Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La junigo de la novjorka klubo (demandoj: Massimo Ripani, respondoj: Miko Brandini)

Massimo Ripani: Saluton! Bonvole parolu pri vi mem: kio vi estas, kiom da jaroj vi havas, kiuj estas viaj interesoj, ktp.

Miko Brandini: Mia nomo estas Miko Brandini kaj mi estas 26-jaraĝa. Post mia diplomiĝo mi decidis lerni metion aŭ ion utilan por trovi laboron tuj kaj mi eklernis programadon.

Krom pri lingvoj kaj programado, mi interesiĝas pri politiko. Mi havas amikojn el Turkio, kiuj estas plejparte kurdoj: mi interesiĝas pri la revolucio en Roĵavo kaj ekkomencis lerni la kurmanĝan dialekton de la kurda.

Post la dua venko de Obama en 2012, mi ekinteresiĝis pri politiko pro mia malkontenteco kontraŭ la burĝa demokratio. Mi aliĝis al la Demokrataj Socialistoj de Ameriko (DSA), kiu tamen ne estas partio. Mi estis sufiĉe aktiva en tiu grupo dum la pasintaj tri jaroj.

18 jaraĝa, mi esperantistiĝis en 2008 pro vikipedio. Mi estis scivolema pri la gramatiko de Esperanto, ĉar mi tute ne povis lerni la germanan en liceo. Tiam mia ĉefa rimedfonto estis lernu.net kaj post la aĉeto de la lernolibro de David Richardson mi iĝis flua parolanto.

Dum iom da tempo (en 2009 aŭ 2010), mi ne plu uzis la lingvon multe. Mi partoprenis en lingva simpozio, organizita de Humphrey Tonkin, ĉe Unuiĝintaj Nacioj sed mi ne estis aktiva en la Esperanto-komunumo. Mi revenis al Esperantujo en 2014.

MR: Ĉu vi povas rakonti pri la reformo kaj junigo de la novjorka klubo?

MB: En Novjorko dum jarcento ekzistas Esperanto-agado. Mi memoras kiam mi iris al mia unua kunveno (kiu ne estis ligita al la lingvistika simpozio, kiun mi menciis). Tiu kunveno okazis en iu restoracio kaj ne en la kutima renkontiĝejo, iu ĉambro en preĝejo.

Mi rimarkis ke la partoprenantoj estas ĉiuj pli ol 45a jaraĝa kaj ili estis tre afablaj: mi ne sentis la aĝecan malsamecon kiel barilon kaj estis ĝoja ĉar mi povis uzi Esperanton kun aliaj homoj en neformala etoso.

Mi rimarkis, ke la formalaj kunvenoj estas tute en Esperanto kaj ne allogaj por homoj sen baza kono de Esperanto. Pro tio, iu konsilis al mi starigi babilgrupon ekster la formalaj kunvenoj de la Esperanto-Societo de Novjorko. Tiel ni povus allogi novulojn en pli neformala etoso kaj mi tion faris. Ofte mi estis tute sola kun Esperanto-libro, sed post iom da tempo homoj komencis veni. Mi uzis meetup.com kaj facebook kiel organizilojn.

MR:Kion vi lernis el la junigo de la novjorka klubo?

MB: Mi eksciis, ke paroli kun homoj rekte pri tio, kiuj tagoj taŭgus por ili por kunveni, helpas pli facile organizi sukcesajn renkontiĝojn. Jam en la malfrua 2014 en la babilrondo partoprenis inter 3 kaj 5 junuloj ĉiusemajne. Multaj junaj homoj, kiuj interesiĝis pri Esperanto, eksciis pri nia grupo pro la interreto. Sed sendube la plej granda bonaĵo en la pasintaj du jaroj estis Duolingo. Multaj junuloj aliĝis kaj niaj renkontiĝoj por komencantoj nun okazas unu-aŭ du- foje ĉiumonate kun 5-10 partoprenantoj. Ankaŭ la partoprenantaro de la formalaj kunvenoj estas pli juna ol antaŭe.

MR: Kial la homoj (ankaŭ la Duolingo-anoj) ĉe vi lernas Esperanton? Kiu aspekto estas pli alloga por ili? Ĉu la lingva aŭ la ideologia (interna ideo, ktp)?

MB: Antaŭ Duolingo, homoj lernis ĉefe per lernu.net kaj per aliaj rimedoj (kiel nun). Plej ofte oni aĉetis la libron de David Richardson, kiu estis facile aĉetebla per amazon. Oni uzis ankaŭ iun pdf-on (la libro papere ne plu aĉeteblas) de la Teach Yourself-firmao por lerni Esperanton.

En Novjorko mi rimarkis ke plejparte la homoj kiuj lernis Esperanton, venis de familioj kiuj estas aŭ de migrantoj aŭ neblankulaj. Mi opinias, ke tiuj, kiuj konstatas la lingvan problemon en la mondo, pli nature trovas ion utilan en Esperanto. Eblas ankaŭ diri, ke la homoj kiuj havas kulturan aŭ lingvan ligon al io ekster la ĉiutaga usoneco, eble taksas la internan ideon pli necesa kaj alloga.