Kontakto 2011-2019
- Verkis: Diversaj aŭtoroj
- Eldonado: Universala Esperanto-Asocio Rotterdam 2011-2019
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
[La Konsiloj de la oficisto]
Kiel helpi la helpantojn. (Manuela Ronco)
Ĉiuj, kiuj almenaŭ unufoje estis organizantoj de Esperanta evento, scias tion: helpantoj ĉiam bezonatas. Verdire, eĉ ne necesas esti organizanto por tion scii.
Mi malkovris tion jam dekomence. En mia unua E-aranĝo mi gvidis interkonan vesperon kaj deĵoris en gufujo, en la dua mi subite iĝis respondeculo pri teler-lavado kaj kunhelpis en la kuirejo, kaj tiel plu dum ĉiu sekva evento kiun mi partoprenis. Se diri sincere, mi ŝatas helpi. Kaj mi scias ke mi ne estas la nura. Granda parto de la amuziĝo dum aranĝo povas ja konsisti en kunlaboro: al multaj homoj tio donas la senton esti utila, kontribui al la sukceso kaj esti parto de mojosa grupo. Mi kredas ke la aktiviĝon de multaj volontuloj en Esperantujo oni ŝuldas ĝuste al tiaj sentoj, unufoje spertitaj kaj neniam plu forgesataj.
Tamen en la jaroj mi ankaŭ kelkfoje spertis la malon, nome la frustriĝon helpi sen kontentigaj rezultoj, en streĉa etoso, sen rekono de siaj meritoj... ĉio kio povas igi volontulon pensi: “Tiu ĉi estas la lasta fojo kiam mi helpas”.
Por ke tio malpli ofte okazu, mi volas doni kelkajn konsilojn al organizantoj de eventoj: ili venas el mia individua sperto, kaj certe parte spegulas miajn personecon kaj pensmanieron, sed mi kredas ke multaj aliaj povos sin rekoni en ili.
- Klopodu organizi la helpadon anticipe. Certe eblas surloke trovi novajn volontulojn, sed tio estos aldona streĉo kaj por vi, kaj por ili. Povas okazi ke iuj akceptas taskon kontraŭvole, nur ĉar ili sentas la devon helpi en situacio de urĝa bezono, sed tio malbone influos iliajn humoron kaj emon kunlabori venontfoje. Vi pli malpli scias kiujn helpantojn vi bezonos: faru liston de taskoj en la aliĝilo (aŭ en la unua informilo), por ke la homoj povu anonci sian disponeblon. Kontaktu ilin por konfirmo. Ne aŭtomate kalkulu je la helpo de tiuj, kiuj “ĉiam helpas”, sed petu ĝin, kaj lasu la eblon rifuzi. Ankaŭ la plej helpemaj homoj foje emas ripozi, kaj nenio pli ĝenas ol ekkonscii ke oni jam antaŭsupozis vian laboron, sen eĉ demandi vian konsenton.
- Taksu la spertecon kaj la memstarecon de la koncerna helpanto, antaŭ doni al li respondecan taskon. Ekzemple, novuloj verŝajne povas senprobleme helpi senŝeligi terpomojn, pretigi teon aŭ dekoracii salonon, sed ne igu ilin estroj de la trinkejo aŭ respondeculoj pri la kuirado.
- Aliflanke, klopodu ekkoni antaŭe viajn volontulojn. Demandu kion ili ŝatas kaj scipovas fari. Eble iuj el ili havas profesian sperton pri io, kaj povas surpreni plej kapablo-postulajn taskojn eĉ se ili neniam partoprenis en E-aranĝo antaŭe. Ankaŭ ĉi-kaze, tamen, ne lasu ilin solaj, ĉar ili povus bezoni alispecan subtenon, ekz. por kompreni la etoson de la evento kaj adaptiĝi al ĝi, por solvi lingvajn problemojn dum la komunikado kun la aliaj kunlaborantoj, aŭ por aliaj similaj problemoj.
