Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Nikaragvo: bona semo estis plantita (Poór Veronika)

Kial tiel granda sukceso en Nikaragvo? Tio estas mia demando ekde kiam mi alvenis al la lando kaj renkontis la tiel nomatajn komencantojn. Oni nomas ilin ĉi tie komencantoj, sed mi ne ŝatas uzi tiun nomon por ili, ĉar post la vigla babilado pri la diversaj eduksistemoj kaj debato pri ilia justeco mi neniam dirus tion. Do, kiel ili sukcesis atingi tiun altan nivelon de Esperanto post bonetosa, malstreĉa instruado dum 2-3 semajnoj? Certe grandan influon havas la kuba instruisto Julián Hernández, kiu per siaj profesieco, entuziasmo kaj samtempe vigleco, mojoseco, instruado de kantoj, ebligado de komuna dancado ĉiam tenis alte la lernemon de la lernantoj.

Taŭga instruisto gravas, sed necesas ankaŭ lernemuloj. Sekve la demando estas: kial en tiu ĉi lando estas tiom da homoj emantaj elspezi tempon por lerni Esperanton? Certe gravas la malriĉeco de la lando kaj la relative nova movado, la senpageco de la kursoj, sed tiaj cirkonstancoj samtempe ĉeestas en pluraj lokoj. Laŭ mia pripenso kerna estas ĉi tie la profesia agado de Uriel Gurdián kaj Martin Schäffer, kiuj dungis ĵurnaliston por helpi ekhavi kontaktojn kun diversaj amaskomunikiloj, kaj poste bone eluzis la eblojn. Mi ĉeestis unu tian intervjuon, kaj ege ĝojis sperti ke ĝi ne nur estas profesia (la respondoj enhavis ĉiujn bezonatajn informojn, plurfoje estis dirita la telefonnumero al kiu la interesatoj sendu la vorton “Esperanto”, ktp) sed tre homa. Mi certas ke ne nur en la studio videblis, sed ankaŭ en la elsendo aŭdeblis la bona interkompreno inter Martin, Uriel kaj la intervjuistino. La rezulto: mi ne tute certas, ĉar mi ĉesis kalkuli post la kvardeka mesaĝo...