Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Ĉefartikolo

Memmortigo de junuloj

Henri MASSON — Francio

La franca TV-elsendo “L’effet papillon” (la papilio-efiko) estas ofte enhave pripensinda. La 18an de decembro 2010, Daphné Roulier [Dafne’ Rulje’] pritraktis fenomenon daŭre disvastiĝantan en lando kiu, tro ofte malprave, fascinas homojn en la tuta mondo: Usono.

Sub la nomo “bullying” (ĉikanado*), tiu fenomeno ne tute nova atingas maltrankviligan dimension en usonaj lernejoj. “School bullying” (lernejoĉikanado) povas esti multforma : turmentado per insultoj, ripetataj atakoj parolaj aŭ fizikaj, humiligoj, provokoj, frapoj, ŝtelo aŭ difekto de personaj objektoj, falsaj akuzoj, agresemaj mesaĝoj, ktp. Pro iu ajn kialo, infano fariĝas viktimo de samlernejanoj. Parto el tiuj infanoj ne plu povas konfidi aŭ elteni la moralan suferon, ili ne plu volas frekventi lernejojn, ili eĉ perdas emon pluvivi... Plioftiĝas kazoj de venĝocela murdo sed ankaŭ, ĉefe, de memmortigo. Tio en lando kies influo estas grava, eĉ ekscesa en la tuta mondo, kaj kies devizo “In God We Trust” (Pri Dio ni kredas) aperas sur ĉiu monbileto... Malfeliĉa kaj malbonŝanca Dio!...

Statistikoj de Nacia Instituto pri Sano, havigas pli precizan ideon pri la graveco de tiu fenomeno en Usono.

Lernejoĉikanado etendiĝas ankaŭ en alia lando, kiu same apartenas al la grupo de la plej riĉaj: Japanio. La informbulteno Hodiaŭ Japanio, la 24an de novembro 2010 raportis pri freŝdata kazo sub la titolo: “Japanio konfrontita kun memmortigo de lernejanoj, viktimoj de lernejoĉikanado”. En Sapporo, 13-jara knabino vokis la policon por diri “Temas pri memmortigo” kaj tuj sin ĵetis el la balkono de sia multetaĝa domego. Sur papero ŝi skribis ke ŝiaj samlernejanoj diris ŝin “horora” kaj ŝi indikis ties nomojn. La 23an de oktobro, alia lernantino sin pendumis en Kiryu pro tio ke, malgraŭ plendoj, ŝiaj samlernejanoj plue turmentis ŝin jam de semajnoj.

En tiu artikolo aperas jena frazo : “Japanio havas reputacion de lando sekura kaj neperforta, sed la statistikoj montras alian aspekton”. Kaj, efektive, laŭ la japana ministerio de edukado : okazis 60 913 incidentoj en 2009, t.e. kresko de 37% en kvar jaroj, inkluzive en elementaj lernejoj, kvankam pro la demografia evoluo estas 2 milionoj da infanoj malpli ol antaŭ 10 jaroj.

Laŭ la ministerio, klarigo pri tiu situacio de perfortoj estas trovebla en la malfacileco regi siajn emociojn kaj esprimi parole siajn frustriĝojn. Kazoj de lernejoĉikanado atingis la nombron de 72 778 en 2009. Tio estas nur la oficiala nombro.

Raporto aperis kun statistikoj en Francio sub la titolo “Statistikoj pri la brutalo”. Ankaŭ instrua artikolo, sub la titolo “Intimidation” (timigo), en la kebeka “Enciklopedio de la morto — La morto tra la landoj kaj epokoj. En Britio, enketo de la asocio Young Voice (Junaj voĉoj) ĉe 2 772 lernantoj en la jaro 2000 montris ke 61% el la junaj viktimoj de lernejoĉikanado iam pensis pri memmortigo.

Esploroj de la norvego Dan Olweus, profesoro pri psikologio en la Universitato de Bergen, inspiras iniciatojn por preventi kaj bremsi tiun fenomenon. Franclingvanoj povas legi artikolon sub la titolo “Harcèlement et brimades entre élèves” (Turmentado kaj ĉikanado inter lernantoj). Alilingvanoj povas simple fari retserĉadon per la vortkombino “Dan Olweus bullying” (aŭ “bullismo” en la itala, “Acoso escolar” en la hispana, “Koulukiusaaminen” en la finna, “校園欺凌” en la ĉina, “집단 따돌림” en la korea, ktp.

Tiu afero koncernas ankaŭ la poresperantan agadon. La angla vehiklas kulturon, kiu ne taŭgas por la tuta homaro. Ĝi kontribuas al disvastigo de la usona vivmaniero “American way of life” kiel modelo por la tuta homaro. Granda specialisto de la mediatoj, profesoro Herbert Schiller, elvokis la problemon de “Usona sencerbigo” publikigita ankaŭ en la Esperanto-versio de “Le Monde Diplomatique”. La problemo estas en tio, ke tiu sencerbigo disvastiĝas per la angla lingvo pli kaj pli frue trudata en lernejaj programoj. Mi memoras pri eldiro laŭ kiu Las Vegas same allogas homojn kiel lampolumo altiras muŝojn. Bedaŭrinde, forta proporcio de la homoj kondutas same kiel muŝoj...

* Ĉikanado, tradukita en la franca per “harcèlement” — turment(et)ado — kaj “intimidation” — **timig(et)o. ** Artikolo kun ligiloj aperigita unuafoje en la propra Ipernity-blogo de la aŭtoro.