Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Kiel ni pasigis la tempon dum la UK? (Tran Hoan — Ĝojo)

Oni ofte diras, ke Universala Kongreso estas aranĝo de maljunuloj. La fakto, ke la nombro de mezaĝaj kaj grizharaj esperantistoj pli grandas ol de la junuloj, tamen ne signifas, ke la aranĝo ne taŭgas por la gejunuloj. Male, ni povas profiti de la evento en mojosa maniero.

Kio estas pli ĝoja ol renkontiĝi kun geamikoj el najbaraj kaj foraj landoj?

Esperanto posedas miraklan povon, ĉar ĝi permesas la renkontiĝon inter homoj de diversaj naciecoj kaj kulturoj. Tion junuloj ŝatas kaj ĝuas. Antaŭ la aranĝo juna esperantistino skribis en sia kongresa libro, ke ŝi havas la celon “babili multe kaj konatiĝi kun multaj geamikoj” dum la la 102a UK-o. Certe ŝi trafis sian celon.

Dum 7 tagoj en Koreio, ni kune aŭskultis prelegojn, ekskursis, manĝis, amuziĝis, strebis esti ĉiun sekundon, ĉiun momenton kune. Tiel ni ĉiuj fariĝis intimaj amikoj. Tago post tago aldoniĝis al nia esperantista amikaro ĉe Fejsbuko, Kakaotalk, Line novaj vizaĝoj el Orienta Timoro, Barato, Kazaĥio, Francio, Svedio, Mongolio, Rusio ktp. Kia mirindaĵo!

Neniam mankas al ni programeroj por amuziĝo!

Mi certas, ke neniu forgesos la programerojn kadre de la Junulara Programo en la ĉi-jara kongreso. Ili enhave riĉis kaj temis pri koreaj popularaj ludoj, filmoj, tradiciaj dancoj. Ĉio estis lerte organizita de la koreaj junuloj. Tiamaniere, ni ne nur nin distris, sed ankaŭ konatiĝis kun la loka kulturo.

Ne eblas forgesi pri la Gufujo — ‘sidejo’ de la gejunuloj dum la Seula UK. Tie ĉio estis bone aranĝita de la junaj koreaj samideanoj. Ili pretigis por esperantistaj gastoj muzikon, manĝaĵojn, trinkaĵojn, ludojn. Gufujo neniam fermiĝis antaŭ la 1-a horo matene. Ni vere forgesis, ke tempo estas fluganta.

Ni ankaŭ diskutas kaj kunhavigas spertojn.

Dum la aranĝo mi kunsidis kun niaj tajlandaj kaj indoneziaj samideanoj. Kvankam niaj landoj estas najbaraj, ni bedaŭrinde malofte povas vid-al-vide renkontiĝi. Do, kial ne profiti de tio? Ni trafis la okazon kaj parolis pri tio kiel allogi homojn partopreni en aranĝoj kaj kiel kalkuli la kotizon dum organizado de Esperanto-evento.

En la lasta tago en Seulo, mi renkontiĝis kun aliaj esperantistoj, kiuj restis en Koreio post la UK. Ni laŭvice rakontis pri niaj plej ŝatataj aferoj dum la kongreso. Por mi estas la ‘komuna lernado’ kun gejunuloj el Japanio, Francio kaj Svedio. Kuŝante sur la grandega ligna ŝtuparo ni faris hejmtaskojn, helpis unu la alian korekti erarojn kaj diskutis pri la Esperanto-ekzamenoj.

La junuloj kontribuas al la kongreso

Ankaŭ junaj esperantistoj pruvas, ke Esperanto ne estas hobio. Oni prelegis Esperante pri profesiaj aferoj: mi ĉeestis prelegon pri psikologio de belga esperantisto kaj tutsemajnan kurson de la korea lingvo gvidatan de korea juna samideano. Krome, la juna generacio iom post iom interesiĝas ne nur pri amuziĝo sed ankaŭ partoprenas en seriozaj aferoj. Ĉu vi rimarkis kiom da junaj vizaĝoj estas dum la programo de la Akademio de Esperanto aŭ de Unuiĝintaj Nacioj?