Listo de ĉiuj partoj ⇐ Al la antaŭa parto Al la posta parto ⇒
La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski
Proksimuma verkojaro: 2011-2019
Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj
La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.
1. Uriel Gurdián estas juna esperantisto el Nikaragvo, membro de la Amerika Komisiono de UEA (AK). Sed antaŭ ol paroli pri AK, bonvolu rakonti al ni iom pri vi. Kiu vi estas? Kion vi faras?
Mi naskiĝis en Managvo, la ĉefurbo de Nikaragvo, kaj ĉiam loĝis ĉi tie. Mi interesiĝis pri informatiko kaj tion mi studis en universitato, tamen mi ĉiam havis fortan emon pri lingvoj.
Mi lernis la anglan antaŭ 10 jaroj kaj Esperanton en 2011.
Miaj fakaj studoj fakte multe kontribuis al mia malkovro de Esperanto ĉar instalante Linukson en nova komputilo kaj serĉante la hispanan lingvon (español), mi trovis Esperanton. Feliĉa hazardo.
Mi laboris sur diversaj kampoj, en vokcentroj, helpante klientojn aŭ vendante servojn, mi ankaŭ laboris kiel interpretisto angle-hispane sed ekde januaro 2016 mi laboras kiel oficisto de TEJO. Mi ekde 2012 ankaŭ gvidas Esperanto-kurson en la Nacia universitato de mia urbo.
2. Kiel statas la Esperanto-movado en Nikaragvo? Kiom da esperantistoj nuntempe estas en via lando?
La esperantistaro daŭre kreskas. Ĉiujare regule okazas Esperanto-kursoj kaj ni klopodas regule renkontiĝi por praktiki la lingvon kaj konatiĝi kun la novaj lernantoj. Ni provas partopreni en foiroj kaj kulturaj festivaloj. Ni havas la impreson ke iom post iom pli da homoj scias pri Esperanto kaj volas lerni ĝin. Ĉi-jare ni faris grandan paŝon antaŭen ĉar ni malfermis ankaŭ posttagmezan kurson - antaŭe ni nur ofertis matenan kurson.
Estas tre malfacile diri la kvanton de la Esperanto-parolantoj, kiuj vivas ĉi tie. Mi nur povas taksi kiom da homoj eklernis ĉe mi ekde 2012 kiam mi komencis instrui, tamen ni ofte ricevas mesaĝojn de homoj el aliaj urboj kiuj memlernas, ĉu rete, ĉu per lernolibroj. Dum la pasinta foiro, kiun ni partoprenis, eĉ venis persono kiu lernas per Duolingo, malgraŭ ke ankoraŭ ne pretas la kurso de Esperanto por hispanlingvanoj.
3. Vi estas oficisto de TEJO. Rakontu al ni pri via laboro. Kie vi laboras? Kion vi faras?
Mi estas la dua oficisto kiun TEJO elektis, grava avantaĝo estas ke oficistoj laboras per interreto, do tio signifas ke, malgraŭ ke mi vivas en Ameriko, mi povas kontribui al la laboro de TEJO. La ĉefa tasko de la oficistoj estas helpi la estraron plenumi diversajn taskojn de la strategia laborplano, ekz. helpi al landaj sekcioj pri internacia agado kaj kunlaboraj projektoj inter ili mem, verki kaj administri subvencipetojn, plenumi administrajn taskojn kaj simile.
4. Vi ankaŭ estas membro de la Amerika Komisiono de UEA. Kio estas AK? Kion ĝi celas kaj kiel ĝi funkcias? Kiu ĝin estras?
En 2014 UEA elektis novajn komisionanojn por Ameriko. La Amerika komisiono (AK) estas 6-kapa grupo de aktivuloj kiuj pretas helpi la landajn asociojn kaj peras kontakton kun UEA. AK laboras interrete, en nia diskutlisto oni proponas ideojn, konigas informojn kaj pretigas laborplanojn. Ĝi konsistas el 2 komisionanoj por Nord-Ameriko, 2 por Centr-Ameriko kaj Kariba Maro kaj 2 por Sud-Ameriko. La rolo de la Amerika Komisiono estas gvida, konsila kaj subtena, tial la plej grava projekto estas la okazigo de TAKE 2016. La taskon mem transprenis kolombianoj post komuna decido en 2014. En 2015 per financoj de la Amerika Fondaĵo, S-ino Maritza Gutiérrez reprezentis Esperanton en Amerikanista Kongreso en Salvadoro.
5. En 2014 okazis UK kaj IJK en Ameriko. Kion lernis la amerika movado de tiuj E-renkontiĝoj? Kiuj E-aranĝoj okazos ĉi-jare?
Laŭ mia impreso la plej grava afero kiun ni lernis, estas ke ni havas la forton kaj kapablon fari multon por la Esperanto-movado. Menciindas ke ankaŭ en 2014 okazis la ILEI-konferenco en Urugvajo, do la plej grandaj E-renkontiĝoj venis en nian kontinenton. Tio vekis entuziasmon en landoj “dormantaj” kaj ni fiere povis diri al amaskomunikiloj ke Esperanto estas tutmonda. Ĉi-jare la plej grava evento sendube estos Tutmonda Amerika Kongreso de Esperanto (TAKE), kiu okazos en Bogoto, Kolombio, post 4 jaroj da paŭzo. Okazos ankaŭ naciaj kongresoj en Venezuelo, Argentino kaj Brazilo.
