Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Mia sperto en Ĉernobilo

Oleg CIGANOV Rusio

Antaŭ 30 jaroj, en la frumateno de la 26-a de aprilo 1986, la reaktoro 4 de la nuklea uzino en Ĉernobilo eksplodis. La fajro atingis mil metrojn en la ĉielo de Ukrainio en tiu, kiu estas konata kiel la plej granda nuklea akcidento en la historio. Oleg Ciganov rakontas pri sia interveno tie post la eksplodo. Li estis inter la “likvidantoj” tiuj, kiujn oni ordonis/petis manipuli proprariske la kernajn radioaktivegajn erojn por ĉesiĝi ties disseminadon

Kiam eksplodis la centralo, mi estis inĝeniero en kibernetika instituto. Mi laboris tie kiel programisto, tamen mia hobio estis radiotekniko. Kiam okazis la eksplodo, nia instituto proponis helpon kaj la specialistoj veturis tien. Komence, la robotoj mezuris la radiadan nivelon en tre danĝeraj lokoj. Poste, ili komencis purigi de la tegmentoj la radiadan rubaĵon. Oni sendis tien nur volontulojn kaj estis dezirite ke ili estu ne junaj kaj havu infanojn. Mi estis juna kaj sen infanoj; pro tio mi ne povis iri tien en la unuaj vicoj.

Mi estis sendita kiel operatoro (persono, kiu kontrolas movadon de roboto distance) kaj krome mi estis respondeca pri televida tekniko. La televida tekniko estis tre bezonata ĉar ĉirkaŭe estis radiado kaj ĉiuj laborantoj strebis ne esti tro multe ekster la centralaj ĉambroj, kie radiado ne estis tro granda. Tie ĝi estis ne 200-oble pli granda ol la normoj (3-5 milirentgenoj). Ĉe la pordo estis pli ol 400-oble pli granda ol la normoj. Mi kun niaj inĝenieroj movigis robotojn sur la centralaj tegmentoj kaj provis puŝi la danĝeran rubaĵon (ĝi kovris la tegmentojn post la eksplodo) ĝuste en la detruitan reaktoron. Pro la tre granda radiada nivelo la tekniko rompiĝis tre rapide kaj laboro por la inĝenieroj estis granda. Tie laboris robotoj ankaŭ de aliaj kompanioj. Tamen mi povas diri ke la ĉefan laboron faris la homoj.

Tie estis eĉ germana roboto, tamen ĝi rompiĝis post la unua fulmotondro. Tre utilaj estis la germanaj laviloj kun granda akvopremo; tiam ili ĵus aperis, nun ili troviĝas en ĉiu garaĝo. En tiuj kondiĉoj estis farita ĉio bezonata, tamen lastatempe mi ekopiniis ke eblus provi senaktivigi la alian reaktoron (kiu funkciis tiam) kaj uzi vakuan bombon por premi la grundon sub la centralo kaj fari grandan tombomonton el urborubaĵo por ekranigi la radiadon. Tio estus pli rapide kaj malmultekoste. Tamen tio estas nur mia ideo.

Mi fartas bone. Mi estis tro juna kaj miaj kunlaborantoj gardis min dum la laboro. Kelkfoje estis situacioj post kiuj mi apenaŭ vivus longe, tamen ili preterpasis. Kun tiamaj kunlaborantoj mi renkontiĝas malofte. Ili fartas normale (“konforme al la aĝo”, kiel parolas niaj kuracistoj). Tiuj, kiuj faris stultaĵojn mortis dum la unuaj jaroj. Mi memoras kiel unu el la ŝoforoj manĝis lokan vinberon (la lokaj ĝardenoj estis plenaj je beroj, mi estis tie en aŭgusto). Li vivis ne longe post tio. Por eviti tiujn katastrofojn necesas kontroli kaj ree kontroli la kontrolistojn. Kaj esti preta por lokigi la danĝeron. Certe tiuj katastrofoj ne devas esti sekretaj por ke ĉiu povu esti preta.

*Kun helpo de Renée TRIOLLE - Francio