Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La novaj redaktoroj de la revuo Esperanto

(Demandoj: Massimo Ripani; Respondoj: Dima Ŝevĉenko, Anna Striganova)

Post de Attila Kaszás, la geedza paro Dima Ŝevĉenko (31) kaj Anna Striganova (29) okupos la postenon de la redaktoroj de la Revuo Esperanto. Ilia unua numero estos tiu de aprilo 2017.

- Anna kaj Dima: kiel vi lernis Esperanton? Kaj kiel viaj vivoj ligiĝis?

Dima: Mi estas denaska esperantisto. Miaj gepatroj instruis Esperanton al mi. Mia unua vojaĝo al eksterlanda Esperanto-renkontiĝo devus okazi jam en 1991. Ni entrajniĝis en Moskvo kun mia patrino, tamen dum tiu tago, kiun ni veturis, la politika situacio ŝanĝiĝis kaj niaj dokumentoj eksvalidiĝis. Pro tio ni ne sukcesis trapasi la limon inter Ukrainio kaj la tiama Ĉeĥoslovakio (jes, iam ekzistis tia lando), tranoktis sur tablo en la limgardista ĉambro de la stacidomo kaj poste revenis hejmen. Pro tio mia vere unua, kaj tiun fojon jam sukcesa, Esperanto-renkontiĝo, okazis nur en 1992. Tio estis Universala Kongreso en Vieno kaj Infana Kongreseto en la apuda urbeto.

Kun Anna mi konatiĝis en 2003, kiam ni studentiĝis en la Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj (RUDN). Tio estas granda universitato kun internacia studentaro, kie ni studis tiam ĵurnalismon kaj la ĉinan lingvon kaj en 2008 sukcese bakalaŭriĝis. Samjare niaj vivoj plene ligiĝis. Fakte tio okazis tuj post Universala Kongreso en Roterdamo, kien ni kune vojaĝis. Mi povas konstati, ke ĝis nun la plej aktiva periodo de la Esperanto-agado en mia vivo estas ligita ĝuste kun Anna. Poste ni magistriĝis en la sama universitato, sed jam pri diversaj fakoj. Mi same pri ĵurnalismo (la temo de mia magistra disertacio estis “Periodaĵoj en Esperanto kiel rimedo de internacia ĉu komunikado”) kaj Anna pri literaturo. Nuntempe ni tie preparas doktorajn disertaciojn kaj laboras, kiel instruistoj, interalie ankaŭ de Esperanto-kursoj laŭ niaj propraj programoj. Kursfinintoj ricevas oficialajn diplomojn de la ŝtata universitato. Temas pri tre seriozaj studprogramoj, aprobitaj de Scienca Konsilio de RUDN kaj oficiale agnoskataj en Rusio kaj kelkaj aliaj landoj: “Baza kurso de Esperanto” (100 h.), “Enkonduka kurso de Esperanto” (100 h.) kaj “Lingvo Esperanto. Kurso por komencantoj” (16 h.). Nun ankaŭ aktive pretiĝas distanc-koresponda kurso, kiu estas bazita sur tiuj ĉi studprogramoj.

Anna: mi neniam vere lernis Esperanton per la tradiciaj rimedoj kiel lernolibroj, kursoj ktp. Mian unuan kongreson (tiun UK en Roterdamo) mi vizitis konante nur du vortojn en Esperanto: “Saluton!” kaj “skolopendro”. Duan mi trovis ĉe lernu.net kun tre bela bildo. Post la kongreso mi jam iomete parolis. Poste dum sufiĉe longa periodo mi, vizitante Esperanto-renkontiĝojn, ĉefe eksterrusiajn, jam ĉion komprenis, sed preskaŭ ne parolis kaj neniu povis paroligi min. Unufoje dum kafumado, kadre de Internacia Festivalo en Germanio kun mi sidis s-ro Josi Ŝemer kaj ial sufiĉe kruele moketis min. Mi ofendiĝis kaj komencis disputi kun li. Nur post dudek minutoj da disputado, mi komprenis, ke mi parolas en Esperanto. Kaj s-ro Ŝemer certe faris tion intence. Post tio mi multe parolis en Esperanto kun homoj kaj eĉ ekgvidis Esperanto-kursojn, kiuj perfektigis ankaŭ miajn teoriajn konojn.

- Ĉu vi povas paroli pri via sperto en la eldonejo Impeto? Kiuj estis la ĉefaj problemoj kaj defioj? Ĉu vi taksas tiun sperton utila por via estonta laboro kiel redaktoroj de RE?

