Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

ĈEFARTIKOLO

Pli ekologia vivstilo: ĝi ja atingeblas!

Ryan CALLAHAN — Kanado

La dominantaj amaskomunikiloj estas plenaj je malbonaj novaĵoj: “Ĝis 2050 povus esti pli da plasto en la oceanoj ol da fiŝoj”; “Ni havas 11 jarojn por haltigi la plej gravajn efikojn de la klimatŝanĝiĝo”. Sed kio okazus, se ni pensus pri tio, kion povas fari ordinara persono? En ĉi tiu artikolo, mi ŝatus doni kvar praktikajn konsiletojn por redukti viajn rubaĵojn kaj vivi pli ekologie.

1. Eviti la rubaĵojn

Rigardu en vian dorsosakon aŭ en vian monujon. Ĉu vi ne havas broŝurojn, vizitokartojn, kuponojn? Multe el tio, kion ni ĵetas en la rubujon, ni ekde la komenco ne volas! Ni devas lerni rifuzi rubaĵojn. Ni povas diri “ne” al senpagaj skribiloj de iuj grandaj markoj, kiujn ni forgesas kaj trovas unu jaron poste. En Montrealo, multaj personoj metas glumarkon sur la pordon aŭ poŝtkeston por eviti, ke rubaĵoj eĉ eniru ilian vivon. Tiel, oni ne devas zorgi pri la forigo de la rubaĵoj, kio estas sufiĉe komplika en si mem.

2. Interŝanĝo

Vi certe rimarkis, ke en vendejoj preskaŭ ĉio estas plaste pakata. Kelkfoje, tio estas neevitebla. Do kiel kontraŭbatali ĉi tiun fenomenon? Per la reduktado de nia konsumado. Laŭ la revuo Forbes, usonanoj konsumas pli ol la duoblon de la produktoj, kiujn ili konsumis antaŭ 50 jaroj. Ĉi ĉio postulas produktadon, kiu konsumas naturajn resursojn. Plie, multaj produktoj devos esti iam forĵetataj. Kien oni metos ilin? Pli ekologia estas la interŝanĝado de tio, kion oni deziras, kaj tio, kion oni bezonas. Laŭmodaj vestaĵoj facile troveblas en karitataj vendejoj. Eĉ manĝaĵojn kaj meblojn oni povas savi de la rubujo: ekzistas multaj Facebook-grupoj por tiu celo. Reuzado ŝparas rimedojn kaj helpas la medion.

3. Reuzado

Alia maniero ŝpari resursojn estas reuzi tion, kion vi jam posedas. Ĝi reduktas la mendadon de novaj produktoj, kiuj estos verŝajne kovrataj per plasto kaj finiĝos en maro aŭ rubodeponejo. Eĉ se vi trovas produkton sen plasto, ĝia manufakturado estas uzinta multajn resursojn (ekz. kupron kaj arĝenton en elektronikaĵoj). Ne nur la medio, sed ankaŭ vi persone ŝparos resursojn, spacon kaj monon, se vi reuzos tion, kion vi jam havas. Ofte, la plej bonaj solvoj estas tiuj, kiujn havis niaj prauloj: uzi poŝtukon el teksaĵo anstataŭ papertukon, fari teon el loza miksaĵo anstataŭ per forĵetebla tesaketo. Alia facila ŝanĝo estas uzi sakon el juto anstataŭ unufoje-uzata plasta sako, ekzemple.

4. Recikligi

Fine, ni devas lerni kion fari, kiam produkto atingis sian vivofinon. Kiam vi volas liberigi vin de iu produkto, vi povas esplori (jam ekzistas poŝtelefonaj programetoj tiucelaj) ĉu ĝi en via urbo estas recikligebla. Ĉi tio helpas eviti la “dezirrecikligadon” (angle: wishcycling), t.e. kiam personoj ĵetas ne-recikligeblaĵojn en la recikligujon. Nuntempe, reciklujoj enhavas pajlojn, kafotasojn, manĝaĵojn k.s., kiuj ne estas recikligeblaj. Tio “infektas”, por tiel diri, la ŝarĝojn da recikligaĵoj, kiuj devas esti vendataj, se ni ne volas ĵeti ilin en rubodeponejon. Recikligado funkcias tiel, ke la urbo kolektas objektojn, kiuj estas parte klasataj kaj tiam vendataj al firmaoj, ofte el pli malriĉaj landoj, kiuj tiam faras el ili novajn produktojn. Bedaŭrinde, la proporcio de tia “infektado” en Kanado kaj multaj aliaj landoj estas tiom alta, ke Ĉinio — antaŭe la plej granda aĉetanto de recikligaĵoj — ne plu akceptas recikligaĵojn el nia lando. Fine, estas grave scii, ke multaj materialoj, ekz. papero aŭ plasto, povas esti recikligataj nur kelkajn fojojn, antaŭ ol ili devas finiĝi en rubodeponejo. Do tial ni devas koncentriĝi al la unaj kvar konsiletoj: recikligado estas nur parto de la solvo. Se vi sekvos ĉi tiujn konsiletojn, vi estos jam sur bona vojo al ekologie pravigebla vivstilo!

Artikolo originale publikigita en La Riverego, Organo de Esperanto-Societo Kebekia, n-ro 134-135, en kiu legeblas aliaj artikoloj pri ekologio, interalie pri la manifesto Restu Surgrunde (stayontheground.org), per kiu oni promesas neniam plu veturi aviadile.

http://www.esperanto.qc.ca/eo/la-riverego-2

Por legi ĝin.