Tekstaro de Esperanto

Parto de unu teksto en kolekto de Esperantaj tekstoj

Listo de ĉiuj partoj  ⇐ Al la antaŭa parto  Al la posta parto ⇒ 

Kontakto 2011-2019

La bazan tekston origine enkomputiligis Rogener Pavinski

Proksimuma verkojaro: 2011-2019

Kreis la Esperantan tekston: diversaj personoj

La artikoloj origine aperis en Kontakto: http://kontakto.tejo.org.

La 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo

Warut Bunprasert

Esperantisto el Tajlando, Warut Bunprasert, rakontis pri la Esperanto-aranĝo kiu okazis inter la 27-a kaj la 29-a de aprilo 2018 “la 1-a Kunveno de Sudorientazia Junularo” en la tradicia provinco Ayutthaya, Tajlando. La Kunvenon partoprenis 36 homoj el 11 landoj: Barato, Brazilo, Ĉinio, Hispanio, Indonezio, Japanio, Nepalo, Singapuro, Sud-Koreio, Vjetnamio kaj Tajlando. Tiu evento estis okazigita kun la celo kunigi la anojn de la Esperanta movado kiu ekfloras ne nur en Vjetnamio kaj Filipinoj, sed ankaũ en Indonezio kaj Tajlando, ĉar malgraũ tio ke facile ni povas kontaktiĝi per reto, nia junularo sentis la neceson renkontiĝi vid-al-vide, kaj tiel pli forte kuniĝi sub frata medio. Ĉi-cele, la organizantoj Nepo, Feliĉa, Erlangga el Indonezio, kaj mi elektis Tajlandon tial ke la lando estis la plej taŭga kandidato. Delonge, la loko estas tre konata pro allogaj turismaj punktoj, kaj speciale estas la grava interŝanĝejo de internaciaj kaj regionaj flugoj, kaj tie ankaŭ la Esperanto-movado nun ekfloras. La provinco Ayutthaya estis elektita ĉar tie troviĝas multe da malnovaj historiaj konstruaĵoj kaj belaj temploj, krome ĝi estas taŭga por ekskursi kaj por veturi ne for de Bangkoko, kaj tial ke ne estus malfacile allogi junajn esperantistojn iri al Tajlando.

Plejparte ni havis ekskurson ekde la veturado de Bangkoko ĝis Ayutthaya. La partoprenantoj observis la vivmanieron de tajlandanoj, kies domoj estas apud kanaloj, ankaŭ vizitis historiajn templon. Vespere estis la programeroj Interkona Vespero, Kultura Nokto, kaj ni havis gravan kunsidon por plani la kreon de komuna renkontiĝo kaj por ne nur sudorientaj gejunuloj sed ankaŭ gejunuloj en alia aziaj regionoj kaj kontinentoj, por tiel kunigi gejunulojn en komuna juneca renkontiĝo por pensigi ilin pri rimedoj, agadoj por plifortigi junularan movadon en la regiono, kaj ankaŭ plifortigi solidarecon kaj harmonian rilaton inter gejunuloj, propagandi pri Esperanto en la gastiga lando kaj plifortigi la tiean junularan agadon per organizado, laboro kaj kunveno.

Kiel dirite, la programo de la 1-a kunveno estis vere simpla. La partoprenantoj nur venis kune, amuziĝis, kantis, dancis kaj kunsidis. Do espereble okazos sekvantaj kunvenoj por plifortigi la junularan movadon, laŭ la kunsido.

Por fini, dum la malfermo de la kunveno ankaŭ salutis Ĝojo, la nuna prezidantino de TEJO. Ŝi diris, ke la Sudorientazia Junulara Esperanto-Movado estas parto de la tutmonda junulara movado, do ĝi helpos varbi pli da junaj parolantoj por Esperanto, kaj ŝi emfazis, ke TEJO pretas helpi, diskuti kun lokaj gejunuloj se ili bezonas helpon.