Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

DANCO... KAJ SPORTO

Ĉu vi volas zumbi?

Éva Baloghné-Fodor — Hungario

Zumba estas samtempe danco kaj sporto, devenanta el Kolombio, laŭ la ideo de Beto Perez, instruisto pri latinaj dancoj. Ĝiaj movoj konsistas precipe el paŝoj de la latin-amerikaj dancoj, kiel salsa, merengue, cumbia, flamenco, reggaeton kaj eĉ ventrodanco.

La vorto “zumba” mem signifas: rapide moviĝi kaj amuziĝi. Ĝi komencis disvastiĝi ekde la mezo de la 90-aj jaroj kaj rapidege populariĝis en multegaj landoj. En niaj tagoj ĝi estas bone tutmonde konata amuziĝo, inter diversaj aĝuloj. La esenco de Zumba estas: danci sen partnero, kun la tuta grupo, laŭ la gvidado de la instruist(in)o-trejnist(in)o dum 1 horo — ne kun fortostreĉo, sed agrable laciĝante.

Ĉiuj kapablas danci Zumba-n, sendepende de sekso, aĝo kaj korpopezo. Konvene al malsamaj pretendoj, ekzistas kelkaj branĉoj de ĝi, ekz.: zumba toning (per halteroj fortigi la brak-muskolojn); aqua zumba (en baseno); zumbatomic (speciale por infanoj); zumba sentao (per seĝo, por plibonigi la ekvilibron de la korpo); zumba gold. Ĉi tiu lasta estas unu el la plej popularaj zumba-specoj, rekomendata precipe por la mez-, aŭ grand-aĝuloj, pro sia faciligita moviĝo.

Laŭ la opinio de kuracaj fakuloj, zumba estas ne nur moda sporto, sed helpe de ĝi estas kuraceblaj pluraj grand-aĝaj malsanoj, i. a. la demenco, aŭ la Parkinson-malsano. Zumba enhavas tiujn moviĝ-seriojn, kiuj bone efikas al la funkciado de la cerboĉeloj. Memkompreneble ĝi estas same utila kaj kontraŭ la superabundeco de la korpopezo, kaj por la simpla trejnado-plifortigo de la muskoloj.

Zumba — kiel Esperanto — estas internacia. En pluraj retpaĝoj troveblas prezentoj de diversaj zumba-grupoj en diversaj landoj, donantaj brilan eblon por sekvi, imiti la paŝojn al la spektantoj en iu ajn lando.