Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

Pasporta Servo denove libroforme

Lars Sözüer

La teamo de Pasporta Servo faris grandan paŝon cele al aperigo de papera adreslibro. Jam pasis pli ol kvin jaroj, en kiuj la libro ne povis aperi.

Unue la teamo sukcesis savi la datumojn el la antaŭa retejo, kiu tute paneis. Poste estis kreita nova retejo sur alia teknika bazo, kun la sama adreso www.pasportaservo.org kaj tiam necesis zorgi ke la nova retejo funkciu pli bone kaj stabile.

Sur la listo de farendaĵoj la teamo havas ankoraŭ plurajn punktojn, sed nun la ĉefa prioritato estas eldoni paperan adreslibron. La libro devas enhavi laŭeble plej ĝustajn, kompletajn kaj aktualajn informojn, alikaze ĝi estus senutila. Tial la teamo decidis unue skribi al ĉiuj gastigantoj retpoŝtan mesaĝon, kiu invitas ilin kontroli siajn datumojn, konfirmi se ili estas ĝustaj, kaj redakti ilin se bezonate. En la 16-a de oktobro, tiuj mesaĝoj estis senditaj al tiuj 1300 gastigantoj, kiuj indikis en la retejo ke ili volas aperi en la libro.

Jam en la unuaj tagoj plurcent gastigantoj konfirmis kaj respektive aktualigis siajn datumojn. En pliaj tiaj kampanjoj, la teamo de Pasporta Servo invitos ankaŭ tiujn gastigantojn, kiuj ne indikis deziron aperi en la libro, ke ili konfirmu siajn datumojn kaj eventuale ja mendu aperon en la libro, kaj ankaŭ tiujn registritajn uzantojn de la retejo, kiuj ne estas gastigantoj, ke ili kontrolu, ĉu ili ne volas fariĝi gastigantoj kaj tiel aperi en la libro. La limdato por aktualigado kaj konfirmado estas la 30-a de novembro 2016.

Kompreneble ĝis tiu dato ankaŭ ĉiu alia, kiu parolas Esperanton kaj ŝatas la ideon gastigi aliajn esperantistojn en sia hejmo, povas aliĝi al Pasporta Servo per www.pasportaservo.org kaj tiel aperi en la libro.

La teamo atentigas, ke la gastigantoj ne devigas sin akcepti gastojn - ĉiu gastiganto rajtas ĉiam ajn rifuzi peton je gastigo sen indiko de kialo. Oni povas ankaŭ indiki, kiom da tagoj antaŭe gastoj devas sendi la peton, kaj kiom da personoj oni pretas maksimume gastigi dum kiom da tempo. Gastoj ankaŭ ne atendu ajnan lukson - eĉ estas pluraj gastigantoj kiuj proponas nur spacon por dormsako sur planko en unulita ĉambro, kaj ili tamen ricevas gastojn. La gastigo temas nur pri senpaga tranoktado - ĉio alia, ankaŭ manĝoj, estas afero de privata interkonsento inter gasto kaj gastiganto.

Novaĵo en la retejo estas, ke gastigantoj povas indiki “emas trinkejumi”, t.e. se iu ne petas tranoktadon, tamen eblas renkontiĝi en trinkejo aŭ simila loko; kaj “emas ĉiĉeroni”, t.e. montri al alia sian urbon aŭ regionon, sendepende de eventuala tranokto.

Dum la tempo, en kiu la gastigantoj de Pasporta Servo estis troveblaj nur en la papera adreslibro, sed ne en interreto, TEJO elspezis ĉiujare konsiderindan sumon por sendi al ĉiu gastiganto ekzempleron de la adreslibro senpage. Ni volas daŭre instigi laŭeble multajn esperantistojn fariĝi gastiganto, tamen oni povas elspezi ĉiun cendon nur unu fojon. Ja laŭ la malnova maniero, multaj homoj ricevus la libron, eĉ se ili tute ne bezonas ĝin, des pli nun kiam ili povas konsulti Pasportan Servon rete. Tial la teamo decidis adapti la financan modelon de Pasporta Servo al la nunaj kondiĉoj. Ĉiu ajn, ĉu gastiganto aŭ ne, povos mendi ekzempleron de la adreslibro kontraŭ ĝia normala prezo. La gastigantoj ne aŭtomate ricevos la libron, sed ili povos mendi ĝin kun tre granda rabato. Krome, tiuj gastigantoj, kiuj deziras havi la libron, sed ne povas pagi eĉ tiun rabatitan prezon, rajtos mendi ĝin je nur la sendokostoj. Kaj al tiuj gastigantoj, kiuj nepre bezonas la libron, sed bedaŭrinde tute ne povas pagi iom ajn, ni pretas escepte sendi ĝin eĉ tute senpage, dum la buĝeto tion permesas.

Ni invitos esperantistojn donaci por tiu specifa celo. La detalajn prezojn ni devas ankoraŭ difini kunlabore kun la koncernaj estraranoj. La libro aperos frue en la jaro 2017.