6. Ĉu AK havas bonan rilaton kun la landaj organizoj? Kiuj dormemas kaj kiuj aktivas? Rakontu al ni iom pri ili.
AK volas enkonduki labormanieron tiel ke pli fortaj Landaj Asocioj iel subtenu la malpli fortajn, ĉu per konsiloj, ĉu per konigo de spertoj kaj per partopreno en alilandaj renkontiĝoj.
En AK membras homoj el Usono, Meksiko, Nikaragvo, Kubo, Kolombio kaj Brazilo, tio ebligas ke estu bona rilato kun la landaj asocioj. Landaj asocioj aktivas en diversaj niveloj ĉu okazigante kongresojn kaj renkontiĝojn, ĉu instruante kaj disvastigante la lingvon, pro tio mi ne kuraĝus diri, kiuj dormemas kaj kiuj aktivas. Ekzemple, Kolombio ĉi-jare gastigos TAKEn kaj tio certe kaptos la atenton de la Esperanto-mondo al tiu lando, sed kiel dirite, pluraj asocioj aktivas diversmaniere.
7. Kion vi opinias pri la nuna situacio de la movado en Ameriko?
Chuck Smith, la esperantisto de la Jaro 2015, estas usonano (tamen li loĝas en Berlino). Mark Fettes, prezidanto de UEA, estas usonano loĝanta en Kanado. Rogener Pavinski, brazilano, de 2010 redaktas Kontakto-n kaj muzikumas en Supernova. Fabrício Valle redaktis la revuon Esperanto ĝisaprile. La germano Martin Schäffer loĝanta en Meksiko estas la nuna Ĝenerala Sekretario de UEA. Juliana Evandro (Ĵu) el Brazilo estas vicprezidanto de TEJO. Ameriko gravegas por la movado kaj niaj aktivuloj estas tre lertaj kaj kapablaj.
Mi dirus ke ekde 2014 oni sentas pli da entuziasmo ĝenerale, ni vidis starigon de Facebook-paĝoj, pli da renkontiĝoj, naciaj kongresoj kaj pli kaj pli amerikaj aktivuloj rolas en la internacia movado; tamen mi opinias la tuton pliboniginda, kvankam ni faris gravajn paŝojn antaŭen, daŭre estas malfacilaĵoj. Ekemple, ekzistas landoj kie tute ne estas movado, eĉ ne kontakt-personoj kaj estas deziro ŝanĝi tion, ke almenaŭ en ĉiu amerika lando estu kurso de Esperanto.
8. Kaj junulare?
Danke al landa agado de TEJO kaj al malavaraj donacantoj por la fonduso “Partoprenu IJK”, jam de pluraj jaroj almenaŭ unu junulo ricevas subvencion por partopreni sian unuan IJK-n kaj tio alportas al ni la plej entuziasmajn aktivulojn. En 2013 kolombiano vojaĝis al Israelo, en 2014 aliaj vizitis Brazilon, en 2015 mi mem iris al Germanio kaj en 2016 peruano partoprenos la IJK-n en Pollando. Tio gravegas ĉar homoj spertiĝas kaj poste entuziasme laboras por la movado lande kaj regione.
9. Kio mankas?
Ni bezonas pli efikan kunlaboron, tamen en nia kontinento vojaĝi de unu lando al alia ne estas tiom facile kiel en Eŭropo. Kiel AK ni ŝatus ke al TAKE ekzemple venu homoj el pluraj amerikaj landoj; ni volus venigi nepagipovajn junulojn kaj riĉigi la movadon, sed tio malfacilas pro manko de monaj rimedoj. Gravas ankaŭ havi aliron al Esperanto-libroj, ĝenerale la sendokostoj el Eŭropo altigas la prezojn. Donacoj de libroj al amerikaj bibliotekoj montris havi tre pozitivan efikon.
10. Rakontu pri la sukcesoj kaj la malsukcesoj
Nia plej granda sukceso certe ankoraŭ ne okazas, ni faris gravan paŝon per okazigo de TAKE post 4 jaroj danke al granda laboro de kolombianoj. Ni ankaŭ ĝojas ke kubanoj, argentinanoj kaj venezuelanoj, ekzemple, anoncas sin en nia Facebook-paĝo “Amerika Komisiono UEA-TEJO”, tio certe montras unuecon en nia kontinento, kaj ni tre ŝatus se ankaŭ aliaj organizoj agus tiel.
Laŭ mi, malsukceso estis ke kelkaj LA ankoraŭ ne sendis ĝisdatigon de siaj informoj. Ni volis arigi ĉiujn informojn por prezenti ilin en la retpaĝo ameriko.org kaj ke ĝi servu kiel referenc-punkto por amerikanoj. Ke esperantistoj povu en unu loko trovi informojn pri ĉiu LA kaj pri eventoj.
11. Kiu estas la estonteco de Esperanto en Ameriko kaj de AK?
Ni pozitive rigardas la estontecon de Esperanto en nia kontinento. Ni rimarkas ke allogaj E-renkontiĝoj okazadas en diversaj landoj. En 2016 Duolingo lanĉos kurson de Esperanto por hispanlingvanoj kaj ni atendas multajn interesatojn en Latinameriko, kiujn ni klopodos enmovadigi, ke ili ne sentu sin izolitaj. AK volas helpi la LA prezenti allogan vizaĝon al novaj esperantistoj. Estus bele se pli da amerikaj junuloj povos partopreni alikontinentajn eventojn, pro tio mi memorigas vin ke donacoj por la fonduso “Partoprenu IJK” estas tre gravaj.