Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Junuloj, ni diskutu... (Ĝojo)

De la 10-a ĝis la 12-a de oktobro okazis la 102-a Japana Kongreso en Sendai, Japanio. Partoprenis ĉirkaŭ 12 gejunuloj el 6 landoj: Indonezio, Japanio, Koreio, Malajzio, Nepalo kaj Vjetnamio. Ĉiujare estas ne malmulte da Esperantaj aranĝoj en la mondo, sed estas malofte ke aziaj junuloj vid-al-vide diskutu pri sia landa agado ĉefe pro la distancoj inter si. Eble kompreninte tiun situacion, japanaj organizantoj aranĝis kunvenon en la “Azia Junularo” je la lasta tago. Do, ni utiligis tiun ŝancon kunsidi kaj interŝanĝi opiniojn.

Post sinprezentado de ĉiuj partoprenantoj, eksterlandaj invititoj esprimis sian opinion pri la Japana Kongreso, respondante al la demando de japanaj samideanoj. Ĝenerale, ili estis impresitaj de la nombro de Esperanto-parolantoj en la aranĝo kaj esprimis sian kontentecon pri la abundaj programeroj, aparte pri la Publika Prelego, Junulara Kunsido. Krome, aperas la opinio ke japanaj junuloj povus engaĝiĝi pli ofte kaj kontribui pli multe al kelkaj komunaj programeroj de la kongreso.

Poste, ni diskutis pri la 34-a Komuna Seminario, kiu okazos en Koreio en la ĉi-jara decembro. Bedaŭrinde, en la kunsido ne ĉeestis junaj repondeculoj kiuj povus klarigi la detalojn koncerne la programerojn aŭ kongresajn lokojn. Tamen, Nema Park, esperantisto el Koreio, esprimis la grandan subtenon de la koreaj plenkreskaj esperantistoj al sia junularo kaj forte invitis kaj rekomendis al aziaj junuloj partopreni en 34-a KS en la venonta decembro. Estas ĝojinde, ke la konkurso por partopreni en la 34-a KS estis oficiale lanĉita de KAEM. Tio malfermas al junuloj ŝanĉon por vojaĝi kaj sperti en Esperantujo.

Poste ni saltis rilate la temon al la perspektivo propagandi Esperanton malgraŭ la influo de la angla. Verŝajne, nepala kaj vjetnama samideanoj vidas grandan malhelpon aŭ pli malfacilan situacion por la Esperanto-Movado en sia lando ĉar la angla lingvo grandskale kaj forte influas diversajn sociajn aspektojn. Ekzemple, por la nepalanoj ne akireblas laboro sen parol- kaj kompren-kapablo de la angla.

Unu kaj duona horoj certe ne sufiĉas por detale diskuti kaj trafosi ĉiujn aferojn en la azia movado. Tamen, ni elkore dankas la japanajn LKK-anojn pro la aranĝo de la Junulara Kunveno kadre de la Japana Kongreso. Ni iom post iom konatiĝas kaj pli bone komprenas unu la alian.

Tran Hoan — Ĝojo