Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

KER-ekzamenoj ankaŭ en la loĝloko de Zamenhof

La 8an de junio 2013 okazis la dua tutmonda KER-sesio. Katalin Kováts, la redaktoro de edukado.net, ĉeforganizis ĝin. Estis 150 kandidatoj el la plej diversaj landoj de tri kontinentoj. Fine 143 personoj submetiĝis al la Esperantaj lingvo-ekzamenoj. Ĉi-jare estis novaĵo ke eblis trapasi ne nur skriban sed ankaŭ parolan ekzamenon per skajpa ekzamenado de elstaraj Esperanto-instruistoj.

Ankaŭ en la loĝurbo de Zamenhof, en Varsovio Pollando okazis ĉi-jare KER-ekzamenoj, la duan fojon en Pollando. La unuan fojon eblis trapasi KER-ekzamenojn en Bjalistoko en la Universala Kongreso de Esperanto en 2009.

En Varsovio okazis porkomencanta E-kurso ekde oktobro 2012 kaj samtempe kun la malnova kurso lanĉiĝis la sekva en februaro 2013. La celo de la kursoj estis ĉefe kompreneble ke la lernantoj alproprigu la lingvon, tamen mi intencis ilin ankaŭ engaĝi en la movadon (ekz-e ili partoprenis PEJ-semajnfinon en Bjalistoko) kaj la kurso ankaŭ iom pretigis la lernantojn por la KER-ekzamenoj. Du el la kursanoj eĉ kuraĝis kandidatiĝi por la KER-ekzameno post kelk-monata studado. Fine kvin personoj ekzameniĝis, postnelonge ni ekscios kun kia sukceso.

Laŭ mia persona opinio havi tiun KER-atestilon donas plurajn avantaĝojn: 1) por individuoj: oni ricevas takson pri sia lingva kapablo, oni ekscios kiel li/ ŝi ekzakte statas en la lingvolernado. Oni ja ricevos vastskale akceptitan oficialan lingvan atestilon laŭ la Komuna Eŭropa Referenckadro de Eŭropa Konsilio. 2) Avantaĝo estas ankaŭ por la tuta E-movado: pere de alta nombro de kandidatoj oni povas elmontri la ekziston de E-parolantoj antaŭ Eŭrop-Uniaj instancoj, eblas nombri esperantistojn en oficiala nivelo, kaj estas bonega ŝanco por engaĝi komencantojn. 3) Avantaĝo aperas ankaŭ por la landa E-movado: la evento donas bonan kialon por pli facile konvinki kaj komuniki al lokaj amaskomunikiloj pri la elstareco de la ne-kutima okazaĵo. En kelkaj urboj, aŭ eĉ landoj, tiu ekzameno okazis ja la unuan fojon.

Mi pensas ke Zamenhof estus fiera certe ne nur pri siaj samurbanoj, sed pri la tuta evento: la organizado de ekzamenoj en la tuta mondo danke al la internacia agemo kaj helpemo de pli ol ducent diversaj homoj kun diversaj devenoj, ĉiuj kunligitaj de la Lingvo Internacia.

SZILVA Szabolcs