- Se estas en via teamo “respondeculo pri helpantoj”, tiu havu estrokapablojn kaj ne timu montri ilin. La helpantoj vidos lin kiel rilatpunkton: li devas esti preta respondi al iliaj demandoj kaj solvi iliajn dubojn. Li ne estu diktatoro, sed postulu seriozecon en la plenumado de la interkonsentitaj taskoj. Se iu akceptis la taskon pretigi la matenmanĝon, tiu devas esti respondeca vekiĝi je la taŭga horo. Se iu deĵoras en trinkejo, tiu estu sufiĉe malebria por plenumi la taskon, kaj ne malaperu dum horoj kun sia koramiko. Kiam helpantoj fuŝas, oni ne timu reagi. Sen senutilaj dramoj, klare, tamen indas komprenigi al ili la damaĝon kiun ili kaŭzas, kaj la malrespekton kiun ili montras al la organizantoj, al la aliaj helpantoj kaj al la partoprenantoj de la evento.
- Provizu por la necesaj iloj. Se vi starigas purigteamon, certigu la haveblon de spongoj, balailoj, rubuj-sakoj ktp., kaj sciigu al la teamo kie tiuj troveblas. La volontula sperto de viaj helpantoj povas iĝi tre malagrabla, kiam ili ekkonscios ke ili devas purigi la necesejojn sen gantoj.
- Plejeble ebligu al la helpantoj ĝui la programon kaj la festumadon. Organizu la deĵortempojn tiel ke neniu devu maltrafi la koncerton pro telerlavado, aŭ devu deĵori en trinkejo la tutan nokton dum la aliaj amuziĝas en diskejo.
- Repagu, sed ne tro. Eble tio estas tikla temo, kiu certe ofte vekas diskutojn. Iuj diras: “Se oni helpas, tio ne estu por la mono.” Aliaj respondas: “Estas juste rekompenci tiujn, kiuj laboris”. Mi devas konfesi, ke mi mem ankoraŭ ne havas precizan vidpunkton pri tio. Mi emas opinii ke, ĉefe kiam temas pri evento organizita de volontuloj, estas kvazaŭ morala devo de la partoprenantoj oferti sian helpon kiam ajn necesas kaj eblas, sendepende de eventualaj repagoj. Tamen ŝajnas al mi juste ricevi ian rekompencon kiel dankon, kiam la kunlaboro estas iom pli strukturita kaj postula. Mi ĉiam ĝojis kiam, kiel helpanto, mi ricevis rabaton, eĉ simbolan. Mi ankaŭ tre ŝatas la ideon ne redoni rekte monon, sed donaci aĉetkuponon por la libroservo, trinkkuponon, aŭ rabaton de la aliĝkotizo por la sekvajara aranĝo. Nepras aldoni, ke la rekompenco estu proporcia al la kvanto de laboro, kaj ke ĝi estu por ĉiuj, ne nur por tiuj, kiuj petas ĝin. Alikaze oni finus premiante pli la postulemon, ol la sindonemon.
- Danku, sed ne tro. Ĉiam plaĉas senti sin aprezataj, sed ĉu vere oni bezonas milojn da laŭdoj post helpo ŝovi du seĝojn? Ŝajnas al mi necese trovi ekvilibron inter sincera esprimo de dankemo, eĉ por malgranda helpo, kaj komplimentema sinteno. Tiu lasta povas foje montriĝi malagrabla kaj embarasa.
Espereble tiuj ĉi malmultaj punktoj povas esti uzataj de organizantoj kiel bazo por ellabori siajn proprajn konsiderojn kaj kiel gvidlinioj por “helpi la helpantojn” labori efike kaj en bona etoso.
Fine, mi volas aldoni ankaŭ inviton al la helpantoj mem: se vi havis malbonan sperton, ne tro frustriĝu, sed pripensu kiel esprimi vian malkomforton en konstrua maniero. Ofte oni lernas el la eraroj, ĉu ne?