Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nia oficisto Munir

SEŜIMO Masaja

Saluton Munir!

Mi scias, ke vi estas maroka esperantisto kaj antaŭa TEJO-volontulo en la Centra Oficejo. Ĉu vi povas priskribi vian naskiĝlandon kaj ĝiajn bonajn trajtojn, pri kiuj vi fieras?

Nu, tio estas vasta demando ĉar Maroko estas lando riĉa kulture. Mi komencos unue de la loko kie mi naskiĝis, kaj poste mi parolos pri miaj radikoj kaj trie pri la tuta lando. Mi naskiĝis en Tanĝero, la plej norda urbo en Maroko, kiu troviĝas ĉe la Ĝibraltara markolo, kultur-riĉa spaco, kiu per malpli ol dudek kilometroj, apartigas du kontinentojn kaj mondojn. Miaj radikoj tamen estas el Ŝefŝaŭen, blua kaj bela urbeto en la Rif-montaro. La popolo kiu loĝas tie nomighas Ĵbala, ili estas arabigitaj Tamaziĥtoj ekde jarcentoj kaj parolas la plej antikvan araban dialekton en Maroko. Mi konscias ke mia lando havas kaj malbonajn kaj bonajn trajtojn. Mi fieras pro mia marokaneco, ĉar nia historio estas interesa kaj la arkitekturo estas belega. Ĝi estas araba kaj tamaziĥta lando kun afrikaj, andaluzaj, hebreaj kaj mediteraneaj influoj.

1. Ĉu vi povas rakonti pri la situacio de la Esperanto-movado en via naskiĝlando?

Antaŭ la interretigo de Esperanto, la movado en Maroko estis en malfacila situacio, mi mem ne sciis pri la lingvo de Zamenhof. Sed, nuntempe la junuloj havas aliron al la enretaj kursoj por memstare lerni la lingvon. Tion mi faris, mi lernis ĝin memstare interrete. Ne estas formala organizaĵo ĉar la plejmulto de la esperantistoj loĝas en malsamaj urboj kaj malfacilas organizi ion. Tamen Esperanto havas esperon en la lando, la situacio ŝanĝiĝas iom post iom pozitive.

2. Nun, ankaŭ en Japanio kaj Sud-Koreio oni okazigas Kristnaskon... Kaj en via lando?

Verdire, Kristnasko ne estas festata en Maroko pro la fakto ke la plejmulto estas islamanoj, tamen, kvankam malmultaj, kelkaj marokaj kristanoj festas ĝin. Trovi kristnaskajn temojn en bazaroj estas normala afero. Ĉi tie estas pli da okazaĵoj, kiel Eido, kiuj estas pli festataj kaj kiuj rilatas al Islamo, kaj ankaŭ naciaj eventoj kiuj koncernas Marokon kiel nacion.

3. Kia estas la vivo en Roterdamo?

Nu, la plej kurioza afero estis malkovri ke la urbestro de Roterdamo estas marokano kaj ke li estas ŝatata tie. Aliflanke, mi ĝenerale ŝatis la vivmanieron tie, estas tolerema etoso kie multaj kulturoj vivas sub la ĉefa nederlanda identeco. Mi vidis multajn samlandanojn kaj marokajn bazarojn, mi eĉ parolis mian dialekton al iu homo kiu bezonis ian informon rilate al la trajnoj. Mi vojaĝis tra Nederlando per trajno kaj ekkonis aliajn urbojn.

4. Mi kredas, ke la pensmaniero de eŭropanoj pri araboj ŝanĝiĝis post la lasta atenco en Parizo. Kion vi pensas?

Bedaŭrinde, kun tiuj okazaĵoj, Eŭropo iĝis pli strikta pri siaj eksteraj limoj, tio signifas ke ĝi aŭtomate tuŝas la moveblon de ekstereŭropaj personoj el certaj landoj eĉ por turismumi. Islamo iĝis pli malŝatata pro la radikalistoj, kiuj ne adaptiĝas al la laikecaj valoroj. Mi ne estas islamano, mi ne estas religia homo, tamen, mi ja estas arabo.

Estas komplike respondi al via demando, ĉar mi certas, ke la homoj kiuj ne konas min, antaŭjuĝe vidas min kiel arabon. Mi tamen estas homo, kaj necesas distingi la homojn nur laŭ ilia konduto. Nu, terorismo ne venkis, mi havas eŭropajn amikojn kaj nenio ŝanĝiĝis inter ni.

5. Kiel vi povas kontribui al TEJO?

Kiel oficisto, mi aŭtomate kontribuas al TEJO per mia laboro, tamen mi iam ŝatus orienti parton de la laboro de la organizo al la araba mondo ĉar la movado bezonas subtenon tie. Mi - ununura esperantisto en mia urbo - ne sciis kiel antaŭenigi ĝin kaj kiel krei lokan viglan esperantismon. Nun, paralele kun la laboro, mi tajpas Esperanto-Araban vortaron por UEA.

Ĝis nun kunlabori por Esperanto sendepende kaj eksterpostene estis malfacila afero ĉar mia situacio ankoraŭ ne estas stabila, tamen mi havas multajn projektojn en mia menso por la estonteco kiuj rekte aŭ malrekte povas rilati al la lingvo. Unu el miaj taskoj kiel oficisto estas superrigardi la volontulojn kaj, sciante jam kiel funkcias la interna komunikado en la asocio, mi certas ke mia volontulado helpas min multe por la efektivigo de miaj taskoj kiel oficisto de TEJO. Mi certe havas pli da sperto kiel funkcias la aferoj ekster Eŭropo kaj ĉefe en la araba mondo.

Mi volas fini la intervjuon, bonderizante sukcesan laboron al Jérémie Bert kaj al Michal Matúšov. Ili estas la du novaj voluntuloj kaj laboros samtempe. TEJO tiel havos pli da homforto kaj ili efektivigos la kutimajn taskojn kiujn normale faras la TEJO-volontulo sed pli komforte kaj dediĉe sub mia superrigardo kiel oficisto.