Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Badaĥozo atendas vin!

Kial ĉi tiu urbo tiom multe deziras renkonti vin? Simple ĉar Badaĥozo havos la honoron gastigi la 74-an IJK-n de TEJO inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto 2018. La plej mojosa evento el la jaro por junuloj okazos en mezepoka urbo ĉirkaŭita de pluraj kasteloj, en regiono kiu estas ĉe la landlimo inter Portugalio kaj Hispanio. Tial pluraj militoj tra la historio influis la karakteron de urbo situanta ĉe la rivero Guadiana, kiu akvas la kamparojn kie trovi olivarbojn, vinarbustojn aŭ batal-taŭrojn.

La urbo kaj regiono

Pensu, kie vi povos viziti murojn kie senti rakontojn de herooj, malkovri miksejon de judoj, kristanoj kaj islamanoj kaj ĝui la hispanan mondkonatan festemon dum vi esperantumas? La respondo estas Badaĥozo, trankvila malgranda urbo kun pli ol 150 000 loĝantoj. Sur monteto oni povas trovi la altan placon por poste promeni en la alkazabo*, eniri la katedralon de Sankto Johano aŭ ascendi turon por vidi la tutan urbon. Ĝia murego estas la plej longa en la tuta Iberio. Ĉirkaŭas multe da amuziĝejoj por ĝui la nokton, trinki kafon aŭ sidiĝi apud la rivero.

La programo

Turismo ne estas la nura kialo por partopreni en la IJK. Tial, ĉi-jare, ni preparis programon pri genro kaj egaleco. Spertuloj venos por prelegi kaj debati inter ni kaj ankaŭ okazos trejnado subvenciita de la Eŭropa Unio pri tiu temo. Kursoj pri dancoj kaj sportoj neniam mankas dum la IJK kaj oni povos aŭskulti la aventurojn de la Esperantaj biciklistoj, spekti videojn, gustumi manĝaĵojn el la tuta mondo aŭ partopreni en pluraj aliaj aktivaĵoj.

La etoso

Eble vi estas tia homo kiu fajfas pri tiaj interesegaj programeroj. Estas somero kaj vi simple volas ĝoji. Pro tio la programo inkludos ankaŭ ekskursojn al proksimaj urboj, al belaj naturlokoj aŭ al amuza akvoparko. Muziko ne mankos en la kongresejo. Nokte koncertoj en Esperanto dancigos homojn, dum aliaj ripozos en gufujo aŭ serĉos amon. Inter esperantistoj el la tuta mondo, oni povos paroli nian lingvon kaj ekkoni homojn el ĉiuj kulturoj.

Gastronomio

Se vin gvidas dum viaj vojaĝoj la gusto, atendu porkaĵojn. Sub la tipaj kverkoj paŝtiĝas porkoj kaj ĉiuj partoj el ili estas iĝas manĝaĵo. Ankaŭ ŝafidaĵoj estas kutimaj en la gastronomio el la regiono. Krom la viando, en la provinco de Badaĥozo troviĝas la loko kie estis kuirita la unua terpoma omleto, tipega kutima manĝaĵo. Ankaŭ la plado nomata paneroj kaj pladoj de legomoj estas el la loko. Kremajn bongustegajn fromaĝojn oni povas gustumi, tial malfacilas al veganoj sekvi sian dieton, kvankam la organizo zorgos informi pri tio.

La kongresejo

Tuj post la UK, Badaĥozo estas facile atingebla per malmultekostaj busoj de Lisbono aŭ per trajno de Madrido. Estas ankaŭ malmultaj flugoj de Madrido kaj Barcelono. La RUCAB (http://residenciarucab.es/) estos la ejo de Esperantujo dum la IJK. La sama loko estos nia kongresejo, dormejo kaj manĝejo. Ĉar ĝi inkludas ankaŭ salonojn por prelegoj, ĝardenojn, naĝejon, sportumejon, ĉambrojn... Tiel oni devos zorgi pri nenio ĵus alveninte.

La vetero

En aŭgusto en Badaĥozo averaĝe la temperaturo estas 25,9ºC kaj la pluvo aperas nur malpli ol unu tagon kutime. La klimato estas mediteranea, do pretiĝu ĝui bonegan someron kaj zorgu pri via haŭto, speciale se vi tre blankas.

Resume, vi ne havas kialon por ne decidi aliĝi tuj al la venonta IJK. Ĉar TEJO mojosas, sed nur ĉar ni organizas la plej partoprenindajn renkontiĝojn, kaj ĉi tiu estas la plej inda el ĉiuj!

* alkazabo — citadelo aŭ palaco de araba ĉefo (laŭ PIV)