Eldonejon Impeto fondis la gepatroj de Dima en 1992. Ĝis nun tie estis eldonitaj ĉ. 300 libroj en Esperanto kaj pri Esperanto. Dima kunhelpis la gepatrojn en ilia eldona agado. Inter ĉio tradukis al Esperanto fikcian novelon de konata rusia verkisto Sergej Lukjanenko “La nokta patrolo: Historio unua. Propra destino”. Krome ni kunverkis kaj eldonis tri librojn “Ŝipeto Narklo”, “La tero, kiu volis forflugi” kaj “Subtera suno”. Post la forpaso de Aleksandr Ŝevĉenko en 2012 ni grandparte transprenis la mastrumadon de eldonejo Impeto kaj ekde tiam sukcesis eldoni 16 Esperanto-librojn. Inter ili estas sufiĉe gravaj por Esperanto-movado verkoj. Inter kiuj estas ruslingva 408-paĝa monografio de Dmitrij Vlasov “Historio de aplikado de Esperanto en Rusio: gazetaro, radioelsendoj, korespondado, “samizdat” (2014) kaj nova romano de Mikaelo Bronŝtejn “Mi stelojn jungis al revado” kun 566 (564) paĝoj. La lasta iĝis la dua laŭ la romano kvanto de la paĝoj inter ĉiuj originale verkitaj en Esperanto dum la tuta historio de la lingvo. La ĉefa problemo de Esperanto-eldonado estas, ke ĝi estas senprofita, eĉ malprofita. Eĉ se iu libro vendiĝas sufiĉe bone kaj eblas repreni la monon, kiu estis investita en ĝian eldonon, tio niveliĝas pro la aliaj malprofitaj eldonoj.

Unu el la plej grandaj defioj estas, ke nia eldonejo estas profesia kaj oficiala. Fakte, ĝi estas nuntempe la sola oficiale registrita eldonejo de Esperanto-libroj en Rusio. Tio donas multajn avantaĝojn por la agado, tamen kaŭzas multan aldonan laboron, problemojn kaj elspezojn. Nuntempe la eldonejo Impeto estas la plej granda liveranto de ruslingvaj lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto. Estas tre ĝojige, ke la eldonagado de Impeto estas aprezata en la tuta mondo. Inter ĉio ankaŭ pro la populareco de la libroj, pluraj el kiuj de tempo al tempo furoras en la libroservo de UEA. En 2014 Dima eĉ ricevis Diplomon de UEA pro Elstara Arta Agado per eldonado. Dum sia tuta historio Impeto ofte ricevis diversajn honorajn menciojn kaj premiojn. Tiel ekz. en 2016 la aŭtoroj de du sciencpopularaj libroj, eldonitaj en nia eldonejo, ricevis la premiojn “Germain Pirlot” de la Akademio Internacia de la Sciencoj, gajninte la unuan kaj la trian lokojn. Ĉi jare, septembre de 2017, eldonejo Impeto festos sian 25-jariĝon. Ni tre ĝojas, ke venigis la eldonejon al kvaronjarcenta jubileo ne nur bonstata, sed ankaŭ kun multaj novaj libroj, ofte furorantaj en Esperanto-mondo.

- Kiuj estos la kernaj punktoj de via Revuo? Ĵurnalisme kaj grafike.

Ni ne volus paroli pri niaj planoj nun. Ofte okazas tiel, ke oni brile priskribas tion, kio ankoraŭ ne estas farita, tamen poste la rezulto povas diferenci de tio, kio estis prezentita, kiel la plano. Ni preferas unue fari kaj poste eblos jam diskuti la rezultojn. Eble post 1-2 numeroj pretigitaj de ni, ni povus detale komenti kaj respondi al tiuj demandoj.

La kvanto da kvalitaj materialoj estas pli multa, ol tio, kion povas enteni “papero”. La reta versio solvas tiun ĉi problemon. Krome tie povas aperi rubrikoj, kiuj laŭformate ne taŭgas por la tradicia revuo, ekz. kiel “poezia anguleto”, komentoj kaj respondoj de legantoj, kvizoj, pli detalaj kaj grandaj raportoj pri eventoj, vojaĝoj ktp. Tiamaniere la revuo Esperanto havos ŝancon integriĝi en la modernan interretan mondon kaj espereble eĉ kapti pli da legantoj. Ni povas diri, ke Esperanto-revuoj kaj gazetoj estas tute diversaj, se kompari ilin kun tiuj de la “ekstera” mondo. Ni opinias, ke tio estas bona. Esperanto havas propran kulturon kaj estus granda eraro provi similigi ion en Esperanto, kongrue kun iuj portempaj mondaj tendencoj. Ni laŭeble uzu bonajn ideojn kaj rimedojn, sed tre atente kaj singarde traktu la konstante ŝanĝiĝantajn modojn en la mondo aŭ de iuj difinitaj regionoj kaj kulturoj.