Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

El Paralela Universo (Ana Ribeiro)

Mi atentigas, ke tio ĉi ne estas artikolo pri scienco, sciencfikcio aŭ io simila: sed pri evento okazinta en Norda Ameriko.

Imagu ke por partopreni en iu ajn Esperanto-evento vi devus vojaĝi dum kelkaj tagoj per aŭto (aŭ per trajno) aŭ dum multegaj horoj per aviadilo: por kelkaj homoj tio eĉ estas neimagebla, sed estas la realo de ni, kiuj loĝas en grandegaj landoj, kiel mia hejmlando, Brazilo.

Pro tio, en la dua plej granda lando de la mondo laŭ surfaco aperis la ideo pri la eventaro “Paralela Universo” (PU). Ĝi temas pri pluraj aranĝoj, okazantaj en pluraj urboj samtage kun centra divastigada sistemo (do ĉiuj informoj pri ĉiuj eventoj estas kolektataj en unu nura retejo, paralelauniverso.com). La eventojn organizas la lokanoj, kiuj simple bezonas krei fadenon en la grupo de Google por kandidatigi sian urbon por la okazigo.

La projekto konkretiĝis kaj realiĝis la 20-an de aŭgusto 2016. Paralela Universo fakte okazis en 25 urboj (el la 28 proponitaj urboj el Kanado, Usono, Meksiko kaj Kubo), en kiu partoprenis entute 231 homoj, do averaĝe preskaŭ po 10 homoj por evento. La plej granda renkontiĝo estis tiu de San-Francisko (Kalifornio, Usono) kun 28 partoprenantoj (en kiu mi partoprenis) kaj la plej malgranda estis tiu de Cincinnati (Ohio, Usono) kun 2 partoprenantoj (tio montras, ke ne estas bezonata pli ol tiom por fari Esperanto-renkontiĝon). La programo de la aranĝaro estis tre diversa laŭ urbo, sed en preskaŭ ĉiuj, homoj renkontiĝis unue por tagmanĝi, kaj daŭrigis la tagon aliloke: kelkaj spektis filmojn en Esperanto, kelkaj vizitis muzeojn tra la urbo, kelkaj ludis klegoludon, kelkaj vizitis bestĝardenon, ktp.

En pluraj eventoj estis bona surprizo. Feliĉe oni ne vidis nur la samajn vizaĝojn de la antaŭaj eventoj sed ankaŭ novajn. Mi pensas ke tio ŝuldiĝas al du kaŭzoj. Unue pro la centra divastiga sistemo ĉar kutime la lokaj eventoj apenaŭ estas divastigataj en interreto aŭ aperas nur en paĝoj de lokaj asocioj. Pro tio, ofte nur homoj kiuj havas antaŭkontakton kun la asocioj, ekscias pri ĝi. La informoj pri Paralela Universo estis divastigitaj en pluraj retejoj de Esperantujo, per Telegramo ktp. Dua kialo estis la partopreno de homoj, kiuj lernis Esperanton pere de Duolingo.

Venontfoje, la organizantoj volas ke la Paralela Universo okazu ankaŭ en aliaj mondpartoj kaj mi volonte helpos tiucele en Brazilo.