaj la venkinto estas... Zelda: Breath of the wild

Eble vi demandas min: “Tiu ludo jam haveblas ekde preskaŭ unu jaro, kial prezenti ĝin nun?“ Nu, la simpla respondo estas: Tiu ludo ne tiom rapide aĝiĝas — ĝi estas statistike taksata kiel unu el la plej bonaj porĉiamaj videoludoj!

Eĉ homoj, kiuj tute ne interesiĝas pri videoludoj, konas du rolulojn: Mario kaj Zelda. Kaj la kialo estas facila: La kvalito de tiuj ludoj tiom altas, ke malfacilas trovi kompareblajn konkurantojn.

Ne estis facile por Breath of the wild (Spiro de la sovaĝejo) plenumi la heredaĵon de la Zelda-ludoj, kiuj preskaŭ ĉiam altigis la limon pri la ebloj en videoludoj. Sed ĉi tiu artikolo certe ne ekzistus se la plej nova ludo el la Zelda-mondo malkontentigus la ŝatantojn de la serio.

La bazo de la ludo estas la batalo kontraŭ “la detruado de Ganon”. Principe oni povus tuj post la enkonduko defii la malamikon, sed oni ankoraŭ malfortegus kaj maltrafus la belegan mondon de ĉi tiu verko. Parolante pri la mondo: Ĝi estas nomata Malferma Mondo (Open World) kaj la plej granda en iu ajn Zelda. Male al aliaj ludoj, ĝi estas plenplena de interesaĵoj kiel aliaj roluloj, malamikoj, konstruaĵoj kaj trezoroj.

Per ĉevalo oni esploras diversajn regionojn kaj fortiĝas, trovas pli bonajn armilojn (ili difektiĝas post tempo) kaj lernas pri la historio de Hyrule, la loko de la okazaĵoj. Krome oni povas kuiri manĝaĵojn por saniĝi kaj — tipe por Zelda-ludoj — solvi enigmojn.

En malvarmaj regionoj necesas surmeti dikajn vestaĵojn aŭ manĝi spicaĵojn, en varmaj ĉirkaŭaĵoj oni espereble havu malvarmigan trinkaĵon. Ne nur armiloj uzeblas, ankaŭ aliaj kapabloj eblas, kiel krei bombojn, glaciigi akvon aŭ uzi energikonservan povon.

Por multaj videoludo-magazenoj ĉi tiu ludo estis la plej bona en la lasta jaro: Tamen ni menciu la kritikojn. Kelkaj ŝatantoj de la serio malŝatis la novan malferman mondon, ĝi estas ŝanĝego kompare kun la antaŭaj. Krome mi persone volas kritiki, ke la ludo ofte kaj longe devas ŝargiĝi. Kelkaj ŝajne havis problemojn kun malflua ludado, sed post diversaj ĝisdatigoj tio espereble malaperis — almenaŭ por mi, tiu problemo ne montriĝis.

La grafiko estas facila, tamen belstila. Kompreneble ĉi tiu ludo estas havebla nur por la du lastaj Nintendo-ludkonzoloj.

KELKAJ NOVAJ LUDOJ

FAR CRY 5

Ni ĉiuj scias: Neniu Far Cry povos havi sambonegan malamikon kiel Vaas el Far Cry 3, sed tamen la plej nova parto de la serio havas interesan situacion. En usona urbeto vi devas kontraŭbatali religian grupon kun ĉarma estro. Haveblas ekde marto por Vindozo, PS4 kaj Xbox.

DELVER

Ĝi aperis la 1-an de februaro kaj estas bela retromikso inter 2 kaj 3 dimensioj. Oni esploras karcerojn kaj alfrontas monstrojn kaj kaptilojn. La rekomendoj de la ludantoj montras ĝian mojosecon. Ĝi haveblas por Vindozo, Mac kaj Linukso.

KINGDOM COME: DELIVERANCE

Ĝi estas nova ludo, kiu ne aperis sen kritikoj. La kreintoj kaŭzis skandalojn kaj ankaŭ la kvalito de la ludo diskuteblas. Sed se vi volas travivi la realecan ĉiutagon de la mezepoko, tiu ludo estas por vi. Bedaŭrinde haveblas nur por Vindozo.

FAR: LONE SAILS

Oficiale, ĉi tiu ludo haveblas en la unua kvarono de 2018. Estas dolĉa ludeto, en kiu oni stiras etulon kaj trapasas dezerton en veturilo. La veturilo bezonas flegadon, riparadon kaj benzinon. La ludo haveblos por Vindozo kaj Mac, kaj, laŭ la programisto, Linuksa versio eblos.

SEKRETA KONSILO: Minetest

En la jaro 2009 naskiĝis unu el la plej gravaj videoludoj en la mondo: Minecraft. Mi senprobleme konstatas: Verŝajne ĝi estas la ludo, en kiu mi perdis plejmulton el mia tempo!

Sed post kiam Microsoft aĉetis ĝin antaŭ kelkaj jaroj, la evoluo de tiu ludo ne plu plaĉis al mi. Se vi konsentas kun mi pri tio, ne malesperu: Alia Minecraft-mondo eblas! Pli precize: Ekzistas Minetest. La unua avantaĝo estas, ke ĝi neniom kostas kaj estas eĉ malfermkoda. La ludo havas bonegan subtenon por kromprogramoj: Ĉiu povas facile aldoni partojn kaj se oni havas iom da sperto pri programado, oni mem povas facile vastigi la ludofunkciojn.

La ludo ne celas esti kopio de Minecraft, pro tio kelkaj aferoj malsimilas aŭ entute ne ekzistas. Sed por ŝatantoj de sablokesto-ludoj ne eviteblas almenaŭ ekkoni ĉi tiun alternativon!