Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Plur- aŭ Neniunamemo?

Nadia RIE KONDO — Pakistano

Dum longa tempo mi ne konis la signifon de la esprimo “malferma rilato”. Fakte, mi pensis ke ĝi probable estus la situacio, en kiu la amrilato estas bone konata de la ĉirkaŭuloj. Tamen, fine mi eksciis ke tio signifas, ke du individuoj havas rilaton sed ambaŭ konsentas havi romantikan aŭ fizikan kunligon kun aliaj homoj, se tio estas dezirata. Por mi, havi pli ol unu koramikon samtempe estas simple maleble.

Nu, mi ne diru ke tio estas malebla, sed ĉi tie en Pakistano, kie mi loĝas, estas tre malfacile havi eĉ unu koramikon. Multaj homoj pensas ke havi koramikon estas malbone, samkiel io krima. La universitato, kiun mi frekventas, apartigas ejojn por viroj kaj virinoj, tial ni ne havas la okazon paroli kun studentoj de la alia sekso. Ĉar la gestudentoj ne havas okazon renkonti delogon en tiaj cirkonstancoj, la gepatroj volas ke iliaj gefiloj studu en nia universitato.

Mi havas amaton kaj ni ĉiam havas malfacilecon renkontiĝi. Antaŭ kelkaj monatoj ni devis pagi monpunon, ĉar ni estis nokte kune en la parko kaj policistoj kaŝite observis nin. Post tio, mia koramiko estas sub observado de la komitato por publika sekureco. Sed kompreneble, ni ne havas intencon ĉesigi la rilaton.

Mi pensas ke mi devas esti sincera al iu, kiu amas min, kaj mi mem ne komprenas la penson havi kunligon kun alia viro. Mi tute ne pensas ke mi povus toleri, se mia partnero dirus, ke li volas rilati romantike aŭ sekse kun alia virino. Mi tamen tute ne havas intereson al aliaj viroj, ĉar mi estas kontenta pri la nuna amrilato, kaj mi volas plej multe eluzi la tempon kaj energion por unu persono.

Kiam lastsomere mi estis en Germanio, mi aŭdis iomete pri amrilato de miaj germanaj amikoj. Iu diris, ke post kiam li rompis la rilaton kun sia amatino antaŭ tri jaroj, li havas kelkajn nebulajn rilatojn kun virinoj; tio signifas, ke kvankam li ne amas ilin, li renkontas kaj pasigas nokton kun ili. Li diris ke, ĉar ni bezonas kontentigi nian seksdeziron, ni bezonas iun, sed la amsento ne estas ĉiam necesega. Li ankaŭ diris — kaj mi ne certas ĉu tio estas vera aŭ ne — ke virinoj en Germanio fieras pri la nombro de partneroj, kiujn ili havis en pasinteco. Pro tio, mia amiko en Germanio nun havas kelkajn rilatojn samtempe.

Do, la kazo de mia amiko eble ne estas pluramemo, sed probable mi devus nomi tion “neniunamemo”. Mi tute ne povas imagi ambaŭ situaciojn: havi plurajn amatojn aŭ/kaj havi seksajn rilatojn kun pluraj viroj sen amo. Krome, havi plurajn seksrilatojn kun nefiksitaj homoj ĉiam entenas pli altan riskon pri sekse transdoneblaj malsanoj. Mi bezonas nur unu partneron, kiu amas min sammaniere, kaj mi kredas, ke tio estas la plej bona metodo de rilato, kiu donas al ni feliĉon kaj trankvilecon.