Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

33-a KOMUNA SEMINARIO

De la 26a ĝis 28a de decembro la 33a Komuna Seminario (KS) okazis en HoĈiMin (Vjetnamio). Unuafoje ĝin organizis Vjetnama Esperantista Junulara Organizo (VEJO). Kompare kun la Internacia Junulara Kongreso, la Komuna Seminario estas “nur” regiona renkontiĝo: ja la partoprenantoj estas malpli multaj, tamen la organizado same postulas multajn fortojn.

La KS estas ĉiujara renkontiĝo okazigata de la E-asocioj de Ĉinio, Japanio, Koreio kaj Vjetnamio. La unuaj tri landoj apartenas al la orienta parto de Azio kaj nia lando al la sudorienta. Tial la aktivuloj de VEJO ĉiam emas esti “ponto” inter la junuloj de nia kontinento kaj la ĉi-jara aranĝo estis valora okazo por konkretigi tiun esperon.

Kun subvencio de la Komisiono de Azia Esperanto-Movado (KAEM) la organizantoj lanĉis konkurson por helpi junulojn partopreni en la aranĝo kaj 2 indoneziaj junaj esperantistoj estis finance subtenitaj veni al Vjetnamio. Ni deziras ke tiu subteno daŭru en sekvantaj jaroj por ke KS fariĝu la intima, regula renkontiĝo de aziaj junuloj.

Por unua fojo vjetnamaj junuloj decidis okazigi internacian aranĝon en HoĈiMin-urbo, anstataŭ Hanojo. Tiuj faktoroj portis al KS novajn inspirojn mencii kulturon kaj historion. La partoprenantoj, ĝuinte rizan festivalon, konatiĝis kun vivmanieroj de la diversaj vjetnamaj etnoj loĝantaj ĉe la delto de la rivero Mekongo aŭ eksciis pri gravaj historiaj periodoj de Vjetnamio dum ekskurso al militaj restaĵoj. Samtempe okazis ankaŭ interkultura programo en kiu la partoprenantoj de aliaj landoj povis prezenti siajn kulturajn trajtojn per kantoj, manĝaĵoj aŭ trinkaĵoj. Tiel, per Esperanto, KS instigis interkomprenon inter aziaj proksimaj nacioj kaj inter 2 malsamaj regionoj de Azio.

La jaro 2014 atestis la agadan turnopunkton de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Azio kaj bonpromesan perspektivon en la junulara movado de kelkaj aziaj landoj. Tamen, Azio estas vasta kontinento multkultura kaj multreligia. Sur la vojo de disvolviĝo montriĝas ne malmultaj malfacilaĵoj, do necesas efika kontakto kaj grandskala kunlaboro inter la aktivuloj. Pro tio, la ĉi-foja KS lanĉis la ĉeftemon “Kunlaboro inter la Aziaj junuloj” kiel reago al la komuna situacio. Plej grave, la aranĝo estas malofta okazo por la aziaj aktivuloj kunsidi kaj diskuti pri movadaj aferoj. Post diskutado, reprezentado, eĉ disputado, ni pli bone komprenis nin mem, aperis novaj interesaj projektoj kaj planoj proponitaj de korea kaj indonezia samideanoj. Tamen, plia diskutado estos bezonata dum ni ankoraŭ ne atingis komunan voĉon aŭ opinioj ankoraŭ malsamas.

Jam komenciĝis la nova jaro 2015, atendas nin multaj aferoj kaj bonaj kaj malbonaj kune kun pendantaj problemoj. Mi esperas, ke ĉi-jare interkomprenado pliboniĝos inter aziaj landoj por ke ni efektive kunlaboru kaj kontribuu. Ni atendu la venontan KS en Koreio kaj esperu pri aktiva jaro de la tutmonda junulara movado ĝenerale kaj de la azia precipe.

Tran Hoan - Ĝojo