Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VIDEOLUDOJ

Jonas MARX — Germanio

Kio estas Rocket League?

Ĉu vi ŝatas pilkoludojn? Bone. Kaj ĉu vi ankaŭ ŝatas aŭtojn? Eĉ bonege! Jen la perfekta ludo por vi: Rocket League [Raketa Ligo].

Ludi pilkon per aŭto estas nekonata sporto, tamen ekzistis almenaŭ ŝerce pokalaj turniroj en la germana televido (Serĉu interrete por Autoball). Mi ŝatis la ideon, ĉar oni devis enkalkuli la radiuson en kiu la aŭto kapablas turniĝi por bone trafi la pilkon. Antaŭ du jaroj la usona ludostudio Psyonix publikigis la ligon de la raketaj aŭtoj, kiu iĝis granda sukceso.

En la baza modo oni ludas en teamo de tri homoj kontraŭ alia trikapa teamo kun malgrandaj aŭtoj. La celo de la ludo kompreneble estas poenti per trafo de la pilko tiel, ke ĝi eniras la golejon de la kontraŭuloj. La plej malfacila afero estas kalkuli la fizikan movon de la aŭteto kaj trafi la pilkon en la ĝusta angulo. Tio jam estas sufiĉe komplika, sed aldone la aŭteto havas raketojn per kiuj oni povas salti kaj flugi dum kelkaj sekundoj. Oni eĉ povas turni la aŭton dum la flugado kaj tiel ŝanĝi la direkton en kiu la pilko saltos kiam oni tuŝos ĝin. Profesiaj ludistoj kapablas flugi kaj poenti en nekredeble mojosaj manovroj.

Por personecigi vian aŭton eblas ŝanĝi la kolordesegnon, aldoni gluaĵojn kaj ĉapelon por la aŭteto kaj ŝanĝi la aspekton de la raketa aparato. Ankoraŭ ekzistas diversaj aliaj modoj kiel “basketbalo” aŭ “ĥaoso”, en kiu oni aldone povas malhelpi la alian teamon per iloj kiel gluo, frapiloj ktp. La ludo haveblas en Steam por Vindozo, Mac kaj Linukso kaj ĉiuj novgeneraciaj konzoloj.

Kelkaj novaj ludoj

Call of Duty: WW2 — Ekde novembro haveblas tiu unuaperspektiva pafludo. La okazejo estas la dua mondmilito. Ĝi estas konata marko, sed bedaŭrinde nur haveblas por PS4, Windows kaj Xbox One. Se vi deziras similan pafludon por Linukso aŭ Mac, informiĝu pri Day of Infamy.

Northgard — Ĉi tiu ludo estas ne tiom konata sed rekomendinda por ludistoj, kiuj ŝatas realtempan strategion en la vikinga epoko. Vi batalas kontraŭ aliaj triboj por resursoj kaj prizorgas la bonvolon de viaj dioj. La ludo estas en fru-alira statuso (early access) kaj ankoraŭ nur haveblas por Vindozo, sed pliaj versioj estas planataj.

Ankaŭ novas Need for Speed: Payback — vetkura ludo en mojose brila grafiko. Distribuita por PS4, Vindozo kaj Xbox One. Eblas ludi ĝin sole en bone aranĝita kampanjo aŭ enrete kontraŭ aliaj ludistoj. Kiel alternativo ankaŭ indas la jam delonge ekzistanta GRID Autosport.

The inner world 2: La lasta ventmonaĥo — Tiu ĉi ludo estas sendependa, enigma kartunludo*. Hometo travivas aventuron kaj vi povas akompani lin, solvante enigmojn. Ĝi estas bone produktita eta ludo, kiu estas en la stilo de malnovaj titoloj kiel Monkey Island. Ĝi haveblas por pli-malpli ĉiuj gravaj platformoj.

Sekreta konsileto: Tricky Towers

La jaro estas 1996. Junaj knabo kaj knabino sidas unu apud la alia kun griza, elektronika skatolo en la mano. La skatolo nomiĝas GameBoy. La knabo kaj knabino estas mi kaj mia fratino. Niaj ludiloj estas konektitaj per kablo kaj ni vigle batalas. Sed ne estas iu komplika simulaĵo — La ludo nomiĝas Tetris. Ĝi estas sufiĉe facila ludo: Ekzistas diversaj formoj de ŝtonoj kaj vi povas turni ilin kaj stapli ilin kiel eble plej ŝpare.

Dudek jarojn poste mi sidas hejme kaj hakas fingre al la klavaro de mia komputilo. Mi ludas Tricky Towers [Tiklaj Turoj] kontraŭ amikino. Niaj komputiloj estas konektitaj per la Interreto kaj la baza principo estas la sama kiel Tetris, sed kun pliaj ebloj kaj diversaj modoj. Ekzemple, en unu modo gravas nur tiu, kiu havas la plej altan turon, kaj atingi la celon en la supro de la mapo. Sed atentu: Se la turo estas nestabila, ĝi falos! En alia modo vi havas tri vivojn kaj simple ne rajtas perdi ŝtonojn, ĉu per falanta turo, ĉu per la stirado de la ŝtono flanken de la turo kie ĝi mem falos ĝis atingo de la grundo.

Resume: Ege ŝerca ludo kaj la batalo povas iĝi tiom intensa ke ĝi eĉ skuas la amikecon ;)

*kartuno: Desegnaĵo por krei kinaĵon

Fejsbukgrupo: fb.com/groups/eo.ludistoj