Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Mondo [faixa vertical]

Vilaĝo kiu rezistas danke al sia biero. [titulo]

En la lasta Kristana vilaĝo de Cisjordanio, bierfarejo kreita de Nadim C. Khoury en 1994 produktas unu el la plej famaj drinkaĵoj de la regiono. Li ankaŭ rakontas kiel “Oktoberfest” kunvenigas milojn da judoj, kristanoj kaj islamanoj tien.

“Mi vivas meze de nenie kaj ĉiun tagon aŭ preskaŭ ĉiun tagon mi sincere tre feliĉas, ke la tuta mondo pretas veni al ni, vidi kiel nia eta bierfarejo fabrikas ĉi tiun tre bonan bieron, la “Taybeh Bieron”. Oftege, mi diras al mi mem, ke ni freneziĝis, ĉar ni restas en la plej alta monta regiono de Palestino, ĉirkaŭataj de kontraŭleĝaj israelaj kolonioj kiuj vastiĝas ĉirkaŭ Taybeh, kaj preparas la “Grandan Israelon”.

Foje estas elektromalŝaltoj, foje akvomanko, kaj ofte militistaj invadoj. Tamen io granda okazas en ĉi tiu biblia Judeo, ĉe la vojkrucejo de Judeo kaj Samario [en Cisjordanio].

Danke al la helpo de Dio, ni daŭre produktas la plej bonan bieron de Mezoriento, kun la sento, ke tio estas nia maniero pace rezisti. Dio havas multan humuron. Li permesas al malplimulta Kristana familio vivi inter 98% Islama loĝantaro, kaj fabriki produkton kies konsumo estas malpermesita al la plimulto de la Koran-fiduloj. Dio donis al ni grandan forton, por ke ni povu vivi malgraŭ blokado de vojoj kaj ĉiutagaj ekonomiaj malhelpoj, se ne paroli pri eternaj problemoj ĉe kontrolejoj.

Lastatempe, la israela politiko pri okupado trudas al ni 3-horan ĉirkaŭiradon ĝis kontrolejo provizita per skanilo, por ke ni povu liveri la Taybeh-bieron al Jerusalemo, urbo kiu tamen troviĝas nur 25 minutojn for de nia bierfabrikejo. Se ili volus nin bankrotigi, ili ne alie farus: benzino en ĉi tiu mondoparto kostas eble kvaroble pli ol ĝi kostas aliloke! Oni konsideras nin ĉiutage pli kiel teruran minacon por Israelo!

Ni dediĉas nin al fabrikado en Palestino de tre bona produkto, por ke konsumantoj elektu palestinajn produktojn kaj helpu Palestinanojn daŭre labori. Kaj Israelo ŝatus plu inundi la palestinan merkaton per siaj israelaj produktoj, biero, glaciaĵoj, laktaĵoj aŭ terpomaj pecetoj. Mi diras al mi, ke Dio havas humuron, pro tio ke, iel, li permesas, dank’ al biero, konigi la malgrandan Kristanan komunumon de Palestino.

Homoj venas el la kvar anguloj de la mondo por viziti la vilaĝon Taybeh, kompreni finfine, ke nia vilaĝo estas Kristana ekde du mil jaroj, ekde la vizito de Kristo. Ĝi estas ankaŭ la lasta ekskluzive Kristana vilaĝo de la tuta Palestino. Malĝojige, ĉu ne ? Kien foriris aliaj kristanoj ? Ili foriris al pli favoraj lokoj, mi imagas, al Usono, Aŭstralio, Eŭropo, Suda Ameriko, kie ili povas konstrui pli agrablan vivon por siaj infanoj. Sekve, homoj venas nin vidi por biero kaj foriras kun mesaĝo de amo. Almenaŭ ili komprenas, ke tio, kion ni deziras, estas esti liberaj, ĉar libereco, justeco kaj paco permesas la kunekzistadon de ĉiuj religioj, ĉiuj individuoj kaj ĉiuj etnaj grupoj.

De ses jaroj, ni organizas la “Oktoberfest” de Taybeh komence de oktobro, kaj tiuokaze ni bonvenigas pli da Kristanoj, Islamanoj kaj Judoj ol ajna konferenco pri la regiono. Taybeh reprezentas pacan reziston pere de eksterordinaraj penoj tie farataj por plenumi simplajn aferojn, festi la vivon. En medio kie ni neniam scias kio nin atendas morgaŭ, la sukceso de ĉi tiu festo venas de la nura fakto ke ĝi ekzistas. La “Oktoberfest” de Taybeh fariĝis unu el la emblemaj ferioj de Palestino: Homoj venas tien el Brazilo, el Japanio kaj Eŭropo por montri solidarecon.

Se vi opinias, ke Palestinanoj faras nenian ne-perfortan agon, sciu, ke milionoj da ili faras sian eblon por ĉiutage plenumi ordinarajn agojn, kiel labori, iri al la lernejo aŭ organizi festojn. Por ni, ĉi tiuj estas tiom multe da ne-perfortaj agoj kontraŭ la teruraj kondiĉoj en kiuj ni vivas pro la okupado. Venu nin vidi kaj subteni nian lokan produktadon. Kaj, survoje al Taybeh, eble ankaŭ vi sentos la humuron de Dio...”

PRI TAYBEH

Taybeh estas menciita en la Evangelio laŭ Johano (Nova Testamento). La Kristana loĝantaro, kiu hodiaŭ enkalkulas ĉirkaŭ 1 500 personojn, estas sekve tre antikva. Krom tri preĝejoj, la vilaĝo inkluzivas la restaĵojn de Bizanca baziliko, kie okazas nuntempe arkeologiaj serĉoj. La bierfabrikejo pri kiu temas en la artikolo, estis kreita de familio de ortodoksa pastro en 1994 por reprosperigi la lokan ekonomion post la interkonsentoj de Oslo [1993].

*** Fonto de la artikolo: The Palestine Note, Eventeo.net

Tradukis — Nicola kaj Marc el Eventeo.net