Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

VARSOVIA VENTO

La 89-a elsendo

www.podkasto.net

Regis kaj Rangel GOTARDI — BRAZILO

Saluton! La 89-a elsendo de Varsovia Vento aperis la 24-an de marto. En tiu tago ni aŭskultis la tutan registraĵon kaj taksis ĝin speciala ĉar en ĝi partoprenis unuafoje nia amikino Agata. Ni konatiĝis kun ŝi kiam ŝi ankoraŭ estis komencantino per la retejo Lernu kaj nun ni tre ĝojas, ke ŝi estas aktiva esperantistino. La samon ni esprimas rilate al Luana pro tio, ke ŝi estis menciita de la redakcia skipo. Ni prezentis Esperanton al ŝi kaj la rezulto: nun ŝi havas blogon kun romantikaj poemoj. Antaŭ nelonge ŝi finis sian unuan verkon en nia lingvo. Gratulon al vi ambaŭ!

Rimarkebla novaĵo estas la tre amuza enkonduko en la polan lingvon gvidata de Karina. En la sekva elsendo ŝi instruos la alfabeton kaj utilajn frazojn. Ĉu vi komprenas la vorton “piwo”? Ni jes kaj certe ni ne forgesos ĝin.

Estas tre bona intervjuo kun la repstila kantisto Tone. Li estas eks-bankoficisto, kiu eksciis pri Esperanto per sia fratino. Komponinte kanton kaj prezentinte ĝin en renkontiĝo de siaj kunlaborantoj, Tone ekpensis komponi en Esperanto. Tre subita veko de muzika intereso, ĉu ne? Nuntempe li kantas repon, tamen asertas, ke li intencas kanti ankaŭ en aliaj stiloj. Lia kunkantado kun Jonny M. en JES jam pruvas, ke li talentas ĉe aliaj ritmoj.

Lia celo ne estas nur amuzi homojn per muzikaĵoj, sed ankaŭ utiligi ilin al la aŭskultantoj. Koncertinte en du eŭropaj aranĝoj, li konfesas ke li ankoraŭ ne sentas sin tre memfida antaŭ la publiko. Laŭ ni, kiuj jam ĉeestis lian koncerton, tio estas apenaŭ rimarkebla. Ĉeestinte lian koncerton en TAKE, ni taksas lin tre bona kantisto kun tre vigliga prezento, kio estas trajto de spertuloj. Por muzikistoj gravas sentemo kaj sentoj ne mankas al vi, karulo! Sukceson!

“Ne ĉesu, karaj batalantoj!”, diras Tone al ni, esperantistoj!