Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Lingvoekzameniĝi ja indas

Sukcese finiĝis la unua Tutmonda Skriba KER-ekzamensesio okazinta en la sama tempo en la tuta mondo, la 7an de junio! Jam en novembro 2011 aperis la unuaj informiloj pri tio, ke UEA kaj edukado.net komune okazigos tiun ĉi sesion por ke kiel eble plej multe da esperantistoj povu lingvoekzameniĝi pri Esperanto. La tuto estas dankinda ĉefe al la laborego de Katalin Kováts, ŝi estis la ĉeforganizanto kaj la reĝisoro de la sesio. Ŝin helpis interalie multegaj lokaj volontuloj. La nombro de la kandidatoj fine atingis 380, 29 lokoj de 17 landoj partoprenis la okazaĵon. Tiu ĉi afero estis grava ankaŭ pro tio, ke ĝi altiris la atenton de multaj organoj eksteresperantiaj. Tiel ekz-e ĵurnaloj kaj televidkanaloj faris intervjuon kun esperantistoj.

Sed kial fari tion? Nu, unue certe pro tio, ke oni ricevas respondon pri sia lingvokono certe konstruan, oni povas fieri pri si, kaj fiere elmontri, ke li aŭ ŝi vere bone konas la lingvon. Oni povas havi avantaĝojn depende de tio, kie oni loĝas, studas aŭ laboras. La lingvoscion oni ĉiumaniere pozitive traktas. Krome ankaŭ estas grave por nia movado. Kial? La ekzamenoj okazas laŭ la sistemo KER (Komuna Eŭropa Referenckadro) ellaborita de Eŭrop-Unia organo. Tiel la sukcesaj trapasintoj de la ekzameno ricevas oficialan atestilon ĉie rekonatan almenaŭ en Eŭropa Unio. La ekzamenojn ĉeforganizas Supera Fremdlingva Trejnejo ELTE-ITK. Eblas lingvoekzameniĝi en tri niveloj: B1, B2 kaj C1. La atestiloj, kiujn oni ricevas, estas utilegaj ankaŭ por montri al la “ekstera mondo”, ke Esperanto vere ekzistas, vere estas homoj, kiuj parolas ĝin, kaj ĝi ja funkcias. Krome, ĝi servas iusence kiel ilo por povi kalkuli la homojn inter oficialaj cirkonstantoj kiuj kapablas uzi, paroli la Lingvon Internacian. Tiaj oficialaj datumoj en la okuloj de la ekstermovadanoj estas tre signifaj. Oni devas ankaŭ emfazi, ke malgraŭ tiaj sukcesoj kiel la supre menciita KER-sesio, ni ja sufiĉe malmultas: la nombro de la ekzameniĝintoj ĝisnunaj eĉ ne proksimas la averaĝan nombron de la lingvoekzameniĝintoj pri aliaj lingvoj el vidpunkto tutmonda.

Ekzameniĝi ĉiuj rajtas, ne estas ia ajn ekskludilo. Tiel ĉi tiu artikolo rilatas ankaŭ al ĉiuj membroj de TEJO, ĉefe ĉar TEJO ankaŭ estas apoganto de la projekto. Estas sciende, ke la ekzameniĝo ja kostas, ĉar multe da homforto kaŝiĝas en la malantaŭo. Tion ĉi TEJO tamen provas kontraŭstari: kaze de sukcesa lingvoekzameniĝo de kandidato, li aŭ ŝi rericevas parton de la monsumo, kiun li aŭ ŝi devis enpagi.

Por pliaj informoj pri la okazinta KER-sesio, vizitu la retpaĝon www.edukado.net, por scii pli mem pri la lingvoekzameno iru al www.itk.hu, kaj por la detaloj pri la TEJO-subvencio esploru www.tejo.org. Venu ankaŭ vi al la venonta ekzameno!

SZILVA Szabolcs